25 juill. 2005

Malbenita sukceso

Mi demandas min ke ĉu teroristoj ne estas gajnintaj batalon? Se, ilia intenco estis terori homojn kaj ĝeni vivon en la libera mondo, ja ili iugrade estas sukcesintaj. Kiam mi aŭdis ke polico en Londono estas pafinta iun suspektulon, mi prokrastis skribon de iu kometario tiu-rilate. Mi preĝis ke polico estas pafinta ĝuste danĝeran personon. Sed bedaŭrinde hieraŭ oni anoncis ke verŝajne la pafita persono havis nenian rilaton al la teroristaj atakoj. Tiel nun ĉiu kiel mi kun mezorienta vizaĝo devas timi ke polico pafos lin. Nun kiam iu kiel mi sidas en trajno, li vidas kiel blondaj, bluokulaj Eŭropanoj kun abomeno, timo kaj hezito rigardas lin. Nun al la Okcidentanoj tiel ŝajnas ke ĉiuj teroristoj de la mondo venas de la Mez-Oriento. Kaj iel ŝajnas al ili logika konkludi ke ĉiu mezorientdevena persono estas danĝera. Tiu danĝero ŝajnas tiom tuja ke oni ne plu pafos al pideoj por senmovigi sed al kapo por senvivigi. Ja teroristoj sukcesis ĝeni rilatojn kaj vivon en la libera mondo.

5 commentaires:

Gebeleizis a dit...

La terura afero estas ke verŝajne pli da senkulpuloj estos mortigataj de polico. Kaj se mi vidus tri civiluloj armitaj postsekvante min, mi tute ne kredus ke ili estas la polico kaj kurus kiom rapide mi povus for. Kaj certe mi riskus esti mortigita, ankaŭ...

Eriketo a dit...

Jes, mi konsentas - ankaŭ mi kurus se postsekvus min viroj kun pafiloj.

Estas prava, ankaŭ ke la etoso de teroro jam instaliĝis. Pasintan sabaton mi vojaĝis trans Londonon per aŭtobuso kaj parolante kun pasaĝeroj, ĉiuj konsentis ke estas malfacile ne inspekti iom suspekteme siajn kunpasaĝerojn.

Almenaŭ, tamen, por unu fojo gepasaĝeroj interparolis en Londona transporto!

montamaristo a dit...

Kial la Brazilano estas pli kompatinda ol la plurdekaj aliuloj kiuj mortis pro la teroristoj mem?

Mortigi la polico erare elektis, sed la teroristoj intencis.

Gebeleizis a dit...

Mi ne kredas en eraro kun 7 kugloj en la kapo!!!

Becxjo a dit...

Responde al montamaristo mi devas diri ke almenau mi ne kompatis kun mortpafita brazilano pli ol viktimoj de la teroristaj atakoj sed eraro de polico kaj morto de iu senkulpulo pere de tiuj kiuj devas protekti civitanojn kontrau minacoj estas iom konsiderinda.