19 août 2005

Pri E-Blogoj (4)

Blogoj de japanaj esperantistoj estas ege interesaj por mi. Ili estas sufiĉe malproksimaj de la mez-orienta kaj okcidenta kulturoj kiujn mi konas (aŭ supozas koni). Certe vi jam konas senvalorulinon ĉar ligilo al ŝia blogo troviĝis ĉi dekstre. En blogoj de japanaj esperantistoj ofte unue tiu miksiĝo de latina kaj japana alfabetoj kaptas atenton. Post tio estas interesa iliaj priskriboj pri siaj vivmanieroj, manĝaĵoj kaj ceremonioj. Ili provas eĉ prezenti ion pri historio de sia lando. Krom Senvalorulino min interesas blogoj de sibazyun, tomo, oldulo kaj akvosfero. Ĉu vi konas blogon de korea esperantisto? Jes Birke kaj Bertilo kelkfoje prezentas ion pri Koreo sed mi suspektas ke ili ne estu koreaj (ili tro similas al la okcidentanoj) !!

4 commentaires:

Sibazyun a dit...

Salutas Sibazyun, kun miro, ke blogano nur por 4 tagoj estas menciitaj.

Becxjo a dit...

Ne miru kara sibazyun. Fakte ne gravas la dauro de ekzisto sed gxia kvalito.

Kirill a dit...

Saluton, Becxjo!
Cxu vi bonvolos aldoni en liston ankaux mian blogon novajxojelrusio.blogspot.com Mi pensas, ke gxi indas tion :)

Becxjo a dit...

Kara Kirill mi nepre en iu aparta blogajxo skribos pri tiuj E-Blogoj kiuj informas kaj donas raportojn pri novajxoj (el rusio, el la mondo au el la esperantujo). Ja mi estas jam leginta vian blogon. Gxi estas tre bona kaj meritoplena laboro.