Beĉjo

La mondo el mia vidpunkto

General Information
Kelkaj informoj
Miaj vagadoj sur la reto
Ne nepre en E-o
Ni ĉiuj estas irananoj
admirinda artikolo en la ege prestiĝa scienca revuo Nature.
Raporto pri la 2-a Mezorienta Kunveno de esperantiostoj
La kunveno okazis en Turkio.
ENGLISH HAS RAPED ME
Interesa skribaĵo de la irandevena Freŝte Molavi
La unua pico-vendejo en Nord-Koreio
Dum ordinaraj nord-koreanoj ne povas aĉeti manĝaĵojn!
Per okulo kontraŭ okulo nur eblas fari tuton de la mondo blinda.
Tre bona desegnaĵo pri teroristaj atakoj en Mumbajo.
Murdo pro dombesto
Japana viro murdis du personojn pro morto de sia hundo.
Abomenindaj kliŝaĵoj
La 20 plej malŝatataj kliŝaj esprimoj en la angla lingvo.
Misa traduko
Tiu traduko al la kimra estis fuŝa.
Kion skribas Putin?
Ĉu iu scias, ke kion ĉi-tie skribas s-ro Vladimir Putin?
Kiel trakti novnaskitojn?
Ridindaj gvidlinioj por trakti novnaskitojn.
Italoj estas kuraĝitaj por uzi malpli da anglaj vortoj
Kultura organizaĵo petas por ke italoj malpli uzu la anglajn vortojn.
Bazaro

Vero kaj scienco
Rudolf Steiner (UEA)

La Burgo kondamnita
Arkadij kaj Boris Strugackij (UEA)

La Asocio
Ziko van Dijk (FEL)

Morto de artisto
Anna Löwenstein (FEL)

Heliko sur deklivo (impeto)
Arkadij k. Boris Strugackij
2009-07-16
Bedaŭri la nunan situacion en Rusio
Mi ĉiam admiris tiun angulon de la rusa socio kiu naskis homojn kiel Tolstoj, Ĉeĥov, Dostojevskij kaj Tarkovskij. Hodiaŭ mi plu ploras por la rusa socio kiu estas senfara pri (aŭ eĉ senkulpiganta de) la krimaj murdoj de homoj kiel Anna Politkovskaja, Stanislav Markelov kaj lastatempe Natalia Estemirova. Mi ne fidas Putin. Li nur deziras la potencon (laŭ sia opinio celante fari bonon por la rusoj). Sed kiu ne scias, ke la potenco koruptas se restas nekontrolita? Mi havas amaran senton kaj nun funebras la rusan socion kiu plu ne kapablas montri grandaniemcon de si.

P.S: Se iuj argumentos, ke la nunaj regantoj en Rusio ne kulpas pri tiuj murdoj, mi respondos eĉ allasi okazon de tiuj murdoj montras profundan senkompetentecon de tiuj regantoj. Kvazaŭ Rusio ne havas policon kaj sekurecajn organizaĵojn!
blogita de Becxjo en 10:52 AM   0 reagoj
2009-07-15
Simboloj trarestos la tempopason
  • Ĉu ne estas ironio de la sorto, ke hodiaŭ la 15a de julio regantoj en la islama respubliko ne kuraĝas gratuli naskiĝodatrevenon de la suprema religia regnestro, Ĥamenei, kiu laŭ ili estas reprezentanto de Dio sur la tero? Hodiaŭ aviadilo irana kraŝis kaj pli ol 150 homoj pereis. Nun tiuj regantoj devas respekti nacion kiu funebras ĉiuflanke (pro la lastatempaj mortoj kaj pro malpli novaj mortoj de protestintoj kontraŭ la balota fraŭdo).

  • Martin Luther, antaŭ krei sian reformisman movadon estis impona katolika pastro, profesoro de teologio en tiu branĉo de kristanismo. Miĥail Gorbaĉov estis ĝenerala sekretario de la komunisma partio en Sovetunio. Neislamanoj kiel mi aŭ islamanoj kiuj ne estis parto de la reganta elito en la islama respubliko neniam kapablis stari kontraŭ ĝi. Nun homoj el tiu elita tavolo mem estas starantaj kontraŭ politika reĝimo de la islama respubliko. Por la islama respubliko estas ege malfacila subpremi tiajn homojn (pretekstoj estas malmultaj).

  • Antaŭ la lastatempaj protestoj en Irano, tie estis okazintaj aliaj protestoj kaj movoj. Tiuj aliaj protestoj tamen neniam trovis imponecon similan al tiu de la lastatempaj protestoj. Ili neniam iĝis historifarantaj, ĉar mankis kohera versio el ili. Ĉar ili ne trovis sian vojon al amasa beletra kreivo de la socio. La iranaj protestoj post la baloto de la 12a de junio 2009 estas historifarantaj same kiel teroristaj atakoj al Usono en la 11a de septembro 2001. Tio estas ĉar konsekvence de la protestoj fortaj simboloj por la unuafojo kreiĝis. Multaj beletraj (poemoj, kantoj) kaj artaj verkoj kreiĝis por rememorigi la okazaĵojn. Ĝi eniris kolektivan memoron de la irana socio (kaj iugrade tiun de la mondo). Povas esti, ke tumultoj iom silentiĝos (ĉu longtempe aŭ mallongtempe) sed tiu ĉi vundo remalfermiĝos.

