5 sept. 2005

Bedaŭrinda natura katastrofo

Unue mi devas diri ke mi sincere bedaŭras pro vivoj perditaj dum la katastrofo de la uragano Katarina en Usono. En ĉi tiuj tagoj usonanoj sentas sin pli solaj. Sed kial? Krom iuj neesprimitaj ĝojoj flanke de stultuloj kiuj konsideras la uraganon kiel dia puno pro la Usonaj eksterlandaj politikoj (precize tiuj politikoj rilate islamajn landojn), eĉ amikoj en Eŭropo ne ege entuziasmas por helpi frapitajn de la katastrofo. La germana ministro pri vivomediaj aferoj rilatigis uraganon al la vivomediaj politikoj de prezidento Bush (kiu forte kontraŭstaris la kiotan interkonsenton rilate la tergloban plivarmiĝon). Mi pensas ke en multaj landoj ĉirkaŭ la mondo homoj malŝatas usonan orgojlon. Nun iuj diras kiel lando kiu povas interveni en milojn da kilometroj for de sia teritorio ne povas helpi al sia propra loĝantaro. Ja en la holivudaj kinfilmoj oni ĉiam estas vidinta ke tiuj estis usonanoj kiuj ĉiam savis la planedon do nun oni malfacile povas imagi kiel ili bezonas helpon de aliaj. Ĉu la uragano estis iu puno? Ĉu ie estis eraro? Nepre ĝi ne estis iu puno. Sed en urĝecaj planoj (aŭ iliaj aplikoj) estis iuj problemoj ĉar la mortonombro povis esti multe pli malalta. Tamen kompare al similaj katastrofoj, modernaj aparatoj kaj bonaj loĝokondiĉoj en Usono kaŭzis ke la mortonombro ne estu tre alta. Ankaŭ mi pensas ke usonanoj estas la plej bonfarta nacio de la mondo kaj kiam iu bonfartulo perdas parton de siaj vivorimedoj li aŭ ŝi povas perdi multon. En BaratoIndonezio ekzemple kiam naturaj katastrofoj okazas oni ne perdas multon ĉar la homoj tie ne havas multon. En Usono kiam oni perdas siajn vivorimedojn (sed ne sia vivo) tio ŝajnas grandega perdo. Malgraŭ ĉio ĉi, mi pensas ke usonanoj ne tre bezonas al materiaj helpoj de aliaj sed nepre al simpatio. Oni ne forgesu ke en Usono mem oni ne uzis tuton de la naciaj rimedoj dum ses unuaj tagoj post la katastrofo.

3 commentaires:

Markus a dit...

Saluton!

Unue mi volas diri, ke Germanio estis la unua lando, kiu helpis Usonon. Aviadilo kun helpiloj ekis ecx antaux ol oni sciis, cxu oni ricevus permeson por surterigxi kaj antaux ol Usono oficiale petis helpon.

Eble vi eraras, kiam vi supozas, ke la usonanoj estas la plej bonfartaj homoj en la mondo, cxar la plimulto de la usonanoj vivas sub malbonaj kondicxoj. Ili ne havas socian sistemon nek asekuron kontraux malsano. Precipe en New Orleans multegaj malricxuloj vivas kaj kiam vi rigardas televidon, vi preskaux cxiam nur vidas homojn kun malhela hauxto.

Trie mi volas diri, ke cxiuj, kiuj nun diras, ke temas pri dia puno, ne nur estas stultaj, sed malhumanaj.

Amike, Markus

Becxjo a dit...

Kara Markus,
1) Mi ne diris ke neniu helpas Usonon. Mi diris ke oni faras tion kun ne tre granda entuziasmo.
2) Via eraro estas tio ke vi komparas usonan mizerulon kun usona ricxulo au okcidenta (cxu germanan) mezklasano. Iu usona malricxulo jam estas multe pli bonfarta ol azia au afrika mezklasano, se ne paroli pri tieaj mizeruloj.
3) Mi ankau tute konsentas ke aserti pri dia puno temante tiun cxi katastrofon estas malhumana.

Markus a dit...

Kara Becxjo!
Prave, vi ne diris, ke neniu helpas Usonon, sed mi volis atentigi, ke landoj jam helpas, precipe Germanio. Kaj ecx Kubo (kia granda gxojo por Fidel, cxu ne? ;-) oferis helpon al Usono kaj pro tio mi ne dirus, ke ne estas granda entuziasmo. Eble temas pri Usono mem, kiu ne tro emas peti helpon.
Denove vi pravas, kiam vi komparas usonanan malricxulon kun afrika mezklasano (pri azia mezklasano mi ne certas). Tamen mi restas cxe mia eldiro, ke multegaj homoj en Usono vivas sub malbonaj kondicxoj.

Amike, Markus