1 août 2005

Pri neologismoj el ne-eŭropaj lingvoj

Antaŭ nelonge en blogo de Ken Miner kaj dum nombraj pli-malpli longaj blogaĵoj okazis interŝanĝo rilate la temon de lingva purismo. La bloganto mem ie ĉirkaŭ la libro Ŝtona Urbo kaj rilate aserton de Anna Löwenstein malfavore al enkonduko de multaj neologismoj en Esperanto skribas "Evidente mi loĝas sur tute alia planedo. Mi ĉiam konsideris nian vivantan lingvon ĝuste tiuspeca supo, en kiu ĉiuj rajtas ĵeti siajn karotojn, kaj ju pli da, des pli bone. Kaj la nocio, ke ampleksa lingvo estas risko, sonas strange en miaj oreloj. Ŝi mencias la anglan kiel ekzemplon. Mia Dio. Plej multaj literaturamantoj vidas en granda vortstoko (kiel tiuj de la angla kaj la brazilportugala) ne problemon, sed trezoregon. Lingvoj bone scias, kiel perdi balaston. Ili tre spertas pri tio". Nu! tre bone! mi ne volas malfermi tiun diskut-temon ĉi tie ĉar mi ne estas lingvisto. Mi nur volas demandi ke ĉu enkonduko de neologismoj en Esperanto estas bona nur tiam kiam ili devenas de la angla kaj aliaj eŭropaj (amerikaj lingvoj - la usona angla, la hispana kaj la portugala ankaŭ estas eŭropaj) lingvoj aŭ ĝi estas bona por vortoj devenantaj de ĉiuj lingvoj. Mi demandas tion ĉar por pigra eŭropolingva tradukistoj ĉiam eblas esperantigi vortojn de sia nacia lingvo kaj post uzado de ili argumenti ke ili pli bone esprimas iujn nuancojn de la signifoj. Ekzemple la anglalingva esperantisto esperantigas la vorton "Conversation" kaj faras la vorton "konversacio". Post tio, li aŭ ŝi apartigas ĝin aparte de "interparolado" kun tiu difino ke ĝi nur aludas al "familiara, ordinare nur distra interparolado - PIV". Samtempe ĉar la lingvo estas vivanta neniu povas garantii ke tiu vorto neniam uziĝos kun iomete da neglekto anstataŭ la vorto "interparolado" en ĝia pli ampleksa senco. Nu, se neologismoj enkondukiĝas ĉar oni bezonas apartigi diversajn nuancojn de iu signifo kial mi kiel iranano ne rajtas enkonduki ilin. En la persa lingvo por diversaj statoj kaj gradoj de amo ekzistas malsamaj vortoj. Kelkaj el tiuj vortoj estas "Eŝg, Mehr, Delbaĥtegi, ŝiftegi, vala k.t.p". Ĉu mi rajtas skribi unu el ilin en miaj Esperantaj skribaĵoj? Kaj se tiu vorto estus plaĉonta al verkistoj kiuj serĉadas ekzotajn esprimojn por ornami siajn skribaĵojn, por doni koloron de rakontoj de mil kaj unu noktoj al siaj rakontoj, ĉu ĝi ne estus uzota. Ja mi permesos ke Esperantistoj decidu pri uzado de ĝi. Sed se ili akceptos tion tiam mi estos enkondukinta neologismon en Esperanto. Tiam ĉu ankoraŭ same plaĉos al eŭropanoj plivastiĝo de Esperanto? Ĉi tie eble oni argumetos ke oni enkondukas neologismojn devenantajn de eŭropaj lingvoj ĉar strukturo de Esperanto estas Indo-Eŭropa sed la persa, armena kaj multaj aliaj lingvoj ankaŭ estas Indo-eŭropaj. Cetere en Esperanto oni jam havas vortojn kiuj devenas de neindoeŭropaj lingvoj (ekz. kalifo de la araba). Tiam por la povra japanano Eŝgo estas same nekonata (li aŭ ŝi devas unuafoje rigardi ĝian signifon en vortaro) kiel konversacio. Do, kial nur neologismoj devenantaj de la angla lingvo (kaj pli ĝenerale de la eŭropaj lingvoj)? Kial ne tiuj de aliaj lingvoj? Kiu rajtas decidi pri tio?

5 commentaires:

Kalle Kniivilä a dit...

Mi ofte trovas viajn blogaĵojn tre interesaj, ankaŭ ĉi tiun. Ĉu vi ne volus foje verki ion por Libera Folio? Se vi ekhavas ideon pri taŭga temo, bv. skribi al mi!
Kalle Kniivilä

Kalle Kniivilä a dit...

Mi ofte trovas viajn blogaĵojn tre intereraj, ankaŭ ĉi tiun. Ĉu vi ne foje volus verki por Libera Folio? Se vi havas ideon pri taŭga temo, eble vi skribos al mi?

Anonyme a dit...

Plej ofte oni proponas neologismojn, kiuj gxis iu grado estas jam internaciaj, en la spirito de Regulo 15 de Zamenhof. La cxefa plendo nuntempe estas, ke multaj vortoj estas internacie konataj nur pro tio, ke ili estas anglaj. Sekve la angla ludas nun la rolon, rilate al nia lingvo, kiun iam ludis la franca. Estontece - kiu scias?

Ken Miner

Becxjo a dit...

Dankon pro la komento.

Renato Corsetti a dit...

kara behrouz,

mi kredas ke vi tute pravas.

Esperanto iam estis, lau' kelkaj, la franca kun o-finaj'oj kaj nuntempe g'i riskas ig'i la angla kun o-finaj'oj.

amike

renato