26 mai 2005

Rakonto el perslingva blogo

Kiam mi legis subvenontan rakonton en iu perslingva blogo mi tuj ekinteresiĝis je ĝi. Bedaŭrinde nun dum mi volas traduki ĝin al Esperanto mi ne trovas ĝian originalan tekston denove. Pro tio mi devas fidi mian memoron por traduki ĝin. Jen la rakonto mem:

Treege longtempe antaŭ ĉi-tie ne estis tribunalo, juĝejo aŭ kortumo. Tiam nur estis ŝnuro pendita el ĉielo super pinto de iu monto. Kiam inter du personoj okazis malkonsenteco, ili grimpis sur la monto, iris sub la ŝnuro kaj laŭvice ĉiu el la du flankoj de la konflikto laŭte rakontis sian version de la okazaĵoj. Post tio, tiu persono provis kapti la ŝnuron. Se lia/ŝi versio de la okazaĵoj estis vera tiu persono povis atingi ŝnuron. Male eĉ saltegante li/ŝi ne povis kapti ĝin kvazaŭ la ŝnuro mallongiĝis. Tiel la homoj solvis siajn konfliktojn. Iam iu komercisto pruntis monon. Pliposte kiam li demandis ĝin la pruntepreninto pretendis ke li estas jam paginta sian ŝuldon. Komercisto sciis ke tio ne veras sed la ŝuldanto insistis pri sia pretendo. Nu, la solvo ja estis simpla! Ili decidis venont-matene grimpi sur la monto kaj uzi la ŝnuron. Dum la nokto la ŝuldanto pensis kaj pensis. Morgaŭ matene li pretigis sian ŝuldon, prenis bastonon kaj enmetis tiun monon en la bastonon. Kiam ili alvenis sub la ŝnuro li donis la bastonon al la komercisto kaj demandis lin por ke li paskonservu ĝin momente dum tiu pretendanto rakontos sian version de la okazaĵoj. Li staris sub la ŝnuro kaj laŭte diris: "Mi estas ja redoninta mian ŝuldon al tiu persono". Post tio li provis kapti la ŝnuron sed ŝnuro mallongiĝis. Tio miris lin ĉar li estis jam dirinta la veron sed kiam li saltis por kapti la ŝnuron, ĝi pli mallongiĝis, mallongiĝis kaj mallongiĝis ĝis ĝi malaperis en la ĉielo. Depost tiam neniu plu vidis ŝnuron penditan el la ĉielo...
P.S: Tio ne nepre estas Irana legendo ankaŭ mi ne estas aŭdinta ĝin en la zoroastrisma tradicio. Eble en aliaj nacioj ankaŭ devas ekzisti rakontoj similaj al ĝi.

Aucun commentaire: