6 sept. 2005

La sogda lingvo

Unue mi devas atentigi ke la lingva strukturo en Azio estas ege kompleksa. Tiu komplekseco estas rezulto de historiaj konkeroj, migradoj kaj kulturaj interinfluoj. Ekzemple tio estas jam konata ke loĝantoj de hodiaŭa Turkio en la antikva tempo ne parolis la turkan lingvon (fakte tiu regiono estis parto de la roma imperio). Ankaŭ la lingvo Urduo (parolata hodiaŭ en Pakistano kaj multaj aliaj landoj) estas rezulto de intermiksiĝo de la araba, persa kaj turka lingvoj kiam Mahmud Gaznavi militis por konkeri Hindujon (en la turka lingvo UrduOrdu signifas kampadejon - tio estas ĉar tiu ĉi lingvo kreiĝis kiam turkaj, arabaj kaj iranaj soldatoj bezonis interkomuniki en kampadejoj dum la milito). Sogdio estas historia nomo de regiono kiu hodiaŭ situas en la sudo de Uzbekio kaj la okcidento de Taĝikio. Ĝia centro laŭ legendoj estis ĉefurbo de Afrasiab (reĝo en epopeaj rakontoj de Ŝahnameh) sed ĝi historie estis Samarkando. Loĝantoj de tiu ĉi regiono estis el iranaj gentoj (iranaj gentoj estis arjaj elmigrantoj el iu loko sub Siberio kiu almigris al Iranon kaj tie miksiĝis kun tieaj indiĝenoj) kaj parolis iranan lingvon. La sogda lingvo (ang. Sogdian) apartenas al grupo de orientaj mezepokaj (denove ne eŭropa mezepoko) iranaj lingvoj. En tiu grupo estas aliaj lingvoj kiel la baktra (praa versio de iuj el lingvoj kiuj paroliĝas en la hodiaŭa afganio), la sakka (parolata en Ĥotan en Ĉinio) kaj ĥarazmia (ang. Chorasmian - parolata en la nordo de Uzbekio). Laŭ interparencaj rilatoj, la sogda rilatiĝas kun la pli antaŭa avesta lingvo kaj la pli modernaj paŝtua kaj oseta (ang. Ossetian) lingvoj. Kvankam Sogdio ne estis grandega regiono tamen spuroj de la sogda lingvo estas trovitaj en ampleksa regiono el Eŭropo ĝis Ĉinio kaj eĉ Japanio en Pakistano, Malajzio, Sri Lanko kaj eĉ Tajlando. Tiuj indikoj montras ke la sogda lingvo probable iam funkciis kiel lingua franca en la meza azio kaj sur Silkovojo (ang. Silk Road). Ĝi kiel ĉiu alia nacia lingvo ĉefe kunportis la iranan kulturon kun si. La sogda lingvo estis unu el la ĉefaj lingvoj por skribi la budhismajn religiajn tekstojn. Tamen religiaj tekstoj en la sogda el zoroastrismo, maniĥeismo kaj nestorianismo ankaŭ estas abunde trovitaj. Aliaj sogdalingvaj tekstoj estas komercaj, administraciaj aŭ tribunalaj dokumentoj aldone al laikaj literaturaĵoj. Kiam la sogda dekadencis, ĝi ne neniiĝis sed plurestis kiel la Jagnobia lingvo (ang. Yaghnobi) kiu hodiaŭ paroliĝas en malgranda regiono en Taĝikio. Ankaŭ kiam post longdaŭra (ĉirkaŭ 200 jaroj) de absoluta regno de la araba lingvo en Irano rezulte de la venko de la araba-islama armeo super tiu lando, irananoj komencis retrovi siajn identecojn, oni komencis skribi perslingvajn literaturaĵojn. Tio komenciĝis en la oriento de la tiama irano kie iam havis ankaŭ grandan influon la sogda lingvo. Pro tio, en la hodiaŭa moderna persa lingvo oni vidas spuron de tiu influo en vortoj devenintaj el la sogda lingvo; Ĥuk - porko, Setig - pinto, zivar - ornamaĵo, sangsar - ŝtonumo, k.t.p. Esploristoj kiuj laboris aŭ laboras pri la sogda lingvo plejparte estas okcidentanoj kiel W. B. Henning, E. Benveniste, D. N. MacKenzie, N. Sims-Williams kaj aliaj. Sed inter ili du elstaraj esploristoj estas el Irano; Badri Gharib kaj Zohreh Zarshenas.

Aucun commentaire: