9 sept. 2005

Bela E-blogo

Ĉu vi ŝatas sentoplenajn skribaĵojn? Se jes, mi konsilas al vi regulan legadon de E-blogo de Fátima kiu vivas en Málaga (Hispanio). Nomo de ŝia blogo estas Mia haveno en Esperantio. Ĝi ne nur enhavas sentoplenajn skribaĵojn kaj tre belajn poemojn sed ankaŭ havas tre belan aspekton. Mi vere sentis ĝojon kaj belecon en tiu ĉi haveno de Esperantio. Tie vere estas la plej bona loko por ripozi kaj spiri parfurmojn de beleco.

1 commentaire:

Mike59 a dit...

Kara samideano !

Mi dankegas vin por via opinio cxar ankaux mi pensas ke
"Mia haveno en Esperantio"
estas mirinda laboro.

Fatima estas vere poetina, cxu ne?

Mi deziras ankaux gratuli vin por via blogo. Mi nur komencas lerni Esperanton, sed kun tiaj belaj blogoj estas ankoraux pli facile kaj interese.

Bonvolu, mi dezirus fine diri ke la lingvo internacia estas bonega ilo por fari geamikojn en la tuta mondo!

(www.lernu.net estas la plej bona ttt-ejo por lerni senpage kaj korespondi facile)

Amike el Norda Francio
Michel