17 juin 2005

Pri E-blogoj (2)

Konsideri la aron da E-blogoj kiel fidinda specimeno de la tuta Esperantistaro ne estas konsilinda. Pro tio, studi iliajn politikajn vidpunktojn kiuj mem estas ege malsamaj ne povas respeguli politikajn vidpunktojn de la Esperantistaro. Malgraŭ tio, studante ilin oni eble povas konkludi pri ĉefaj politikaj tendencoj de Esperantistoj. Mi ĉiam demandas min ke ĉu Esperanto ne estas alloginta al si pli grandan nombron da maldekstruloj? Nu, rigardante al organizoj kiel SAT oni aŭtomate konkludas ke ĉiuokaze maldekstraj tendencoj en Esperantujo estas pli abundaj kaj havas pli fortan voĉon. Mi memoras iam leganto akuzis la revuon Monato al tenado de pozicio kontraŭ Usono. Inter E-blogoj ankaŭ maldekstraj tendencoj pli ŝajne afiŝiĝas. Ja oni trovas E-blogojn kiel Esperanta maldekstro, Iom da itala maldekstro kaj Liva Ĵurnalo por la dekstremuloj sed ankaŭ en E-blogoj kies titoloj direkte ne afiŝas maldekstrajn tendencojn oni trovas blogaĵojn kiuj aperigas tiajn tendencoj ekzemple Felix Zesch okaze de nea voĉo kontraŭ EU konstitucio ŝajnigas sian malamikecon alfronte al novliberalismo. Ankaŭ ret-ligoj en la E-blogo Nigrejo respegulas la saman tendecon. Tamen rilate blogojn kiel Mia Penso (de Teodoro SANKARO) oni devas esti pli prudenta. Eĉ iam en blogaĵoj kiel tiuj de Ken Miner politikaj asertoj kunportas nenian specifan koloron. Finfine oni ne kapablas klare respondi al tiu demando ke kiu politika tendenco konsistigas plejparton de E-Blogaro.

1 commentaire:

Felicx a dit...

Ha, mi ĵus hazarde trovis tiun ĉi enskribon, en kiu mia rettaglibro estas citita. Mi ne sciis, ke ĝi havas tiom vastan legantaron :-)

Kaj jes, mi konsideras sin maldekstra.