10 août 2005

Sveda neŭtraleco

Longtempe mi scivolis, kiel Svedio konservis sian neŭtralecon dum la dua mondmilito. Ĉu ĝi vere estis neŭtrala? Nuntempe dum mi loĝas en Svedio mem, mi iam trovas skribaĵojn ĉi-rilatajn. Ekzemple en la revuo de la sveda esplora konsilio (2003-2004) mi legis artikolon kiu priskribis esplorojn faritajn de Göran Leth kaj Ester Pollack pri reago de svedaj medioj al la okazaĵoj de Reichskristallnacht (nokto de rompitaj vitroj - la 9an kaj 10an de novembro 1938 kiam en Germanio oni vaste atakis al vendejoj posedataj de judoj). Tiuj esploristoj konkludas ke la svedaj medioj en tiu epoko ĉefe restis silentaj pri la sorto de Eŭropaj judoj kaj trudis iajn restriktojn al si mem (aldone al milda ŝtata cenzuro). Almenaŭ dum la unuaj jaroj de la milito, Svedio ĉefe kunlaboris kun Nazia reĝimo. Dum tiu tempo Svedio eksportis grandan kvanto da fero kaj aliaj krudaj materialoj al Germanio. Tiuj materialoj ĉefe uziĝis por konstruo de armiloj. Ankaŭ Svedio permesis transpason de germanaj trajnoj tra sia teritorio. Tiuj trajnoj provizis trupojn kiuj estis okupintaj Norvegion. Malgraŭ tio, depost 1943 Svedio grade malligis sin far de Germanio kaj eĉ establis ian ekonomian kunlaboron kun Aliancanoj. Ankaŭ oni ne forgesu ke svedanoj ĝuste timis invadon de Germanio ĉar iliaj najbaroj, Norvegio kaj Danujo estis jam okupitaj de tiu lando. Tamen ili montris pli grandan entuziasmon por defendi Finnlandon kontraŭ invado de la ruĝa armeo (1939). Tiutempe Svedio sendis nutraĵojn, vestojn kaj medikamentojn aldone al tre malgranda nombro da armiloj al Finnlandon. Dum la milito malgranda nombro da svedaj volntuloj militis apud germana armeo. Ili eĉ partoprenis en defendo de Berlino kontraŭ la ruĝa armeo. Malgraŭ tio ĉio oni ne forgesu ke Svedio savis grandajn nombrojn da judoj eskapitaj de Danujo (8000 judoj). Cetere ĉirkaŭ 44000 norveganoj eskpis sian okupitan landon kaj rifuĝiĝis en Svedio. Ankaŭ sveda Raoul Wallenberg savis vivon de multaj judoj en Hungario donante svedajn pasportojn al ili.

4 commentaires:

Gebeleizis a dit...

Svedio pravis pri la pli granda entuziasmo defendi Finlandon de la Ruĝa Armeo, ĉar Sovetunio estis multe pli danĝera kaj kruela ol Germanio dum la dua mondmilito.

Becxjo a dit...

Mi taksas ke vi diras tion cxar vi estas rumano kaj kolere (ne senpartie) konsideras Sovetunion cxefe respondeca pri situacio de via lando. Se la Rugxa Armeo estis tiom pli dangxera ol Hitlero, Usono kaj Britio ne alianciigxis kun gxi.

Gebeleizis a dit...

Hehehe, ne vere. Miaj geavoj kaj aliaj oldaj personoj el mia vilaĝo spertis la konduon de ambaŭ armeoj dum la dua mondmilito: germana kaj rusa. Absolute ĉiuj havis respekto por germanoj kaj taksis la rusoj kiel barbaroj. Sed certe, la historio estas skribita de la venkuloj kaj oni ne povas ĉiam publike diri la veron. Kaj ni ne forgesu ke mi aŭdis tian opinion dum la komunista periodo de Rumanio, kiam certe, ne estis permesate diri oficiale ion malbonan pri Sovetunio. Mi prolas la rusan, ŝatas la rusan kultuton kaj rusoj, sed ne povas malakcepti kon aliaj personoj kiujn mi fidas vidis kaj atestis. Certe, estas bedaŭrinda la persekuto de l'judoj farita de Germanio tiam, sed aliel ili estis multe pli korektaj kaj civilizitaj ol la rusoj. Kaj ne forgesu ke multege da judoj vivis en Usono kaj aliaj landoj, kaj ili devis fari ion por savi iliajn gefratojn, do ili sufiĉe forte subtenis la registarojn por aliancojn kontraŭ Germanio. Certe, la problemo estas multe pli komplika ol mi ĵus prezentas ĝin, sed mi nur volas altiri atenton ke ni ne lasu nin rapide influitaj de oficiala propagando pri la dua mondmilito kiu certe prezentos la venkitoj kiel "krimuloj" kaj la venkintoj kiel "herooj". Certe, la vero estas ie meze. Kaj ni ne forgesu ke, se Hitler mortigis 6 milionojn da judoj, Stalin mortigis pli ol 20 milionojn da ĉiuj homoj dum paco kaj sendis aliajn 20 milionoj morti dum la dua mondmilito. Certe, ambaŭ estis malbonaj, sed mi kredas ke, pro la tuta nombro de krimoj, Stalin estis pli malbona ol Hitler. Kaj ni ne forgesu pri la mastomboj en Polando okupita de Rusio (kio ne okazis en la germane okupataparto). BV pardonu min pro la longa komento...

Gebeleizis a dit...

Denove mi: Parolante pri la danĝero far Sovetunio, kial tuj post la dua mondmilitao paco la "malvarma milito komencis"? Kaj kiu estis la plej danĝera lando por Okcidento? Ekzakte, estis Sovetunio. Ne Germanio. Kaj tio estis dum 50 jarojn.