7 juin 2005

Pri E-blogoj (1)

Mi opinias ke Esperanto mem estas pozitiva lingvo. Tion mi diras ĉar ekzemple kiam ni rigardas al adjektivoj en Esperanto, ni vidas ke la genia aŭtoro de la lingvo ĉefe estas selektinta sence pozitivajn radikojn; bona, bela, feliĉa, k.t.p. Laŭnecese ni ofte konstruas sence negativajn adjektivojn aldonante mal al la komenco de tiuj ĉi vortoj (malbona, malbela kaj malfeliĉa). Mi opinias ke oni malfacile trovos multajn adjektivojn kun negativaj sencoj en Esperanto. Tio eble montras optimismon de kreanto de la lingvo. Bedaŭrinde sama optimismo ne troviĝas ĉe nuntempaj Esperantistoj. Ekzemple rigardu al titoloj kaj nomoj de E-blogoj. Kelkaj (feliĉe ne multaj) el ili estas sence negativaj (Sencelismo, Radoj de pensoj pri trista biciklo, Taglibro de senvalorulino, Hundo, Ĝojo estas aĉa, Glebo malica hatas vin!! - kies signifon mi neniel komprenis - Taglibro de nenifaranto, La malhela flanko, kaj kelkaj aliaj). Kial Esperantistoj selektas tiajn titolojn por siaj blogoj? Ĉu nihilismo furoras ĉe Esperantistoj? Aŭ ĉu eble tie estas aliaj kialoj kiujn mi ne vidis?

4 commentaires:

Gebeleizis a dit...

Mia ne estas tia nihilista :-)

Nicola a dit...

sal :-)
kial esti nenifaranto devus esti negativsenca? Estas tiom dolĉe nenion fari... ;->

Kirill a dit...

Do, cxi tiu Glebo Malica estas konstanta partoprenanto de nia rusia E-forumo "Esperanto novosti".
Tamen, estas pli interesa demando rilate kun cxio cxi tio: kial e-istoj estas tiom neaktivaj pri vere bezonataj aferoj? Mi persone ne tre alte taksas blogojn, cxar por mi tute nekompreneblas, por kio oni publikigas tion, kio estas al neniu interesa, tamen mi uzas blogon por kreo de E-novajxejo pri Rusio www.novajxojelrusio.blogspot.com Cxi tio estas, miaopinie, tauxga agado, sed praktike neniu alia emas fari ion similan...

Becxjo a dit...

Kaj kiu rajtas decidi kio estas vere bezonata afero? Blogoj estas respeguligxo de pli personaj opinioj. Ili estas tute taugaj cxar plivigligas produktigxadon de E-tekstoj.