3 oct. 2005

Kiu prononcmaniero estas norma?

Ĉu iu svedo legas mian blogon? Se jes mi havas demandon. Kiam mi loĝis en Francio mi lernis ke prononcmaniero de parizanoj konsideriĝas kiel normo por prononco de la franca lingvo. Mi ŝatas scii dialekto (prononcmaniero) de kiu regiono en Svedio konsideriĝas norma? Ĉu tiel kiel stokholmanoj prononcas la vortojn? Ĉu iu povas respondi min?

5 commentaires:

Schorsch/Cezar a dit...

Kara Beĉjo,

tre volonte mi prezentus la tradukon de la papilio-poemo ankaŭ en la persa skribo. Mi jam scivolas, amiko:) Certe tio estas plezuriga, por homoj, kiuj povas legi tion, sed ankaŭ por mi kaj aliaj.


Kore, via Cez!

Pri Svedio mi scias preskaŭ nur tion, kion mi legis en la multaj kriminalromanoj de Maj/Sjöwall, kiujn mi legis ĉiujn, jen rekomendo de mi al tiuj, kiuj ne konas tiujn socikritikajn romanojn, unu el ili: La mortintino en la Goeta-kanalo esta tradukita en E-on, sed ne tre bone. Bedauxrinde.

Svejnido a dit...

Saluton. Mi estas norvego, do svedoj estas najbaroj kaj lingve kaj geografie. En Svedio la standardo estas basita sur la dialekto de Stokholmo kaj Mälardalen (regiono cxirkaux la lako Mälaren).

Becxjo a dit...

Kara svejnido dankon pro via respondo.

anonimulo a dit...

Standardo estas flago, servanta kiel simbolo de iu homgrupo.
Temas pri normo.
Enciklopedio, kiun mi disponas, klarigas, ke la dialekto de Stokholmo gajnis statuson de norma lingvo ekde 18-a jarcento.

Becxjo a dit...

Dankon pro atentigo. Ja vi pravas kaj temas pri normo.