29 août 2005

Pri beleco

Mi bone konscias ke longaj skribaĵoj ne taŭgas por blogo sed mi ne sukcesis deteni min pri tiu ĉi skribaĵo ĉar mi ne ŝatas vidi ĝian mutiliĝon fare de redaktoro de iu revuo. Mia principa inspirofonto por skribi tiun ĉi blogaĵon estis skribaĵo de irana verkisto s-ro Hosejn Nuŝazar. Mi uzis liajn ideojn kaj al ĝi aldonis miajn proprajn opiniojn. Kompreneble referencoj al la perslingvaj literaturaĵoj estas de lia teksto.

Kio estas beleco? Kiu estas bela? Ja evidentas ke la superaj ŝajne simplaj demandoj ne havas simplajn respondojn. Ĉu la beleco estas tuŝeblaĵo en la materia mondo? Ĉu ĝi estas harmonio inter eroj de iu ento? Ĉu io estas bela ĉar ĝi havas geometriajn simetriojn? Ŝajne la plejmulto jam konsentas ke la beleco estas io krom la fizikaj trajtoj. Dezmond Moris [ang. Desmond Morris] diras: "beleco estas en la cerbo de la rigardanto - beauty is in the brain of the beholder". Ankaŭ la skota filozofo de la 18a jarcento David Hjum [David Hume] diras: "beleco ne estas iu kvalito de objektoj mem. Ĝi ekzistas nur en menso kiu kontemplas tiujn objektojn". Nia percepto de beleco okazas sub influo de kompleksa aro da faktoroj. Niaj antaŭaj travivaĵoj influas ĝin; Se oni iam estas spertinta malagrablaĵon dum li aŭ ŝi estis aŭskultanta certan muzikon tiu persono plu ne trovos la muzikon plaĉanta aŭ bela. Same niaj ĉiumomentaj psikaj statoj influas nian percepton de beleco; Kiam oni malĝojas tre ĝojritma pordanca muziko ne plaĉos al li aŭ ŝi. Niaj personaj sintenoj ankaŭ efektas nian juĝon pri la beleco; rasista persono ekskluzivos anojn de la aliaj etnaj grupoj for de aro da tiuj homoj kiujn li aŭ ŝi trovas belaj. Finfine niaj kutimoj kaj kulturo ankaŭ determinas tion kiun ni juĝu bela; miaj oreloj neniel kapablas kapti belecon de la tradicia japana muziko ĉar ili ne estas trejnitaj por fari tion [kvankam dank’ al la ĉie trudanta usona kulturo ni, la orientanoj, jam pli bone kutimas al muzikaĵoj de Majkel Ĝakson kaj Madona]. Do ĉu percepto de beleco estas afero kultura? Biologistoj opinias ke ekzistas iuj universaj normoj por prijuĝi la belecon. Ĉiuokaze la homaj kutimoj havas iujn komunajn bazojn [ni ĉiuj travivas kiel homoj]. Ekzemple temante belecon de la homa korpo kvankam en la sciencfikcia kinfilmo “tuta rememoro” [ang. Total Recall] oni spektigas tion, tamen plejeble nur malmultegaj homoj trovus bela virinon kiu havus tri mamojn.

Homa korpo

Homoj ĉie serĉas belecon eĉ en sia korpo. Kaj dum la homa korpo iĝas inspiranto por artistoj kial ĝi mem ne iĝu artaĵo? Beleco de la homa korpo ĉiam asociiĝas kun sano, povo kaj vigleco. La germana estetikisto Kristina Bravn diras : « beleco rilatas al povo de la homo kiam tiu povo helpas lin por regi eĉ super sia korpo ĝis tiu grado ke tiu staturo mem iĝu artaĵo ». Tio estas afero komuna al ĉiuj diversaj kulturoj.

Kial korpo de virinoj ?

