21 sept. 2005

Tra urboj

Por mi urboj malsamas ne pro iliaj loĝantoj nek pro iliaj konstruaĵoj. Iu nova urbo eĉ ne estas iu nova geografia loko. Por mi ĉiu nova urbo estas novaj odoroj. Tion mi konstatis tuj post mi elaviadiliĝis en la flughaveno Orlio [fr. Orly], kaj ankaŭ denove en la flughaveno, Arlando [svd. Arlanda].
Ĉu mi devas priskribi tiujn urbojn en kiuj mi estas loĝintaj. Tion estas jam farinta Italo Kalvino [it. Italo Calvino] en sia majstra verko, la nevideblaj urboj [it. Le Città Invisibili]. Mi ne trovis esperantlingvan tradukon de ĝi almenaŭ en la katalogo de UEA kaj se ĝi ne ekzistas, ĝi nepre mankegas (estus bone se oni tradukus ĝin okaze de la 2006-a UK en Florenco - ĉu oni ne faras tion ĉar kredas tiun italan proverbon kiu diras traduktanto - traduttore - estas perfidanto -traditore?). En la verko de Kalvino, Marko Polo priskribas urbojn vizititajn de li laŭ ordono de Gublaj Gaan, imperiestro de Ĉinio. Laŭ mi tamen, tiuj priskriboj ne estas tiuj de iu turisto. Ili apartenas al homo ĉiukiale forpelita de sia hejmlando kaj nun neniea; Ĝuste kiel mi. Homo kiu plenas je memoroj kaj priskribante ĉiun novan urbon enfakte rememorigas pri sia propra naskiĝurbo, Venecio. Ja eble mi povus priskribi urbojn kaj iliajn kvartalojn. Eble mi povus diri al kio similas Palaiseau, Bourg La Reine, Denfert Rochereau, la place de Bastille, la DefenceSolna, Gamla stan, Liljeholmen, Farsta, Solentuna, Parizo kaj Stokholmo. Sed tion farinte fakte mi faras nenion.
Vane... ĉu mi provu priskribi Zairon, urbon de memoroj? Mi povus diri al vi, kiom da ŝtupoj formas leviĝojn de la stratoj, kaj kurbogradojn de arkadoj, kaj tipojn de zinkaj tegoloj kiuj kovras la tegmentojn; sed mi jam scias ke tio estas kiel nenion diri al vi. La urbo ne konsistas el tiuj aĵoj, sed el rilatoj kiuj estas inter dimensioj de ĝia spaco kaj la pasintaj okazaĵoj en ĝi...
Dum tiu ĉi ondo da memoroj enfluas, la urbo kiel spongo, sorbas ĝin kaj pligrandiĝas. Ĉiu priskribo de Zairo, tiel kiel ĝi estas hodiaŭ devas enteni tuton de ĝia pasinteco. La urbo tamen ne rakontas tiun ĉi pasintecon sed enhavas ĝin, kiel liniaro de mano, skribita en anguloj de la stratoj, kradoj de la fenestroj, balustradoj de ŝtuparoj, la fulmsuĉilaj antenoj, standardostangoj, ĉiu segmento markita de grataĵoj, noĉoj kaj volutoj.

Tial mi tiom ŝatas la E-blogon Peterburgo.Info. Ĉar ĝi priskribas alian urbon. Ĉar tra ĝi, mi jam sentas odorojn de alia speco. Pro tio mi ŝatas kiam Eriketo diras ion pri Kardifo, kiam Fátima skribas pri nova urbo ie en Hispanio (aŭ en iu alia lando tio ne gravas). Ja urboj en kiuj oni vivas ...
Kaj Polo diris: infero de la vivo ne venos; se io tia ekzistas, ĝi jam estas ĉi tie. Ĝi estas la infero en kiu vivas ni ĉiutage, kiun ni formas kunvivante unu kun la aliaj. Por eskapi ĝian suferon ekzistas du vojoj. La unua por multaj estas pli facila; akcepti la inferon kaj tiel iĝi parto de ĝi ke plu ne vidi ĝin mem. La dua estas riska kaj postulas daŭran atenton kaj konstantan komprenemon; t.e. serĉi kaj lerni kiumaniere rekoni tiun aŭ tion kiuj estas meze de la infero sed ne estas partoj de ĝi. Tiam fari ke ili daŭru, disponigante spacon al ili.

Aucun commentaire: