7 oct. 2005

Fasti ne en Usono sed en Irano

Kontraŭe al Gebeleizis la monato Ramadano ne havas agrablajn memorojn por mi. Ĝi rememorigas al mi kiel mi dum tiu monato kaŝe sur tegmento de la fakultatejo aŭ en klozeto glutis ion por plenigi mian stomakon. Ja li ne estas jam travivinta sub iu totalisme teokratia reĝimo kaj en libera Usono povas fasti kiel vera islamano. Sed se li vivus en Irano oni ne demandus lin ĉu li volas (aŭ eĉ povas) fasti. Ne! Tie oni ne rajtas manĝi aŭ trinki surstrate (en publika loko kiel universitato de kie vi ne povas tuj reveni hejmen kaj iam vi devas resti tie ĝis nokto) kaj post la islama revolucio oni ne zorgas ĉu vi povas aŭ ne povas teni malsatecon (ĉu vi estas neislamano, malsanulo aŭ pro iu ajna alia kialo ne volas fasti). Ja! En la islamaj landoj ĉiuj devas iri al paradizo kaj tio ne estas laŭ via volo. Kredu min! Mi vivis tie kaj scias pri kio mi parolas.

5 commentaires:

Gebeleizis a dit...

Vi pravas, kara Beĉjo... La homoj tute ne devus esti devigataj fasti. Estas ilia elekto. Kaj mi ne kredas ke la fasto vere alproksimiĝas min al Dio. Sed estas memdisciplino por mi, kaj estas ankaŭ sana por mia korpo. Ĝenerale dum Ramadano mi estas pli bonhumora kun miaj amikoj (kiuj tute ne fastas) kaj mia menso ŝajnas funkcii pli bone, ankaŭ... Se oni devigus min fasti, eble mi ne ŝatus la ideon...

fotono a dit...

tiaj sanaj adoltoj kiel Gebeleizis povas elekti tian kutimon, sed mi supozas, ke ramadano estas tro dura por iuj malfortaj personoj. ekzemple infanoj ne havas grandan hepaton, do mi supozas, ke dum ramadano ilia cerbo malhavas sufiĉan glukozon.

Gebeleizis a dit...

La infanoj mapli ol 12 jarojn estas malpermesataj fasti. Ankaŭ la gravedulinoj kaj la malsanuloj. Kaj ankaŭ la personoj kiuj laboras multe fizike ne devas fasti dum Ramadano. Estas skribite en Korano pri tiuj ĉi kategorioj. Se iuj islamanoj faras alimaniere, tiam ili tute ne respektas la Koranon kaj Dion.

fotono a dit...

Kara Gebeleizis, mi ne trovis la limon de aĝo en Korano, kvankam skribitas en ĉirkaŭ ĉapitro 2 sekcio 183-187, ke malsanantoj kaj vojaĝantoj povas prokrasti sian faston. la 12-jaraĝa (kaj fiziklaborista) limo povas esti nur la socia konvencio, ĉu ne? sed mi ne scias, ĉu 13-jaraĝa persono havas sufiĉe maturan hepaton.
ĉiukaze mi nur volis komenti, ke la artikolo de Beĉjo pensigis min, ke oni fakte devas respekti kutimojn de aliuloj, sed iuj ne povas konformiĝi al siaj sociaj kutimoj, kvankam ili ne povas elekti sian socion.

montamaristo a dit...

La Korano kaj Sxario _ne_ malpermesas 12ajn jaragxulojn fasti. Gxi simple ne _devigas_ ilin fasti. Male, oni rajtas batadi infanon ekde la deka jaragxo kiu rifuzas fasti (almenaux laux la Salafia Sxario).

Pri la rajtoj respekti aliajn kutimojn, oni revas vane; la Islama legxaro eksplicite postulas militon kontraux Judoj, Kristanoj, kaj Zoroastroj. Vekigxu. Neniom da ili sincere bedauxras ke Becxjo malsatis en cxambreto aux sur tegmento. Ne gravas ke ne-islama fastado vanas.

Islama legxaro akre gxenadis ne-islamajn kulturojn dum dektri jarcentoj. La teksto neniam mildigxis nek la nunaj registaroj inventis gxin hieraux. Amikigxu, sed ne permesu iom facilanimaj bonhumoruloj trompi vin pri tiu.

Amike salutanta, kun multa porkviando kaj iom alkoholo...