12 août 2005

Falsa pudoro kaj intelektaj pretendoj

Se vi estas jam leginta la revuon Libera Folio vi eble jam scias ke en esperantujo perdiĝas mono de esperatistoj, senfinaj kvereloj okazas en CO de UEA, planoj kaj projektoj fiaskas kaj ke plejmulto de esperantistoj estas ĉefe perversiuloj. Legante ĝin tiel ŝajnas ke nenio iras bone en tiu diabla esperantujo. Libera Folio vidas aŭ intencas vidi nenian bonon en esperantujo kaj inter esperantistoj. Lastatempe tiu revuo akre atakas al plano de belec-konkurso en IJK. Antaŭe ĝi same atakis al fotoj de nudaj belulinoj sur la kovrilo de la revuo la ondo kaj nenudinoj sur la kovrilo de la revuo Esperanto. Tie oni parolas pri digno de virinoj kaj protestas transformiĝon de virinoj al seksaj objektoj. Mi opinias ke precize ĉefa atingo de la modernismo estis liberigo de homoj libere de tiuj falsaj pudoroj. Danke al la modernismo ambaŭ seksoj lernis kaj komprenis ke iliaj seksaj deziroj estas tute naturaj (kaj ne nepardoneblaj kulpoj) kaj ili rajtas esprimi ilin. Ambaŭ virino kaj viro rajtas demandi atenton de la alia kaj rajtas kuniĝi por kontentigi siajn reciprokajn dezirojn. Se ne kiel tute spirita estaĵo (kontraŭe al seksa objekto pri kiu hodiaŭ libera folio plendegas) oni povis kiel mezepoko meti virgulinojn en monaĥinejoj. Ja volupto kaj seksa deziro estas natura parto de nia vivo kaj homo sen ili ne estas sana. En Prosento oni ĝuste skribas ke neniu viro povas amori cerbon de iu virino (kvankam multe intelekta).
P.S: se vin interesas literaturo, vi povas rigardi la libron l´histoire de l´oeil - rakonto de la okulo de Georges Bataille.

7 commentaires:

Gebeleizis a dit...

Hipokriteco flanke de Libera Folio.

Prosento a dit...

Ĝis lastatempe mi opiniis la blogon de Beĉjo sufiĉe interesa kaj leginda. Mi tamen perdis ĉian emon reveni al ĝi, kiam mi malkovris, ke Beĉjo (Behrouz Soroushian) en alia blogo ĉe prosento.blog-city.com afiŝas nudfotojn de knabinetoj ankoraŭ tute klare ne plenkreskaj.

GBJ a dit...

Jes mi ankaux nun vidis. Tute klare Becxjo estas la anonima blogulo de la prosento. Kia malkuragxulo li. Aux li komprenas ke agas kontrauxlegxe.

Gebeleizis a dit...

Atendu, mi ankaŭ vidis la du fotojn tie kaj jes, rimarkis ke ili ne estis plenkreskaj. Sed pensis ke eble estis eraro aŭ pura arta intento, do ne taksis la aferon kiel komentindan... Sed nun mi vidas komento flake de prosento tie ĉi... Do, ĉu li komentas kontraŭ li mem? Kaj ankaŭ du sur lia blogo... Bonvolu, ekspliku min kiu komentis tie ĉi kiel "prosento" kaj kio komentis en la blogo de prosento. Mi estas tute konfuzita. Bonvolu klarigu al mi la komentojn...

Becxjo a dit...

Responde al gbj kaj falsa prosento, mi pensus ke almenau tiuj homoj kiuj si mem ne sinprezentas kaj elektas la nomon de prosento au nur tri vortojn "gbj" ne devus prijugxi kuragxon de aliaj.

Gebeleizis a dit...

Vi pravas, kara Beĉjo! :-).

Prosento a dit...

Vi povas legi opinion de administranto de blogo prosento tie.