19 juill. 2005

Pli da raportoj pri zoroastranoj

Tiel ŝajnas ke ĉi-lastatempe la novaĵ-agentejo B.B.C. estas tre interesata pri la zoroastranoj;

  • Traduko de fotoraporto pri kiu mi antaŭe skribis ĉi tie estas nun aperanta en Taĝikia parto de la retpaĝaro.
  • Ankaŭ anglalingve oni raportas pri pilgrimado de parsioj en Irano por plilerni pri siaj radikoj kaj retrovi sian identecon.

Mi ne kredas teoriojn pri ĉiea komploto sed tiu subita intereso strangas kaj mi esperas ke neniu politika (malica) celo estu malantaŭ ĝi.

P.S: Ni, zoroastranoj kutimas timi tiajn aferojn ĉar multfoje tra la historio atentoj al ni estis sekvotaj de masakroj (precize en islamaj landoj).

3 commentaires:

montamaristo a dit...

Cxu vi iam legis la librojn de la Egipta Judino Bat Ye'Or?

Becxjo a dit...

Ne! Antau via komento cxi tie mi ne konis sxin. Mi trovis kelkajn artikolojn pri sxi sur la interreto.

montamaristo a dit...

Vi nepras! Eble la temoj de sxiaj unuaj libroj estas tro baznivela por vi, sed la du lastajn vi certe valoros. Tamen oni bezonas bonan scipovon de la franca aux angla.

Amike,

Andreo