14 sept. 2005

Aliaj viktimoj

Afgana knabino
Ĉi jare ankaŭ la 11-an de septembro pasis kaj oni memorigis pri la teroristaj atakoj en Usono. Oni multe parolis pri la (ankoraŭ daŭranta) batalo kontraŭ la terorismo sed malmulte diriĝis pri sorto de la unua scenejo de tiu batalo, Afganio. Ja, la okcidentanoj eble pensas ke ĉar ili plu ne aŭdas ion pri Afganio do tie ĉio iras glate. Bedaŭrinde tio ne veras kaj indikoj montras ke Usono enfakte neniel intencas zorgi pri libereco aŭ progreso en Afganio (nun ekzistas jam pli grava batalejo kaj ĝi estas Irako). Pri la evoluoj en Afganio eble oni diros ke ili estas rezulto de loĝantara volo mem sed ĉu oni povas dementi grandan influon de Usono en politikaj evoluoj en tiu lando? Almenaŭ Usono permesas tiajn evoluojn. Ekzemple Usono bone scias ke unu el kunlaborantoj de Talibano kaj fundamentalisma islamisto s-ro Sajaf (ang. Abd Al-Rasoul Siaf) nun estas konsilanto de prezidento Karzaj. Eĉ ekstremistoj kiel Molla Mottevakel (eksterlanda ministro de Talibano) kaj Molla Galamduni (ministro por religia admono en Tablibana reĝimo - liaj agentoj batis virinojn sur stratoj) hodiaŭ estas tre seriozaj kandidatoj en la venonta parlamenta balotado. Ankaŭ ekstremismaj institucioj kiel Ŝoraje Olama (konsilio da klerikoj) benate de Usono plivastigas siajn influojn en la ŝtata sistemo. Ekzemple tiu institucio, Ŝoraje Olama, estas demandanta eksiĝon de Sima Samar direktoro de organizaĵo por la homaj rajtoj kaj unu el la defendantoj de la virinaj rajtoj. Ĉi lastatempe ĝi pli kaj pli premas sur ĉiuj NGO-oj kiuj funkcias rilate homajn rajtojn en Afganio. Tio ĉio okazas en lando kiu invadiĝis por forigi la religian ekstremismon. Tion Usono permesas ĉefe por malhelpi influon de ŝijaisma fundamentalismo el Irano. Tiel ŝajnas ke ree Usono subtenas ekstremismon kontraŭ (nove trovitaj) malamikoj. Ĉi tie la nuraj viktimoj estas afgananoj.

Sinjorino Sima Samar

3 commentaires:

montamaristo a dit...

Tiu invado ne okazis forigi religian ekstremismon. Mi nenie legis ke tia estas la celo. La nuna celo estas permesi malsamajn opinianojn ekzisti sen timo de morto (en Afganio, sed cxefe en Usono).

Becxjo a dit...

Kiam vi diras permesi malsamajn opinianojn ekzisti sen timo de morto tio signifas forigi religian ekstremismon cxar la religia ekstremismon ne permesas ke malsamaj opinioj ekzisti sen timo de morto. Tio almenau en Afganio ne estas jam realigita.

Gebeleizis a dit...

Vi pravas pri la Usona subteno de ekstremismo. La vortoj "libereco" kaj "democratio" en la stultaj paroladoj de Bush ghenerale devus esti tradukataj per "influsfero" kaj "profito".