18 juill. 2005

Gazelo de la perslingva literaturo

Tiuj kiuj estas jam studintaj historion de la literaturo en Irano, plejeble konsentos kun mi pri tio ke la unua irana virino verkinta ĝustadire modernan romanon estis Simin Daneŝvar [ang. Simin Daneshvar]. Ŝi kun sia verko, Suvaŝun [ang. Savushun], malfermis vojon sur kiu pliposte paŝis multaj aliaj iranaj virinoj. Inter la unua generacio de iranaj verkistinoj, ĵus post sinjorino Daneŝvar, tri virinoj ludis tre gravan rolon kaj pleje influis evoluon de la virinverkita literaturo en Irano. Ili estis Goli Taragi [ang. Goli Taraghi], Ŝahrnuŝ Parsipur [ang. Shahrnush Parsipur] kaj Gazaleh Alizadeh [ang. Ghazaleh Alizadeh]. Gazaleh Alizadeh naskiĝis en 1946 en Maŝado (urbo en nordoriento de Irano). Ŝi ricevis diplomon pri la politikaj sciencoj de la univeristato de Tehrano, iris al Parizo kaj tie en la universitato de Sorbono (l'université de Sorbonne) studis la filozofion kaj la kinarton. Familio de Alizadeh apartenis al la multhavaj tavoloj de la socio. Kontraŭe al multaj aliaj iranaj verkistoj kiuj ofte skribis pri kamparanoj aŭ la mizeraj tavoloj de la socio, ŝi selektis siajn heroojn el inter komfortaj tavoloj de la socio kaj ĉar bone konis ĉi tiun sociotavolon do plibone sukcesis enbildigi ilin. Kun ŝia riĉeco kuniĝis mita beleco. Ŝia ĉarmo, gracieco kaj mildeco rememorigis Marlene Dietrich. Alizadeh komencis sian verkistan karieron en la 60-aj jaroj publikigante mallongajn rakontojn en lokaj revuoj en sia naskiĝ-regiono. En sia unua novelaro, "neirebla vojaĝo - 1977", ŝi prezentis reve mistikajn etosojn. Rolludantoj de noveloj en ĉi tiu kolekto eskapis enuojn de la ĉiutaga vivo kaj serĉante la feliĉon iris al mistikajn vojaĝojn kies celo ĉefe estis kuniĝo kun la primitiva naturo aŭ atingi magian fonton de la vivo. Revoj ree iĝis temo de ŝia laboro en la romano "post somero - 1977". En ĝi Alizadeh rakontas pri du junulinoj kiuj enamiĝante al sia ĉehejma instruisto longtempe vivas kun revo sed alfrontinte al la realo (kiu ne kongruas kun iliaj revoj) frakasiĝas kaj izolas sin. Tio estas sorto de plejparto de virinoj en la verkoj de Alizadeh. Ili ofte malsukcesas kaj iliaj revoj renkontante la realon transformiĝas al koŝmaroj. Eĉ ekde de tiuj ĉi unuaj verkoj Alizadeh ŝajnigas sian inklinon al la beleco, amo kaj la morto. En ŝiaj rakontoj scenoj estas detale priskribitaj kaj tio similigas ilin al kvazaŭ pentraĵoj. Post la islama revolucio en 1979 ŝi kritike postsekvas eventojn kaj zorgeme rigardas evoluon de la socio. En 1984 verkante la romanon "du pejzaĝoj - 1984" ŝi montras ke sen sinreklamado ŝi estas unu el la plej engaĝantaj verkistoj por sondi la revoluciintan socion. En tiu laboro ŝi rakontas pri potenco de la revolucio por ŝanĝi homojn, kompatas kun revoluciantoj sed samtempe obstine postsekvas vivon de Mehdi personeco timema, senkaraktera kaj senhelpema kaj tra li prezentas novajn vidangulojn kaj neatenditajn aspektojn de la okazaĵoj. Tio en etoso plene de entuziasmo rezultata de la revolucio estis ege peza eĉ por la intelektularo. Sed Alizadeh plej juste pritaksas evoluojn de la homoj travivantaj la revolucion kvazaŭ ŝi jam havas sufiĉan distancon por superrigardi la eventojn. Ŝi aliafoje traktas la revolucion en sia longa romano "Hejmo de la familio Edrisi - 1991-92". La romano ne temas pri la islama revolucio en Irano sed la oktobra revolucio en Rusio. Tio ŝajnas danĝera ĉar neirana leganto plejeble taksos la romanon malfrua kaj malprofunda (ĉefe kompare al ĉefverkoj pri ĉi tiu temo kiel mallumo en tagmezo - ang. darkness at noon - fr. Le Zero et l'Infini verkita de Arthur Koestler). Alizadeh tamen konscie faras la elekton por povi libere esprimon de siaj vidpunktoj sen timo de cenzuro. Ŝi rezignas rekoniĝon per la eksterlando por celi iranajn legantojn. La romano iĝas plej klara esprimo de politikaj kaj prisociaj vidpunktoj de Alizadeh. Malgraŭ tio, ĝi kiel ĉiuj aliaj verkoj de Alizadeh ankaŭ estas enketo pri anima ŝanĝiĝo de homoj ene de la sociaj evoluoj. Ĝi estas provo por malkovri la homon kun liaj sopiroj kaj bedaŭroj. Provo por koni la homon kapablan al ami kaj abomeni.Apud la mesaĝoj de ŝiaj verkoj kaj krom detale priskribitaj scenoj kvazaŭ pentritaj en ili, Gazaleh Alizadeh estas ankaŭ ege zorgema pri ŝia lingvo. Ŝia prozo estas poemeska, ŝia lingvouzado estas la plej ĝusta kaj vortoj kunmetitaj de ŝi por formi frazojn estas la plej taŭge elektitaj. Legante ŝiajn verkojn la leganto ricevas tiun impreson ke probable neniu alia kapablos skribi la persan lingvon tiel ĝuste, bone kaj bele. Alia aspekto de Alizadeh estas ŝia granda animo. En 1967 kiam tertremo detruis la urbeton Boinzahra en centro de Irano ŝi adoptis knabineton de la postvivantoj. Bedaŭrinde la vivo ne estis afabla al ŝi mem. Ŝi post longtempa batalo kontraŭ malsano (mamkancero) kaj premoj de la vivo iris al arbaro en nordo de Irano kaj tie sin mortigis (1996). Malgraŭ tio, en la lastaj jaroj de sia vivo, Alizadeh skribis novelaron la "vojkruciĝo - 1994" kiu estas kunmetato de kvar el la plej bonaj rakontoj en la persa lingvo. Almenaŭ pri "la insulo" kiu konsideriĝas kiel la plej elstara rakonto inter ili, recenzisto taksis ke dum ĝia kreo spiritoj de Chekhov kaj Tolstoy devus enkarniĝi en korpo de la verkanto (eble estetika troigo). Post ŝia morto multaj junaj virinoj (kaj eĉ viroj) ricevis influon el ŝiaj laboroj kaj tiel komencis siajn verkistajn karierojn. Oni ĝuste asertis ke Gazaleh estas gazelo de la perslingva literaturo.
P.S: Kiam mi ne trovas ion anglalingvan pri iu temo rilate iranon en la interreto (ekzemple pri Gazaleh Alizadeh) unue tio estas bedaŭrinda por mi ĉar tio montras ke neirananoj plejeble jam ne konas la aferon tra la angla lingvo sed post tio mi ĝojiĝas ĉar estas privilegio por mi konigi la aferon pere de Esperanto.

Aucun commentaire: