22 avr. 2005

Kial mi menciu mian religion

Kial mi insistas mencii mian religion. Ĉi tie en Eŭropo malkiel Irano oni malpli atentas religiojn de homoj. Kelkloke eĉ oni konsideras malbona tre scivolemi aŭ demandi pri religiaj kredoj de la alia. Ĉu mi estas tre praktikanta zoroastrano? Mi dubas tion. Do kial mi ĉie mencias mian religion? Tion mi faras ĉar kvankam oni en la Okcidento ofte ne demandas pri miaj religiaj kredoj tamen kiam ekscias ke mi estas Iranano, tuj supozas ke kiel la plejmulto de la irananoj mi ankaŭ estas islamano. Tiam atribuas al mi iujn aĵojn kiuj ne estas atribueblaj al mi. Pro tio, mi devas ĉiam klarigi ke kvankam mi estas Iranano tamen mi povas manĝi porkaĵojn (kvankam pro la gustaj kutimoj mi ne tre ŝatas ilin), ĝuas modere kaj laŭokaze trinki vinon kaj bieron kaj ne havas problemon por manpremi kun sinjorinoj. Pere de eksperimento mi trovis ke post tio multaj el la eŭropanoj sentas sin pli komfortaj kun mi. Tio faras la vivon pli facila por ni ambaŭ, por mi kaj por la alia.

2 commentaires:

Gebeleizis a dit...

La Sufianoj ankaŭ ne havas nenion kontraŭ vino. Kaj ili estas islamanoj... Kaj estas akcepteble manĝi porkaĵon kiam io ajn ne estas... Interese, se vi estas zoroastrano. Mi demandos vin pli venontfoje :-).

Becxjo a dit...

Lau tio kion mi estas lerninta (kaj kredu min mi estas lerninta multon pri Islamo - mi venas el islama lando) islamanoj cxu sufiaj cxu nesufiaj ne rajtas trinki alkoholajxojn.