13 sept. 2005

Pozitiva rigardo

Hodiaŭ ege regalis min pozitiva rigardo de Jonathan Jones rilate la persan civilizacion en tiu ĉi artikolo en la revuo The Guardian. Ja, li skribas ke;
La persujo havis tiun malfeliĉon ke ĝi estis konsiderita kiel la alia, la malamiko kontraŭ kiu la unua eŭropa civilizacio difinis sin.
The Persians had the misfortune to be the others, the enemies - in short, against whom the first European civilisation defined itself.
kaj
ĉiuj okcidentaj politikaj teorioj implicite difiniĝas kontraŭ fantomo de Persujo - de kondamno de tiranoj en la atlantika respublika tradicio ĝis Marksa karikaturo de orienta despotismo.
All western political theory is implicitly defined against the ghost of Persia - from condemnations of "tyrants" in the Atlantic republican tradition to Marx's caricature of "oriental despotism".


Samtempe pli frapa estas tiu frazo:
The very existence of the exhibition is a diplomatic coup: in case you hadn't noticed, Persia is now Iran.

Kaj do se la nuna reganta sistemo en Irano ne plaĉas al la Okcidento tio ne estas hazardo. Ne! Tiuj irananoj (persoj) ekde komenco de la historio mem estis malbonaj (kaj kompreneble ni la eŭropanoj kaj la okcidentanoj ĉiam estis bonaj). Ja tiu artikolo multe plaĉis al mi.

P.S: Bedaŭrinde en Esperantio ankaŭ oni iam subsugestante asocias misfarojn (okazintajn aŭ neokazintajn) de homoj al iliaj nacioj. Tiel ĉiam ni rajtas ĉar ni vivas en pli civilizita nacio kaj ili bezonas al edukiĝo. Fakte ili (la aliaj, la nekonataj - tiuj fiuloj) estas fiaj ĉar ili apartenas al iu certa nacio (tie ili estis sub premo, ili ne havis rimedojn, ili ne ĝuis liberecon, k.t.p), ne ĉar ili ankaŭ kiel ĉiuj aliaj homoj en la mondo povas esti fiaj.

2 commentaires:

montamaristo a dit...

Kara,

Tiu artikolo de la "Guardian" estas ambaux interesa kaj prava. Kontraux-persismo ja influis la pra-okcidentan civilizacion.

Vi ankaux gxuste abomenas la homan emon maljuste kulpigi la aliulon aux nekonaton. Tamen kiu kulturo pli sukcese rezistis tiun fiemon? La pra-Greka aux pra-Persa? Kiu nuna kulturo?

Bedauxre la nuna kultura emo estas fermi okulojn kaj aserti ke cxio estas nigra...

Becxjo a dit...

Enfakte mi mokis tiun artikolon kaj gxi ne estas pozitiva nek justa. En gxi la skribanto emfazas superecon de la okcidenta civilizacio super tiu de Irano (en la antikva tempo) kaj mi forte dubas tion. Kvankam mi ankau ne kapablas pretendi ke irana antikva civilizacio estis super iu ajna alia civilizacio.