17 mai 2005

Kalendaro en la antikva irano

Antaŭ nelonge en interretaj dissendolistoj temantaj Iranon okazis diskutoj pri la persaj nomoj de monatoj. Multaj ritoj kaj ceremonioj en la religio Zoroastrismo okazas laŭ kalendaro de la antikva Irano. Pro tio tiu kalendaro kaj zoroastrismo estas iel interligitaj. Mi trovis taŭga prezenti kalendaron de la antikva Irano (antaŭ Islamo) en iu blogaĵo. En la antikva Irano ĉiu jaro konsistis el 12 monatoj, en ĉiu monato ekzistis 30 tagoj kaj ĉiu tago havis apartan nomon. Tiutempe oni ne uzis la koncepton de semajno. Kalkulante oni trovos ke 12 monatoj enhavantaj 30 tagojn egalas al 360 tagoj por unu jaro. Por havi korektan kalendaron oni aldonis al ĝi kvin kaj ses pluajn tagojn respektive por ordinara jaro kaj superjaro. Tiuj tagoj havis aliajn nomojn.
Jen nomoj de 30 tagoj de la monatoj kun iliaj signifoj:
Urmazd = la plej saĝa kaj donanto de la vivo - Dio
Bahman = la bona pensado
Ardi-Beheŝt = la plej bona veraĵo kaj pureco
Ŝahrivar = forta kaj antaŭeniranta regado
Sepandarmez = neorgojleco kaj pura amo
Ĥordad = bona saneco kaj konscio pri si
Amordad = senmorteco kaj eterneco
Dej-Be-Azar = la kreanto
Azar = la lumo aŭ la fajro
Aban = akvo
ĤirĤor = la suno kaj sunlumo
Mah = la luno
Tir = sago, Merkuro (la pluvstelo)
Guŝ = la mondo, la vivo, la estaĵoj
Dej-Be-Mehr = la kreanto
Mehr = amikeco, promestenado
Soruŝ = obeemeco
Raŝn = justeco
Farvardin = povo por antaŭeniri
Verahram = venko
Ram = trankvileco, ĝojo kaj feliĉo
Bad = vento
Dej-Be-Din = la kreanto
Din = konscienco
ArdErd = ĝojo kaj sano
Aŝtad = vereco kaj laboro
Aseman = la ĉielo
Zamijad = la tero
Mantraspand = bonaj eldiroj
Anaram = la eterna lumo
Nomoj de 12 monatoj troviĝas inter tiuj 30 nomoj de tagoj. Ili estas (laŭvice): Farvardin, Ardi-Beheŝt, Ĥordad, Tir, Amordad, Ŝahrivar, Mehr, Aban, Azar, Dej, Bahman, Esfand (Sepandarmez). Kiam nomo de monato kaj tago koincidis oni festis (tiel oni ĉiujare havis 12 festojn sed tio ne estis tuto de la festoj en la antikva Irano). Oni vidas ke kvar tagoj havis nomon Dej kiu signifas la kreanto (Dio) por distingi ilin oni menciis la nomon de la posta tago post ilia nomo (ekz. Dej-Be-Din tago havanta nomon Dej kiu estas antaŭ la tago Din).
La kvin ceterajn tagojn havis nomojn de diversaj partoj de Gathao kiu estas eldiritaĵoj de Zoroastro mem. Tiuj nomoj estas :
Ahnavad = tiu parto estas pri Dio.
Uŝtavad = ĝi temas pri sekretoj de la kreiĝo de la mondo.
Sepantamad = parto pri kreiĝo de la mondo
Vahu-Ĥaŝatra = parto pri renovigo de la mondo per la homo
Vaheŝ-tu-iŝt = parto pri sopiroj de Zoroastro
La aldonita tago al la superjaro nomiĝis Avardad kaj signifis la ceteran tagon donita de Dio.

1 commentaire:

Gebeleizis a dit...

... kaj la monatoj ne komencas samtage kun la okcidentaj, ne?