28 sept. 2005

Ĉu aventuro?

Mi ne scias kial kiam mi legas ke Ken Miner skribas:
Intertempe, en ekzemple Usono kaj Aŭstralio, kie neniam enradikiĝis la ideoj de la intelektuloj, ankoraŭ restas eblecoj de ekscitaj kaj aventuroplenaj vivoj.
tio al mi nur rememorigas la kinfilmon la ludo (the Game, David Fincher - 1997). Jes eble li pravas sed mi dubas povi nomi batalon de malriĉuloj celante teni siajn vivojn aventuro.

3 commentaires:

Anonyme a dit...

Amiko Behrouz, tion, kion vi (prave) dubas, mi ne skribis :)

Ken

Becxjo a dit...

Kara Ken sed vi skribas, Kiel argumentas la psikologo Mihaly CSIKSZENTMIHALYI, la pleja feliĉo haveblas al homo, kiu kreive regas sian propran vivon kaj siajn proprajn aktivecojn. Devas esti ekvilibro inter la defioj de la vivo, kaj onia kapablo regi ilin. Tiun idealan staton li nomas 'fluo'. Ĝuste tio estas la ideala vivmaniero en la plej kapitalistaj landoj. Se tio estas ideala vivmaniero en la kapitalistaj landoj ja ili ankau estas for de tiu idealo. Cxar kiam firmaoj profitas sed ili ankorau eksigas siajn laborantojn por pli da profito. Supozu iu 40-jarulon kiu estas eksigita de sia laboro li ne povas plu trovi laboron kaj ankau ne povas gxui emeriton.

Anonyme a dit...

La sxlosila vorto estas 'ideala', cxar mi celis kompari idealajn vivmanierojn. (En mia blogajxo de la 23a Aprilo, 2005, mi simile difinis demokration, skribante fine ke "Ni konkludu do: lando estas demokratio, se ĝi havas demokratajn idealojn.")

Certe idealoj ne cxiam bone realigxas, kaj perfekte neniam. Sed ili gravas, cxar ili gvidas nin kaj indikas, kio por ni konsistigas progreson.

Mia tezo simple estis, ke en la bonfartsxtatoj la ideala vivo estas plejeble sekura, dum en la plej kapitalistaj landoj la ideala vivo estas plejeble sendependa. Tiu tezo eble malpravas, aux eksmodigxas, aux tro simplas; tamen gxi estas tezo pri idealoj, ne pri (eble provizoraj) aktualajxoj.

Ken