16 août 2005

Iranaj lingvoj

La iranaj lingvoj konsistigas parton de la Indo-Eŭropa lingvaro. Ili apartenas al malpli granda familio de la Indo-iranaj lingvoj. La kompara lingvistiko sugestas ekziston de komuna pralingvo kiel deveno por anoj de tiu familio, sed oni ne estas jam trovinta ĝin. La iranajn lingvojn oni povas meti en tri ĉefaj kategorioj; antikvaj iranaj lingvoj, mezepokaj (ne la eŭropa mezepoko) iranaj lingvoj kaj novaj iranaj lingvoj.

Antikvaj iranaj lingvoj:
  • La malnova persa (Old Persian)
  • Avesta lingvo (Avestan)
Mezepokaj iranaj lingvoj:
  • Partia lingvo (Parthian)
  • Mezepoka perslingvo (Middle Persian)
  • Sogda (Sogdian)
  • Ĥarazmia (Khwarazmian)
  • Baktria (Bactrian)
Novaj iranaj lingvoj:
  • Nova perslingvo
  • Kurda
  • Paŝtua (Pashto)
  • Baluĉia (Baluchi)

Mi iam pliposte koncize skribos pri ili (komencante per la sogda lingvo).

2 commentaires:

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...

Por mi estas interese koni pri la evoluo de la lingvoj, iliaj familioj, ktp, kaj pri tiuj kiujn vi priskribas mi ne havas multe da informoj, do viaj priskriboj estas des pli interesaj.

Becxjo a dit...

Dankon pro via intereso.