16 août 2005

Scienco kaj politiko

Mi tute ne kapablas kompreni ĉi lastatempan intervenon de la politiko-religio en la sciencaj aferoj. Nu, mia miro temas pri la lastatempaj kvereloj rilate la teorion de intelekta plano (ang. intelligent design - ID) kontraŭ teorio de evoluo de la specioj. Kompreneble la kredantoj al teorio de la specio-evoluo ne estas jam pretendintaj ke ili povas respondi al demandoj ĉirkaŭ ekzisto de Dio. Aliflanke mi ne vidas ian veran sciencon en la teorio de intelekta plano (ĉu plananto). Ĝi ne kapablas proponi eksperimentojn celante konfirmi sin. Aliflanke la Darvinismo ne estas tiel kontraŭ la religia kredo al Dio kiel oni unuavide pensas. Mi ne komprenas kial oni devas establi leĝojn kiuj devigas instruon de teorio de la intelekta plano en lernejoj. Ĉu ekzemple por instrui la Ejnsteinan teorion pri relativeco en la lernejoj iu parlamento aprobis leĝojn? Mi opinias ke tiaj aferoj devas decidiĝi per sciencistoj mem (kaj ne politikistoj).

6 commentaires:

Gebeleizis a dit...

Darvinismo TUTE NE estas kontraŭ religio. Especiale NE kontraŭ Biblio aŭ Korano. En Biblio oni skribas ke Dio kreis komon el argilo. Sed ne kiel kaj dum kiom da tempo. En humida argilo (sojlo) aperis ja la vivo inicie kaj evolois ĝis homo en miliardoj da jaroj. Do,laŭ mi, Darvinismo kaj Biblio povas pace ĉeesti kune.

Gebeleizis a dit...

Erare mi skribis "komo" anstatau "homo".

fotono a dit...

tiu ideo de intelekta plananto ŝajnas kontraŭ estonta evoluado de scienco. se ĉiuj kredus ĝin, la tenebra epoko revenus.
parenteze tian intelektan plananton kiu planis depende de la "teorio"? ;-)

montamaristo a dit...

Science Darvinismo ja NE estas kontraux kristanismo. Tamen iom da ties adeptantoj uzas Darvinismon subfosi religian kredon. Se oni instruas sciencon kvazaux scienco estas religio, tia "scienco" ja estigxas kontraux aliaj religioj.

Iam scienco onidire ne progresis cxar eklezianoj rifuzis rigardi stelojn per lorno, cxar lornoj estas la iloj de spionoj, do oni blasfemus esplori la sanktan cxielon tiel.

Estonte, scienco ne progresos cxar scienco mem estigxos sankta, do la "scienca eklezio" malpermesos blasfemon per nove malkovrita scio.

Mi plisxatas ke scienco kaj religio estu disa.

Gebeleizis a dit...

Kara Beĉjo, ĉu vi permesas "spamo" en la komentoj? Ĵus rigardu tiun antaue!

Becxjo a dit...

Kara Gebeleizis, ne mi ne permesas spamojn en mia blogo kaj kiel vi vidas mi forigis gxin for de blogo. Bedaurinde mi volas laueble ne limigi mian komentariejon kaj tial iuj spamoj povas enigxi en gxi.