14 oct. 2005

Kial ne Nobel-premio por matematiko?

Tiel ŝajnas ke ĉi-lastatempe mi tro ofte skribas pri diversaj premioj. Tion la legantoj pardonos (mi esperas). Mi hodiaŭ legis pri tio ke kial Nobel ne iniciatis premion pri la matematiko. Laŭ legendo iu sinjorino al kiu estis allogita s-ro Nobel estis rompinta lian koron kaj perfidis lin forirante kun tiutempa sveda tre fama matematikisto Gösta Mittag-Leffler. Kiel mi diris tio estas legendo ĉar neniu indiko ekzistas pri rilatoj (amikaj aŭ malamikaj) inter Nobel kaj Mittag-Leffler (kaj Nobel neniam edziĝis, tiu sinjoro Mittag-Leffler kreis la mondfaman matematikan revuon, Acta Mathematica, kiu eĉ hodiaŭ estas treege prestiĝa). Tiel ŝajnas ke la vera kialo estis tio ke en la epoko de Nobel oni ne konsideris la matematikon kiel aparta scienco-branĉo kaj ankaŭ tiu sinjoro Mittag-Leffler jam estis iniciatinta alian skandinavan premion pri matematiko. Hodiaŭ oni konsideras la medalon Fields en la matematiko same grava kaj prestiĝa kiel la premioj de Nobel.

6 commentaires:

Schorsch/Cezar a dit...

Kara Beĉĵo,

mi ne estas sciencisto, sed ĝuste tial min viaj blogeroj tre ĝojigas, tiel mi povas almenaŭ iomete lerni pri tio. Bedaŭrinde mi ne havas la tempon tre enpentri en tiajn temojn, sed mi havas almenaŭ gazeton en abono, kiu ĉiumonate raportas pri novaĵoj el la sciencoj, PM. Dankon ankaŭ pro viaj flankrigardoj en aliajn temojn, kaj pro via atentigo pri la teksto de John Lennon.

Plu tiel, via blogo estas bonega!

Amike, Cez!

Riĉjo a dit...

Tre interesa historio! Dankon!

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...
Ce commentaire a été supprimé par un administrateur du blogue.
Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...

Dankon, tre interesa. Mi redaktis komentarion tiuteman, sed ĝi poste fariĝis tiom longa ke mi plibone decidis meti ĝin kiel afisaĵo en mian blogon: ligo.
Ĉiam viaj blogaĵoj estas interesaj.

Ĝangalo-redakcio a dit...

Estimata Beĉjo

Bv. kontakti la redakcion de Ĝangalo, por scii pliajn detalojn pri nia invito, per la retadreso redakcio@gxangalo.com . Temas pri tio, ke post zorga analizo de viaj blogaĵoj, la redakcio de la portalo kredas inda, ke vi fariĝu unu el la konstantaj kolumnistoj de la portalo.

Ni atendas vian kontakton.

Becxjo a dit...

Dankon pro viaj afablaj komentoj.