20 avr. 2005

Mia karesnomo en la persa lingvo

Ĉar mi skribis pri la karesa formo de mia nomo en Esperanto, permesu min skribi ankaŭ pri tiu formo de mia nomo en la persa lingvo. Miaj amikoj ofte nomas min "Behruz golu, tonbun ŝolu". Kial ili tiel vokas min? Nu, mia patro naskiĝis en Kermano, urbo en suda parto de Irano. Tie loĝantoj ofte aldonas la voĉon "u" al la fino de multaj vortoj. Tiel ekzemple iu kermanano vokas min "Behruzu". La vorto "Gol" en la persa lingvo signifas floron. Oni uzas ĝin por dorloti infanojn. Ekzemple "pesareh gol" signifos "bona knabo". Oni ne konfuzu tiun persan "gol" per la familia nomo de turka ministro pri la eksterlandaj aferoj "Abdullah Gul" ĉar tio estas turka vorto kaj mi pensas ke ĝi havu alian signifon. Kio pri la vorto "Tonbun" ? Ĝi estas pantalona parto de piĵamo. Tiu vesto kiu kovras la piedojn kaj oni surmetas ĝin en la hejmo kaj ĉefe ĉe la dormotempo. La vorto "Ŝol" signifas ne firme ligita. Tiel "Tonbun ŝolu" aludas al tiu homo kies pantalono ne estas firme ligita kaj estas subenfalonta. Vi vidas ke mi eĉ en mia juneco iel estis panka "PUNK" persono kaj mia pantalono de tiu epoko estis kvazaŭ subenfalonta.

4 commentaires:

Gebeleizis a dit...

Bona blogo!

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...

Kara beĉjo, kia koincido: La 20an de aprilo vi skribis: "Tonbun ŝolu" aludas al tiu homo kies pantalono ne estas firme ligita kaj estas subenfalonta. Kaj precize la 20an de aprilo de 1993 mortis fama komika aktoro meksika, konata kiel Cantinflas (prononcu: "Kantinflas"), kiu havis kiel unu el siaj karakterizaĵoj tian formon por porti la pantalonon. Jen: karikaturo.

Becxjo a dit...

Dankon pro la informo. Mi tre gxojigxis koni ion pri li. Kial supersignitaj literoj ne funkcias en mia komentario? Cxu vi scias ke mi kiel povas aktivi gxin?

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...

Kara, mi metas la supersignitaj karakteroj per iliaj UTF-8 kodoj:
(sed forigu la blankajn spacojn)
Cx = & # 264 ;
cx = & # 265 ;
Gx = & # 284 ;
gx = & # 285 ;
Hx = & # 292 ;
hx = & # 293 ;
Jx = & # 308 ;
jx = & # 309 ;
Sx = & # 348 ;
sx = & # 349 ;
Ux = & # 364 ;
ux = & # 365 ;