P.S: la desegnaĵo montras Neda Agha-Soltan kiel la libereca sinjorino.
blogita de Becxjo en 9:44 AM   0 reagoj
2009-07-13
Kohereco estas sincereco!
Ĉu inter esperantistoj ankaŭ politikaj kaj ideologiaj preferoj determinas niajn batalojn? Mi opinias ke la respondo estas jes. Malgraŭ tio, estas grava resti laŭeble kohera kaj sincera. Ekzemple mi mem dum simpatias palestinanojn kaj iam (ĉu ofte?) kritikas politikojn de la isreala ŝtato, tamen ankaŭ daŭre rekonas rajton de ekzisto por Israelo. Ankaŭ kvankam mi kritikas konservativulojn de nordameriko, tamen ankaŭ esprimas mian malplaĉon pro diktaturoj maldekstraj.

Mi esperas esperantistoj kiuj antaŭe defendis tibetanojn kontraŭ la registaro de Ĉinio estas farintaj tion pro honesteco kaj sincere. Minimumo de konsekvenceco estas montri similan reagon pri frakasado de Ujguroj.

Mi pensas, ke nia amiko Bendis estas serioze okupata de siaj studoj. Se ne, li nepre protestus kontraŭ fiagoj de la ĉina registaro kontraŭ ujguroj. Ankaŭ espereble la E-Civito defendos homajn rajtojn de ujguroj. Mi esperas, ke ne estu diferenco inter sintenoj de homoj alfronte al ujguroj kaj tibetanoj ĉar anoj de la unu el tiuj du grupoj estas islamanoj kaj tiuj de la dua budhanoj. Ankaŭ defendo de tibetanoj ne estu motivita nur pro inter-esperantistaj politikoj. Krom se oni pensas, ke ujguroj simple estas ribelaĉuloj kaj tibetanoj pli meritas liberecon de la aĉa flava komunismo.

P.S: Mi mem strebas resti senpartia kaj objektiva. Kompreneble tio estas ege malfacila (ekzemple por mi tio estas ege malfacila pri eventoj kiuj okazas en Irano). Mi opinias, ke ĉiu evento estas neredukteble kompleksa.
blogita de Becxjo en 4:31 PM   2 reagoj
2009-07-11
El Avesto (25)
Post fini tradukon de la dua kanto de la unua parto (Ahnavajiti) de Gathao, nun estas tempo por komenci tradukon de la tria kanto de tiu parto. Sube mi prezentas tradukon de la unua verso de la tria kanto el la unua parto de Gathao. Unue ĝia transskribo per la esperanta alfabeto:

at ta vaĥŝja iŝento ja mazdata hjatĉit viduŝe sta-otaĉa ahurai jesnjaĉa vanĝe-uŝ managho humazdra aŝa jeĉa ja raocebiŝ daresata urvaza.

Ĝia traduko estas:

Nun mi diras al vi, ho serĉantoj de saĝo kaj dezirantoj de scio, pri tiuj du principoj de la ekzisto. Kaj mi honoras Ahuron kaj la Bonan Penson (Vohumana). Kaj mi laŭdas la Virton (Aŝa-on). Tiel povas esti, ke vi atingu lumon de la vero kaj ĝojon de l’animo.

En tiu verso Zoroastro parolas pri du principoj de la ekzisto kiuj estas malbonaĵoj kaj bonaĵoj (laŭ la homa juĝo kaj kompreno) kiuj ekzistas en la mondo. Konflikto inter ĉi-tiuj du grupoj da aferoj en la universo estas la ĉefa temo de multaj indo-arjaj religioj kaj pensoskoloj [i.a. zoroastrismo]. Pro graveco de tiu instruo en zoroastrismo kelkaj sciencistoj opinias, ke la religio estas dualisma. Ankaŭ en tiu verso ni trovas, ke la celo de instruoj de zoroastrismo estas ebligi ĝojon de l’animo [aŭ simple ĝojon]. Tio estas simila al celo de multaj aliaj filozofiaj skoloj kiuj deziras trovi, ke kio estas la ĝojo kaj kiel eblas atingi ĝin.

Arkivo de tradukoj de Avesto.
blogita de Becxjo en 2:34 PM   0 reagoj
2009-07-10
Helpopeto
Ĉe la laboro mi devas uzi la mastruman sistemon Vindozo. Mi havas multajn artikolojn en formato PDF sur mia durdisko. Bedaŭrinde ofte kiam mi elŝutas tiujn artikolojn ili rekoniĝas per numero aŭ alia titolo kiu ne rilatas al la temo de la artikolo. Mi bezonas iel enordigi tiujn PDF-dosierojn. Lastatempe mi konatiĝis kun programo Yep kiu estas por la komputiloj Apple. Ĉu iu konas senpagan programon similan al Yep por Vindozo?
blogita de Becxjo en 10:50 AM   0 reagoj
2009-07-07
Bone konata nesincereco
Unu el la plej gravaj kialoj por malkredebleco de la islamaj kaj arabaj landoj estas ilia hipokriteco. Ĉiam kiam konflikto inter Israelo kaj palestinanoj severiĝas islamaj landoj plendas pro sorto de siaj samreligiaj gefratoj. Ili arde protestas kontraŭ Israelo kaj simpatias kun suferoj de islamaj palestinanoj (kvazaŭ kristanaj palestinoj tute ne ekzistas).

