27 oct. 2005

Mia bonaspekta svedo

Nun mia nura bedaŭro estas tio, ke mi pro angoro kaj atendante respondon de mia peto por almigri al Kanadon ne multe strebis lerni la svedan lingvon kaj bedaŭrinde ne bone lernis ĝin. La nura frazo kiun mi bone lernis kaj abunde uzas estas Jag kan inte svenska - mi ne scipovas la svedan!
En ĉiu lando oni povas nomi unu aŭ plurajn aktorojn kiuj estas aparte bonapektaj kaj speciale allogas junajn virinojn. En Svedio unu el tiaj aktoroj sendube estas Mikael Persbrandt. Eĉ mi kiel viro trovas lin ege bonapekta (vere tia ke oni nomu lin en la angla handsome). Li rolludas en la tre sukcesa detektiva tv-serio Beck. Kvankam mi ne bone komprenas tion kion oni diras en la filmoserio tamen mi trovas ke en ĝi Persbrandt bone rolludas. Mi tre ŝatas scii tion kion oni diras en la tv-serio. Sed bedaŭrinde mi perdis unu el la plej bonajn oportunojn por lerni la svedan lingvon. Ho ve!

2 commentaires:

Fátima a dit...

Kaj, ĉu vi jam scias paroli franclingve? ;-)
Mi trovis sur la Vikipedio la jenon: "Pli da 5.700.000 kebekianoj parolas la francan kiel gepatra lingvo (Kebekia dialekto), kaj en Kebekio, multaj da anglaparolantoj ankaŭ bezonas uzi tiun lingvon." ;-)

Fátima

Becxjo a dit...

Mi pensas ke mi scias la francan lingvon. Mi logxis en Francio dum 5 jaroj kaj faris mian doktorigxan studon tie.