Tra la tuta historio en preskaŭ ĉiuj kulturoj pere de la literaturo, pentrarto kaj la sklupturarto, la beleco estas plejparte imagita kaj prezentita en la korpo de virino. Tiu aparta atento ne estas pro iu longdaŭra komploto plenumita de malicaj kaj perversaj viroj [almenaŭ mi ne akceptas tiun ĉi argumenton]. Kialo estas eble tio ke en la praaj tempoj [kiam oni jam ne sciis ke infanojn alportas cikonioj kaj aliflanke ne eblis pripensi inventon de artefarita utero] oni observis kiel la miraklo de la vivoestiĝo nur okazas en korpo de virino. Tial tiu korpo konsideriĝis mistera, magia, sankta kaj eĉ admirebla. Nature oni provis atribui ĉian belecon al ĝi. Samtempe dum la virina karno formis parton de nia percepto de beleco ankaŭ nia percepto de beleco determinis ke kiu virino konsideriĝu bela. Diversaj kulturoj aplikis diversajn kriteriojn por prijuĝi virinan belecon. En japanio ekzemple la koncepto Vabi-Sabi kiu estas pri la ideala beleco aludas al samtempa kuniĝo de perfekteco kaj malperfekteco en unu simpla malkompleksa formo. Ni ĉiuj estas jam aŭdintaj pri socioj en kiuj etaj piedoj aŭ plilongitaj koloj konsideriĝas belaj. Tamen en nia tempo pro unuflanka superregado de la okcidentaj medioj tiaj diversecoj grade malaperas. Hodiaŭ eĉ en Japanio kaj Barato okcidentaj kriterioj uziĝas por determini tion kiu konsideriĝu kiel la virina beleco. B. Rudolf [ang. B. Rudolph] en iu kovrilartikoloj de la revuo Time pri la supermodeloj en 1991 skribis : « en ĉiu lando blonda hararo kaj bluaj okuloj aĉetiĝas ». Hodiaŭ oni eĉ povas paroli pri komplekso de Barbio [la mondefama blondhara pupo]. Tiel dum antaŭtempe ĉiu nacio havis sian propran idealon pri la virina beleco, en generacio de miaj gepatroj oni ĉefe trovis belecon ĉe virinoj kiel Sofia Loren, Briĝit Bardo kaj Elizabet Tajlor. Mia generacio ankaŭ kutimas trovi ĝin ĉe virinoj kiel Monika Beluĉi, Britni Spirs aŭ Ĝenifer Lopez.

Idealoj pri virina beleco en la perslingva literaturo

Malgraŭ tiu tutmonda influo de la okcidentaj medioj, anoj de aliaj kulturoj ankoraŭ kelkfoje konservas apartajn preferojn propraj al siaj kulturoj ie en angulo de subkonscio. Por koni tiuj ĉi preferojn oni devas rigardi historion de la kulturoj. Kio estas [aŭ almenaŭ iam estis] ideala beleco de virino en Irano ? Priskribojn de tia beleco oni povas trovi en la irana literaturo. En Avesto oni priskribas belecon de Anahita [diino de fekundeco, prospero kaj pureco] ; ŝi havas belaj blankajn brakojn kiuj estas plenaj kiel ŝultroj de ĉevalo. Ŝiaj piedoj estas longaj kaj zonante ŝian staturon ŝajnas pli alta kaj ŝiaj mamoj pli belaj [Avesto, esploro kaj raporto de Ĝalil Dustĥah, Tehrano-1991]. Tio signifas ke en tempo de Jaŝtha [tiu parto de Avesto en kiu estas priskribita beleco de Anahita – tempo de Jaŝtha estas ĉirkaŭ la 3a jarcento a.K.] la plej bela virino en la irana kulturo estis virino altstatura kaj korpulenta kiu havis grandajn leviĝintajn mamojn.
En historio de Balami [historiisto de la 10a jarcento p.K.] oni legas ke Noŝirevano [tre fama reĝo de Irano el la sasanida dinsatio, oni ofte rakontas multajn legendajn pri tiu reĝo] ĉiujare sendis tri impotentajn virojn al foraj anguloj de la mondo por ke ili trovu Kanizojn [islama termino kiu aludas al sklavino kiu pleje havis statuson de konkubino kaj haremano] por li. En tiu historia libro oni legas priskribojn pri virinoj deziritaj de la reĝo; Ili devus esti blankvizaĝaj, ne tro altaj nek tro malaltaj, havantaj arkoformajn brovojn, larĝajn okulojn, longajn nigrajn okulharojn, mallarĝan nazon, vizaĝon ne tro rondan nek tro longan, nigran hararon, dikajn femurojn kaj mamojn malgrandajn, rondajn kaj durajn [Abu-Ali Balami, historio de Balami, Tehrano-1974].
En Samak-e-Ajar [rakontoj pri aventuroj de bravaj iranaj kavaliroj verkita en la 13a jarcento p.K.] oni priskribas belecon de virino kies nomo estas Mahpari. Ŝi havas rondan vizaĝon kaj larĝan frunton. Ŝiaj hararoj estas longaj kiel lazo kaj ŝiaj brovoj en formo de arkoj. Ŝi havas sveltan nazon, mallongan kolon, mamojn kiel du granatoj, mallongan antaŭbrakon kaj manojn malgrandajn [Faramarz Arĝani, Samak-e-Ajar, Tehrano-1968].En la perslingva literaturo oni trovas abundajn priskribojn pri beleco de virinoj kiel Rudabeh [unu el la heroinoj en la epopea poemaro Ŝahnameh], Vis, Ŝirin [Protagonistino de la amlegendo Ĥosro kaj Ŝirin] k.t.p. Entute en la irana kulturo kaj studante tiajn priskribojn oni trovas du tipojn de virina beleco. La irana nocio de la virina beleco. Ĝi tre proksimas al la idealo de la virina beleco en la hinda kulturo. La alia estas turka nocio de la virina beleco. Onsor-al Maali opinias ke en la turka beleco ĉiu aparta ero ne estas speciale bela sed kuniĝo de tiuj eroj en iu aro kreas voluptan impreson. Li opinias ke en la irana nocio pri la virina beleco ĉiuj eroj devas esti aparte belaj dum ilia kuniĝo ankaŭ estas bela kaj dezirinda [Onsor-al Maali Kejkavus, Gabusnameh, kolektita per Golamhosejn Jusefi, Tehrano-1973].