Nun kiam la ĉina registaro estas frakasinta protestojn de ujguroj kaj mortiginta multajn el ili, islamajn landojn estas tute silentaj. Kvazaŭ ujguroj kiuj estas islamanoj plu ne estas iliaj samreligiaj gefratoj kaj ne suferas en Ĉinio. Tiu malsincereco kaj hipokriteco faras islamajn landojn kaj arabojn eĉ pli nefidindaj kaj nekredeblaj.

Aldone al araboj ankaŭ la islama respubliko en Irano kiu ĉiam arde protestas kontraŭ Israelo estas nun ege silenta pri mortoj kaj subpremo de ujguraj islamanoj en Ĉinio.
blogita de Becxjo en 1:52 PM   0 reagoj
Elektema sekvado
Mi miras ĉar kiam Papo diras ion pri uzo de kondomo aŭ abortigo sekvantoj de liaj instruoj ekzaltiĝas. Nun kiam li estas dirinta, ke en ekonomio avareco estas malĝusta la samaj sekvantoj de liaj instruoj montras neniun intereson pri tiu eldiro. Kial priseksaj instruoj de religioj estas tiom pasie sekvataj sed instruoj de samaj religioj pri ekzemple malĝusteco de perforto, avareco aŭ mensogo ne ricevas similan konsideron?
blogita de Becxjo en 12:25 PM   5 reagoj
2009-07-06
Kiu vere regas Rusion?
Mi ne komprenas tion; se la ĉefo de la registaro en Rusio estas ĝia prezidento, kial la usona prezidento devas aparte renkonti ĝian ĉefministron?!
blogita de Becxjo en 2:27 PM   1 reagoj
Imperiestro en Kanado
Je la fino de la antaŭa semajno lia Imperiestra Moŝto Akihito kaj lia edzino Imperiestrino Miĉiko komencis viziton de Kanado. Kiel la karaj legantoj eble pli bone ol mi scias, en Japanio kiel multaj aliaj monarkiaj ŝtatoj nuntempe la imperiestro havas pli malpli ceremonian rolon en la registaro kaj fakte ĉefajn politikojn de la ŝtato determiniĝas pere de ĉefministo (nun estas s-ro Taro Aso).

Por mi estis interesa lerni, ke la imperiestro Akihito estas memstudinta biologon kaj li vizitis biologiajn studlokojn en Otavo. Ankaŭ estis interesa lerni, ke kvankam la imperiestro ege malofte vojaĝas ekster Japanio tamen ĉi-foje estas la dua fojo kiam li estas en Kanado. La unua fojo post la dua mondmilito li vizitis Kanadon en 1953 kiam li ankoraŭ estis princo heredonta la kronon.

Post la lastatempa ekonomia krizo kiu komenciĝis en Usono, la kanada registaro nun provas pli diversigi komercajn partnerojn de la lando (Usono estas la plej granda partnero komerca de Kanado). Precipe la provinco Ontario ege suferis pro problemoj de la usonaj fabrikantoj de aŭtomobilo (ili estas Ford, Crysler kaj General Motors). Samtempe japanaj fabrikantoj de aŭtomobilo kiel Honda kaj Toyota alfrontiĝis al malpli da problemoj.

Rilatoj kun japanio estas gravaj ĉar malgraŭ grandaj ekonomiaj problemoj, Japanio ankoraŭ estas ekonomia superpotenco en Azio kaj povas helpi pliboniĝon de la situacio por eskportado de varoj fabrikitaj en Kanado al tiu kontinento.
blogita de Becxjo en 8:47 AM   0 reagoj
Pri Mi

Loĝloko: Toronto, Ontario, Canada
Pri mi: Irandevena zoroastrano, studanto de la fiziko.

If you like to understand my weblog you may learn Esperanto.
Si vous voulez comprendre mon blog vous pouvez apprendre l’Espéranto.

اگرعلاقه منديد مطالب وبلاگ مرا دريابيد می توانيد زبان جهانی اسپرانتو را فراگيريد


Vidu pli pri mi
Aliaj Blogoj En Esperanto
Esperantlingvaj retejoj
Arkivoj

Traduko de Avesto
Arkivo de la maldekstraĵoj (1)
Arkivo de la maldekstraĵoj (2)
Arkivo de la maldekstraĵoj (3)
Arkivo de la maldekstraĵoj (4)
Mi subtenas













COPYLEFT

Blogo servita de

Free Blogger Templates

BLOGGER

Fluo de blogeroj

Fluo de komentoj