28 avr. 2005

Vivi sed kiel ...

Kiam la afero pri s-ino Terri Schiavo okazis mi ne havis tiun ĉi blogon. Do pardonu min se mi nun kaj iomete malfrue skribos pri ĝi. Fakte diskutoj kiuj okazis pro tiu afero antaŭmetis seriozajn demandojn rilate signifon de la vivo mem kaj ĝiaj limoj. Tiu afero, dum ĝia okazo, rememorigis al mi alian aferon; tiun pri Vincent Humbert juna francano kiu post akcidento estis grave paralizita kaj perdinta multajn el funkciokapablojn de sia korpo. Li helpe de sia patrino skribis leteron al la franca prezidento, s-ro Chirac, kaj el li petis rajton por morti. La afero multe bruis en la franca socio, sed oni ne povis laŭleĝe permesi eŭtanazion de tiu damaĝita junulo. Tial patrino de Vincent intervenis kaj injektis venenon al li. Unue medicinistoj persistege kaj obstinege klopodis vivteni lin sed finfine ilia ĉefo cedis la volon de Vincent kaj haltigis artefaritajn ilojn kiuj asistis lian vivon. Nun, patrino de Vincent kaj tiu medicinisto laŭleĝe devas persekutiĝi sed neniu en francio atendas grandan punon por ili. Tiuj aferoj pensigas min. Mi demandas min, kvankam pro progreso en medicino hodiaŭ oni konsidereble plilongigas la vivon tamen ĉu ni ankaŭ estas sukcesinta doni pli bonan kvaliton al tiu pli loga vivo. Kaj kelkaj aliaj demandoj: kio estas la vivo mem? Ĉu funkcio de korpo sen ĝuo, ĝojo kaj interna kontenteco? Ĉu kvalito de vivo ne gravas? Supozu ke Terri Schiavo nutriĝus dek pluajn jarojn, Ĉu ŝi vere ĝuus tion? Ĉu ekzistis ia ajna espero por ŝia plisaniĝo? Ni kun aparatoj kiujn ni estas kreintaj ĝis kiu grado rajtas forpuŝi la limojn de la vivo? Ĉu ni ne devas doni novan difinon por la vivo? Ĉu ni ne devas transiri fiziologiajn ŝajnecojn kaj enigi iomete da primoralaj kaj prispiritaj trajtoj en niajn sekajn matematikeskajn kalkulojn pri la vivo?

1 commentaire:

tif a dit...

Fakte, estas facile apliki legxon pri matematika seka konstato de biologia vivo; Laux mi, efektive indus ebligi al tiuj, kiuj tra"vivas" kion vi priskribis, morti; Sed tiam estas multe pli komplike, cxar oni atentu cxu resanigxo eblas (aux versxajnetas) kaj cxu la mortodeziro ja estas la propra deziro de la suferanto, kaj ne influo de parenco, ktp...