9 sept. 2005

Iu propono por E-Planedo

Mi opinias ke, estus pli bone se en E-Planedo oni nur afiŝus la titolojn de blogaĵoj kaj laŭbezone kelkajn el iliajn unuajn frazojn. Tion mi diras ĉar mi opinias ke ĉiu E-blogo havas apartan identecon kaj legi blogaĵojn en tiuj mem blogoj respegulos iliajn identecojn. La problemo ne estas nur iamaj mislokiĝoj de bildoj sed la tuta formo, formato, litertipoj, fonaj koloroj k.s. Fakte iu blogo ne estas nur tekstoj de blogaĵoj. Mi eble iam en aparta blogaĵo studos desegnojn de E-blogoj sed nun kiel ekzemplo de bona desegno oni povas ĵeti rigardeton al la blogo (anglaligva) 3QuarksDaily. Metadon de nur titoloj kaj mallongegaj priskriboj oni jam faras en la perslingva Meta-retpaĝo sobhaneh (matenmanĝaĵo) kiu kolektas ligojn al interesaj skribaĵoj. Ankaŭ en la anglalingva Arts & Letters Daily. Grade esperantistoj devas liberigi sin libere de tiu ideo ke LiveJurnals estas nura formo de blogo. Blogoj estas pli detalohavaj aĵoj.
Oni povas rigardi al belaspekte planitaj blogoj (Well Designed Weblogs).

2 commentaires:

Anonyme a dit...

Mi plenpalme aplaŭdas ĉi vian afiŝon! Sed por ke en E-planedo aperu nur la unuaj linioj de via afiŝo, vi devas iri al via administrejo bloga, kaj kontrolu viajn agordojn pri RSS-feed kaj tie vidi ĉu estas aŭ ne la ebleco dislegi la tutan tekston aŭ ankaŭ nur la unuajn liniojn.

amike,
Nicola, nenifaranto

Becxjo a dit...

Dankon pro sciigo! Ja mi sxangxis gxin.