26 sept. 2005

El Avesto (1)

Kiel preĝoj naskiĝas, estiĝas, elmergiĝas ? Kio faras iun recitaĵon preĝo ? Tiujn demandojn mi ne povas respondi. Ĉu antropologoj aŭ mitologoj kiel Mirĉe Eliade [ang. Mircea Eliade] scias iliajn respondojn ? Pri mi mem religia kredo devas konsideriĝi iel speciala, probable iomete tro intelektula. Mi havas amikon kiu ĉiam diris ; Behrouz, por la amasoj religia kredo devas establiĝi surbaze de fervoro, sendiskuta obeemo kaj absoluta fido. Per raciaj rezonadoj ne eblas krei aŭ eĉ konservi kredon al la supernaturo ĉe homoj. Nu, mi opinias ke li pravis. En mia kazo tamen la religia kredo devas plie konsideriĝi kiel iu kultura heredaĵo, mia persona gvidanto por konduto en la socio kaj iel intima konvinko mia pri signifo de la vivo mem. Mi ne timas akcepti evoluon de mia religio laŭlonge de la historio. Ankaŭ mi ne kredas al iu sendifekta fundamento unufoje liverita al la homo. Tion mi skribis por enkonduki mian unuan provon por traduki zoroastran tekston al Esperanto. Laŭ iuj hermeneŭtikaj perceptoj ĉiu interpreto estas relativa, influita kaj nur komprenebla konsiderante ĝian propran kuntekston. Pro tio mi avertu la legonton ke la suba traduko devas rigardiĝi kiel interpreto elektita niatempe per mi kiel unu zoroastrano. Tiu elekto estos influita de miaj antaŭaj akiritaĵoj, mia ŝato rilate la religion, nuntempaj normoj de la socio, niaj historiaj scioj kaj mia kompreno de la vivo kiel homo vivanta en la moderna erao. Mi ne certas ĉu tiu interpreto tute alproksimiĝos al originalaj intencoj de la religio sed ĝi sendube respegulos tion al kio hodiaŭ zoroastrano kiel mi kredas. Kiel unua provo, mi volas traduki mallongan preĝon. Ĝi estas unua preĝo kiun preskaŭ ĉiu zoroastra infano lernas (ĉefe ĉar ĝi estas mallonga kaj dum la kultoj multfoje ripetiĝas). Tiu preĝo estas ege grava. Ĝi diras :
(en avesta lingvo per la persa alfabeto)

اَشِم وُهو وَهیشتم اَستی اوشتا اَستی اوشتا اهمایی هیئت اشایی وَهیشتایی اَشِم.

(trans-skribo per la esperanta alfabero) Aŝem vohu, vahiŝtem asti, uŝta asti, uŝta ahmaji, hejat aŝaji, vahiŝtaji aŝem.

Kaj ĝia signifo : Virto estas la plej granda bono. Ĝi (la virto) estas ĝojo. Ĝojo estu por tiu kiu estas virta kaj deziras havi la plej bonan virton.

La ŝlosila vorto en tiu ĉi preĝo estas Aŝem kies radiko estas Aŝa. En la angla lingvo oni estas tradukinta ĝin kiel « righteousness ». Ĝi estas centra punkto por instruoj de la zoroastrismo. Aŝa aludas al kosma harmonio, ordo kiu estas en la universo, maniero laŭ kiu la mondo funkcias, ĉio rezultanta la bonon. Kaj rilate la homon kaj lian devon en la vivo, aŝa signifas fari bonon, esti en harmonio kun la universo, kun la naturo kaj ne perfidi profundajn intencojn de la vivo. Pro tio mi elektis meti la vorton virto anstataŭ aŝa. Ĉar en NPIV oni skribas virto : konstanta emo de la animo agi morale, fari la bonon kaj eviti la malbonon. Ja virto povas kunporti ioman signifon de Aŝa.
P.S : en iuj tradukoj anstataŭ ĝojo oni metas feliĉon sed tio ne ege ŝancelos sencon de la verso. Kelkajn anglalingvajn tradukojn kaj komentariojn oni povas trovi tie, tie kaj ĉi tie.

4 commentaires:

Haruo a dit...

Ke finfine aperas en Esperanto io serioza kaj kompetenta el zoroastrismo estas ĝojige.

Terano a dit...

Saluton Beĉjo.

Mia versio de Aŝem Vohu:

Estas la plej bona Asha!
Beatas tiu, kies la Asha,
Estas nur por mem Asha.

Mi opinias, ke Aŝa havas malfacilan kaj kunmetitan signifon, kiun ne eble traduki per unu vorto.

Nebel a dit...

Nice

Vilhelmo a dit...

Kara Sinjoro,

Kvankam, pleje per Kristanismo, vi eble ŝatus la verkojn de Jordan Peterson, . Ĉi tie : http://jordanbpeterson.blip.tv/posts?view=archive&nsfw=dc

Adiaŭ

William Weston