22 sept. 2005

Mia sopiro pri manĝaĵo

Ĉu vi estas jam sentinta sopiron por iu manĝaĵo antaŭe gustumita de vi? Ĉi lastatempe mi havas tian sopiron. Sopiro pri kiu manĝaĵo? Nu, mi ne certas pri e-termino kiun mi trovis kiel traduko de ĝia nomo en miaj vortaroj. Sur la 878-a paĝo de NPIV estas skribita: "Pirogo, rusa pasteĉo" kaj miaj dulingvaj vortaroj metis ĝin anstataŭ la anglaj "patty" aŭ "pasty" kaj la franca "paté". Fakte la origina rusa nomo estas multe pli proksima de la vorto kiun ni uzas en la persa lingvo por nomi ĝin. En la persa ni nomas ĝin "Piraŝki - پيراشکی " kaj en la rusa "Pirozhki - piroshki - Pirogie - Piroschki". Tiuj kiuj estas jam loĝintaj en Tehrano eble konas la straton Ĝomhuri-e-eslami (islama respubliko). Tie apud la ambasadejo de Rusio, kiu mem situas alproksime de la ambasadejo de Britio, estas la zoroastra preĝejo (ne ekzakte iu fajrotemplo sed nur templo) kaj ĵus malanataŭ la templo situas la mezlernejo Firuz Bahramo en kiu mi studis. La mezlernejo nur akceptas neislamajn kaj ĉefe zoroastrajn studentojn (mi tie ankaŭ havis armenajn kaj aliajn kristanajn amikojn - dum kvar jaroj de mia studo tie mi ne renkontis judan studenton). En la strato Ĝomhuri-e-eslami ne tre malproksime de nia mezlernejo situis pirogvendejo kies nomo estis "Piraŝki Ĥosravi". Ĝiaj posedantoj kaj labororantoj estis armenaj kaj eble pro tio ili povis pretigi tiom bongustajn pirogojn. Post la islama revolucio en Irano oni malhelpis laboron de neislamanoj en sektoroj kiuj rilatis manĝaĵojn. Tio estis ĉar laŭ iuj interpretoj de la islamaj instruoj, neislamanoj estas netuŝendaj kaj islamanoj ne rajtas akcepti manĝaĵojn el iliaj manoj. Malgraŭ tio, oni ne tute malpermesis laboron de neislamanoj en tiuj sektoroj. Ili rajtis nur vendi siajn varojn al aliaj neislamanoj aŭ klare afiŝigi ke tiuj manĝaĵoj estas pretigitaj de neislamanoj. En la pirogvendejo Ĥosravi ankaŭ oni faris tion sed mi memoras ke pirogoj de niaj armenaj amikoj estis diable bongustaj do ankoraŭ multaj islamanoj kaj ankaŭ neislamanoj el foraj anguloj de Tehrano venis kaj aĉetis ilin. Mi kun miaj amikoj iam ne iris al kursoj. Tiam ni iris al la pirogvendejo kaj manĝis pirogon (karaj studentoj vi ne faru kiel ni, vi iru al viaj kursoj!). Nun mi sopiras unu el tiujn pirogojn.

3 commentaires:

Anonyme a dit...

Damne - via bildo ruinigis mian tagon :) Nun mi ne estos kontenta, gxis mi mangxos ian pirogon. Mi cxefe memoras la ukrainan varianton, de mia Nov-Jorka periodo - esence pastbuletoj kovritaj de butero. Mi ecx memoras la mendoformulon: "Raz maslom!" (Unufoje, kun butero!)

Gratulon pro la nova formato. Tre bela...

Ken Miner

Schorsch/Cezar a dit...

Kara samideano,

mi gxojus, se vi sendus vian artikoleton pri la pirogoj ankaux al la listo kuirklubo:
http://groups.yahoo.com/group/kuirklubo/

Kore, Cez!

Via blogo entute estas bonege farita. Mian gratulon!
Jen mia blogo pri beletro, poezio:
http://cezarpoezio.blogspot.com/ (blogo de Cez)

Kore, Cez!

Becxjo a dit...

Kara Cezar,
Dankon pro via intereso. Mi vere dubas cxu tiu blogxajxo estus bona por la menciita listo. Tio estas cxar mi en gxi neniel priskribas metodon de pretigado de pirogoj. Cetere mi ne povas anigxi en cxiuj esperantaj dissendolistoj cxe jahuo. Kiel vi vidas mi estas jam (kaj multe antau via mesagxo cxi tie) metinta ligon al via blogo en dekstra parto de mia blogo. Ankau mi intencas en aparta blogajxo skribi pri priliteraturaj E-blogoj.
Amike via, behrouz