3 juin 2005

Reagu al blogaĵoj kiuj impresas vin.

Mi ĵus vidis ke eble reage al mia antaŭa mesaĝo iuj esperantistoj skribis komentariojn en la blogo de trista biciklo. Ĉu vi ne pensas ke tio estas iom malfrua (ŝi plejeble estas jam forlasinta skribadon en E-blogon, mi pensas)? Mi volas atentigi vin pri valoro kaj neceso de reago (kritiko, recenzo, malkonsento, k.t.p). Ekzemple amo ĉiam en iu komentario demandas ĉu neniu plu legas liajn blogaĵojn. Tion ankaŭ demandas skribanto de Prosento. Nepre iu rimedo estas metado de nombrilo (counter) kiel estas dirinta Gebeleizis sed ĝi nur indikas la nombron de vizitoj farita rilate iun blogon. Ĝi ne klarigas ĉu iu estas vere leginta blogaĵojn kaj se jes kion tiu leganto pensas pri ili. Tiu manko de reago estas granda defio de E-blogoj. Oni malfacile povas daŭrigi skribadon, ŝanĝi ĝiajn temojn kaj fari skribaĵojn laŭ plaĉo de pli granda nombro da legantoj sen konado de iliaj opinioj. Eĉ iam skribanto malkuraĝiĝas kaj haltigas skribadon. Tio ofte nur kaŭzas haltiĝon de la E-blogo sed rilate novlernantojn de Esperanto iam tio malplaĉas al ili kaj malinteresigas ilin por daŭrigo de la lernado. Pro tio venontfoje kiam mi legos blogaĵon kiu impresas min, mi nepre strebos reagi al ĝi kaj informi la bloganton pri tio. Ĉu ekzistas listoj de E-blogoj? Mi antaŭe skribis ke Luis Guillermo en sia blogo, Skribitaj Pensoj havas tre longan liston de E-blogoj. Li ĉiam strebas ĝisdatigi ĝin. Iu malpli longa listo kopiita de la unua listo ankaŭ estas en blogo de Karamudini. Longtempe ĝi ne estas ĝisdatigita. Pere de blogo de Martin mi trovis ke iu listo ankaŭ ekzistas en Vikipedio. Notu ke tiuj listoj ne klasifikas E-blogojn kaj ĉiuj blogoj kiuj estas en ili ne daŭre funkcias. (kelkaj adresoj ne plu funkcias).

5 commentaires:

Becxjo a dit...

Cxu iu konas tiun cxi blogon Gxia skribanto iam skribas en kaj pri Esperanto.

Gebeleizis a dit...

... sed la plejparto estas en la angla :-(...

Gebeleizis a dit...

Mi ĉiam reagas tuj al novmalkovritaj blogoj!

montamaristo a dit...

Mi ankaux pensis elstari blogon, sed mi tute ne povas imagi pri kion skribi.

sayeh a dit...

salam,mamnoon ke behem sar zadi.khoshhal shodam.rasti be che zabani minevisi?