13 oct. 2005

Du aferoj pri mia blogo

Mi volis notigi pri du aferoj:
  • Unue mi aldonis al mia blogo ikonon kiun estas pretiginta Luis Guillermo. Ĝi estas sufiĉe simpla kaj nur indikas ke mia blogo estas en Esperanto. Mi direktis ĝin al tiu parto de la projekto Global Voice kiu temas pri esperantlingvaj blogoj. Tiun projekton estas proponita de Harvarda universitato. Vi ankaŭ povas aldoni ĝin al via blogo por indiki ke via blogo estas en Esperanto.
  • Due mi intencas indiki novajn ligilojn kiujn mi aldonas en mia blogo. Por fari tion dum unu aŭ du semajnoj mi metos stelon (*) antaŭ ili kaj faras ilin grasliteraj. Tiel oni povas pli facile trovi novajn ligilojn kiujn mi metas en la blogo. Mi ankaŭ pli ofte forigos for de mia blogo ligilojn al E-blogoj kiuj ne estas aktivaj dum longa tempo.

2 commentaires:

Gebeleizis a dit...

Bonaj ideoj! Sed kiel helpos la vinjeto "En Esperanto"?

Becxjo a dit...

Kara Gebeleizis,
Tiu vinjeto nur indikas ke mia blogo estas en Esperanto kaj direktigas la legantojn al loko en kiu estas aro da aliaj E-blogoj (Global Voice).