20 juin 2005

Kun amo al estimata sinjorino

Sinjorino Aung San Suu Kyi, hodiaŭ estas mia naskiĝtago kaj hieraŭ estis tiu de vi. Sinjorino Suu Kyi mi gratulas vian naskiĝtagon kaj esperas sanan longan vivon por vi. Vi estas mia ŝatata heroino. Mi admiras vin. Mi ege bedaŭras ke Okcidentaj civitanoj por sia komforto permesas al siaj registaroj komerci kun diktatoroj kiuj tenas vin mallibera. Ja, por francanoj, anglanoj, usonanoj kaj aliaj okcidentanoj la homaj rajtoj estas grava nur kondiĉe ke ili bonfartu. Ili mem estas doninta la nobel-premion por paco al vi sed samtempe komercante financas militistojn kiuj tirane regnas super via lando. Sinjorino Suu Kyi mi tre ŝatas vin. Bonan kaj esperoplenan vivon al vi kaj honton al viaj enprizonigantoj kaj iliaj subtenantoj.

5 commentaires:

Luis Oliveira a dit...

Saluton, mi ŝatus aldoni vian blogon al E-planedo. Ĉu mi rajtas fari tion?

Becxjo a dit...

Se vi trovas gxin tauga por aldonigxo al tiu cxi blogaro. Bonvole notu ke mi ne limigos min rilate skribadon post aligxo al tiu grupo.

Luis Oliveira a dit...

Bone, aldonite. :-)

Tamen mi ne komprenis tion pri limigi vian skribadon. Kion vi celas diri?

Becxjo a dit...

Mi havas miajn personajn vidpunktojn kaj skrib-manieron. Mi daurigas skribadon en Becxjo lau ili kaj ne sxangxos mian skrib-manieron por respekti iujn (probablajn) regulojn (de alia grupo).

luis Oliveira a dit...

Ha. Mankas reguloj al E-planedo. :-) Bonvenon.