17 juin 2005

Miniaturo, sublima irana arto

Pli antaŭe, en artikolo en la revuo Kontakto (199 - 2004:1) mi skribis kiel malpermeso de figuri vivaĵojn kaj speciale la homan korpon per Islamo kaŭzis malprosperon de pentrarto en landoj sub regno de tiu religio kaj inter ili Irano. Tio tamen ne signifas formorton de ĉia arta esprimo tra figuroj en tiu parto de la mondo. Ja tie kaligrafiaj artaĵoj, desegnoj sur tapiŝoj kaj ceramikaĵoj, kaj ornamoj de konstruaĵoj pere de mozaikoj estas ĉiam planĉaj por okuloj de rigardantoj. Krom tiuj kelkfoje ege abstraktigitaj formoj kaj figuroj, alia formo de pentraĵoj kiuj estis miniaturoj ankaŭ daŭre kreiĝis. Origine ili estis tre malgrandaj pentraĵoj faritaj per akvarelaj farboj sur objektoj aŭ uzitaj por ornami librojn kaj ilumini manuskriptojn. La ĉefa karakterizaĵo de miniaturo estas manko de perspektivo en ĝi. Por preznti profundecon la diversaj elementoj de sceno pentriĝas en diversaj tavoloj kaj la pli profundaj tavoloj situiĝas super la malpli profundaj. La Bagdada skolo de miniaturo devas konsideriĝi kiel la plej unua skolo de la islama miniatur-pentrado. La ĉefa karakterizaĵo de miniaturoj en tiu ĉi skolo estas prezntado de vizaĵoj tute rondaj kun malgrandaj buŝoj kaj diagonalaj okuloj ankaŭ uzado de kontruitaj formoj por korpoj, plantoj, animaloj kaj pejzaĝoj. Post invado de mongoloj en la 13-a jarcento p.K. ĉina stilo de pentrarto influis la miniaturon en Mez-Azio. Tiu influo respeguliĝas per apero de subtilaj detaloj en scenoj pentritaj en miniaturoj de tiu epoko. Ilustrado de libroj per miniaturoj multe kostis, pro tio tiajn librojn nur riĉuloj povis posedi. La miniaturo ofte akompanis heroecajn epopeojn kaj poemojn ankaŭ rakontoj de reĝaj familioj. Granda nombro da iranaj rakontoj kaj poemoj el Ferdaŭsio, Nezamio, Hafezo, Saadio kaj Ĝamio estas iluminitaj per miniaturoj. Post invado de Tejmuro en la 15-a jarcento p.K. multaj el miniaturistoj iris al Harato (urbo en hodiaŭa afganio) kaj tie fondis skolon kies produktoj inkluzivas kelkajn el la plej aprezindajn pentraĵojn de tuta historio de la arto en la Oriento. La ĉefa karakterizaĵo de miniaturoj kreitaj en tiu skolo estas absoluta ekvilibro en proporcioj, komponeco kaj selektado de koloroj. Eble la plej mond-fama irana miniaturisto estas Kamal-ed-din Behzad. Li apartenis al la skolo de Harato kaj liaj laboroj en iu manuskripto de "Zafar-nameh" [konkerorakontoj] estas admirataj. Post detruo de Harato (en 1510 p.K.) la skolo de miniaturo en Buĥaro (urbo en Mez-Azio) fondiĝis. Behzad mem rifuĝiĝis al Tabrizo kaj tie faris tre gravan kontribuon en la safavida skolo de miniaturo (Safavido estas Irana dinastio kiu regnis inter 1501 kaj 1736). Sub influo de safavida skolo palacoj en Isfahano kaj Kazvino dekoraciiĝas per miniaturoj inspiritaj de laborstilo de granda majstro de tiu epoko Reza Abasi (ang. Reza Abassi). Li enkondukis gravajn evoluojn en la irana miniaturo kaj ege antaŭenigis ĝin. Hodiaŭ kvankam la unuaj malpermesoj ne plu konsideriĝas kaj Iranaj artistoj (almenaŭ ekster ŝtata sistemo) povas krei artaĵojn en aliaj formoj, sed ili ankoraŭ kreas belajn miniaturojn kaj alportas belecon al la vivo de uzantoj kaj rigardantoj. Hodiaŭa irana miniaturo traktas vastan temaron kaj prezentiĝas en tre bunta formaro. En irana miniaturo ĉiam ege plaĉas al mi eksplodiĝo de nuancoj da lazura kaj turkisa koloroj. Mi kiel Iranano ankoraŭ ege ĝuas laborojn de grandaj majstroj kiel Ostad Mahmud Farŝĉian (ang. Mahmoud Farshchian), Ĝalili Susanabadi (ang. Jalali Sousanabadi), Bager Agamiri (ang. Bagher Aghamiri), Mohsen Sejed Mahmud (ang. Mohsen Seyed Mahmoud) kaj Hoĝat Ŝakiba (ang. Hojat Shakiba).

Aucun commentaire: