20 avr. 2005

Jen mi! Denove infano!

Ja! Mi, 35 jaraĝulo, denove iĝis infano. Fakte ĉiufoje mi komencas lerni novan fremdan lingvon, mi devas iĝi kiel infano kaj lerni simplajn frazojn. Nun mi lernas la svedan lingvon. Unue mi notigu ke laŭ mia impreso, la svedanoj estas la plej malentuziasma nacio rilate instruon de sia lingvo al nesvedanoj. Ĉi tie multaj diris min : kial vi volas lerni la svedan? En nia lando vi povas facile vivteni per la angla. Mi konfesu ke ili pravas. Ĝis hodiaŭ mi ne bezonis uzi la svedan lingvon. Nur kiam iu laboristo venis al mia hejmo por ripari ion, li ne bone komprenis la anglan. Tamen ni interkomunikis per gestoj kaj internacia lingvo de mimiko. Kiel mi devas komprenigi al svedanoj ke mi laŭnature ŝatas lerni novajn lingvojn kaj mia loĝado en ilia lando estas la plej oportuna okazo por ke mi lernu ilian lingvon?
Samtempe mi akceptas ke la sveda lingvo estas tre malfacila. Ĉu ĝi estas eĉ pli malfacila ol la franca? Mi ne scias. Mi loĝis kvin jaroj en Francio kaj nur dum la lastaj monatoj mia franca scipovo konsidereble progresis. Kiom da tempo necesas por ke mi lernu la svedan? Mi ne povas atendi kvin pluajn jarojn.

1 commentaire:

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...

Kara Beĉjo,
Mi &309;us aldonis ligon al vi blogo, en mia blogpaĝo. Al mi gravas montri la kreskadon de la Esperantlinva blogaro kaj ke tia blogaro estu interligita.
Mi konis pri vi per la forumo per-esperanto-bazascienco. Gratulon pro la komenco de via persona blogo.
Rilate la sinteno de la svedoj, mi bedaŭras tian!. Se la parolantoj de minoritata lingvo ne prizorgas nek disvastigas ĝin, tio antaŭmontras ĝian tre eblan malaperon estontan.