31 oct. 2005

Mi kaj sporto

Hieraŭ mi hazarde pensis pri mia sinteno rilate la televidajn spektiĝojn de la sportaj konkursoj. Mi trovis ke eble mia estonta edzino estos iomete pli feliĉa kiam ŝi ekscios ke mi kontraŭe al multaj aliaj viroj ne ŝatas rigardi maĉojn de futbalo (fakte nur en raraj okazoj mi rigardas tiajn maĉojn. Unu el tiuj okazoj estis futbal-maĉo inter du teamoj de Usono kaj Irano por monda ĉampioniĝo). Bedaŭrinde la sveda televido nur (nu! plejoftege) spektigas tiujn sportajn konkursojn en kiuj partoprenas iuj svedaj sportistoj. Pro tio, kvankam en la hejmo mi ricevas almenaŭ 3 tv-kanalojn tute dediĉitajn al la sporto tamen mi ne sukcesas spekti multajn (sufiĉajn) konkursojn de sketado (arta-danca) aŭ gimnastiko (tiujn sportobranĉojn mi ŝatas). Aliflanke mi abomenas spektaklojn kies finoj estas antaŭdireblaj. Pro tio mi neniam interesiĝis rigardi maĉojn de teniso (inter viroj ĉar tie nur ĉiam gajnas Agassi nek inter virinoj ĉar ĉiam gajnas fratinoj Williams) kaj tiujn de ralio formulo unu (ĉar ĉiam gajnas Schumaker). Mi mem en la lernejo ludis basketbalon kaj ankoraŭ iam rigardetas tiujn maĉojn kiuj okazas en Eŭropo aŭ basketbal-maĉojn de NBA (en Usono). Bedaŭrinde depost mia alveno al Eŭropo ĝis nun mi ne estas jam trovinta oportunon por denove tuŝi pilkon kaj tio mankas al mi.


Sur la bildo estas Tatiana Totmianina kaj Maxim Marinin, ambaŭ el Ruslando, mondaj ĉampionoj de la arta sketado sur la glacio.
La internacia unio de la sketado
Tutmonda ĉampioniĝa konkurso de la arta sketado sur la glacio - 2006, Kalgario (Kanado).

P.S: Ankaŭ mi rememoris ke mi neniam interesiĝis rigardi la bicikl-konkursojn Tour de France ĉar tie ankaŭ ĉiam gajnis Lance Armstrong.

2 commentaires:

Fátima a dit...

Schumaker, ĉu? Kio okazas rilate al Fernando Alonso? ;-P
Kaj pri teniso... Ĉu vi ne aŭdis pri Rafa Nadal? ;-)
Ho, ambaŭ estas hispanoj! Sed tio estas simpla hazardo... nu, eble ne ;-P

Salutojn,
Fátima

becxjo a dit...

Kara Fátima,
Tiuj sportistoj kiujn vi menciis apartenas al tute alia generacio kaj bedaurinde mia gusto estas jam formita lau la nelastatempaj eventoj.