من این نوشته را با الهام از نوشته ای از آقای نوش آذر نوشته ام. درآن, ابتدا به دلایل توجه به زیبایی زنانه در هنرو ادبیات همه ملل پرداخته ام.پس از آن در باره ایده آل این زیبایی در ادبیات پارسی و ازدیدگاه فرهنگ ایرانی نوشته ام


Tiu ĉi foto estas laboro de s-ino Ŝadi Gadirian kaj montras virinojn en la iranaj vestaĵoj de 100 jaroj antaŭ.

3 commentaires:

Anonyme a dit...

Pri la tradicia speciala atento flanke de artistoj pri la virina korpo, vi skribis:

"Tiu aparta atento ne estas pro iu longdaŭra komploto plenumita de malicaj kaj perversaj viroj [almenaŭ mi ne akceptas tiun ĉi argumenton]."

Mi dirus: "malicaj kaj perversaj" eble ne, sed viroj tamen! Mi emas konsenti kun la germana filozofo Schopenhauer: la virina korpo ne estas en si mem aparte bela, kaj sen la seksa impulso (kiu efikas eĉ subkonscie), neniu tiel opinius. La sento de virinoj mem pri tiu temo multe influiĝis de la sento de viroj (denove, eĉ subkonscie).

Mi proponas tri pecojn da evidento:

(a) Laǔ mia scio, profesiaj estetikistoj preskaǔ neniam donas specialan atenton al la virina korpo.

(b) La helenoj, kiuj pli atentis belecon ol iu alia konata kulturo, preskaǔ tute ignoris la virinan korpon.

(c) Ĉiuj konsentos (inkluzive kaj eĉ aparte virinojn mem) ke virina beleco estas precipe afero de vestaĵoj kaj ŝminko.

Tiom dirite, estus interese aǔdi opiniojn de virinoj pri la temo.

Cetere: laǔ mi vi ne devas pardonpeti pro longaj blogaĵoj! Kiel vi scias, mi eĉ preferas ilin...

Ken Miner

Becxjo a dit...

Kara s-ro Miner,
Dankon pro via atento. Mi neniel refutis rolon kiun ludas seksaj deziroj (flanke de viroj) en percepto de la virina beleco. Mi nur ne akceptas ke tiu influo estas rezultinta iun komploton, planon au konscian fi-faron. Cetere mi ne vidas malbonon en sekse allogigxi al bela(j) virino(j). Mi ne kredas ke viroj kiuj allogigxas al belaj virinoj estas malsanaj. Cxu vi tiel pensas?

Anonyme a dit...

Ne malsanaj, nur tre toleremaj pri artefariteco :)

Ken