25 oct. 2005

Nova lando! ĉu alia aventuro?

Tre longa vojaĝo alkondukis min ĉi-tien al Svedion. Tamen eĉ tiam kiam mi loĝis en Francio mi grade komprenis ke loĝado de enmigrantoj en Eŭropo ĉiutage iĝas pli kaj pli malfacila. La unua problemo estas tio, ke neniu eŭropa lando havas klaran politikon por akcepti aŭ malakcepti enmigradopetojn. Nur iam Germanio laŭ klara politiko permesis nombron da fakuloj pri informadikaj teknologioj por almigri tien. Krom tiu okazaĵo, ĉie alie en Eŭropo oni ne povas klare scii ke kiuj kondiĉoj necesas por akceptiĝi kiel enmigranto. La alia problemo estas tio, ke hodiaŭ multaj (ne ĉiuj) el la eŭropanoj ĉefe rigardas al enmigrantoj el la malpli evoluitaj landoj kiel laborŝtelistoj, krimuloj kaj fifarantoj. Bedaŭrinde ĉi tie antaŭjuĝoj abundas. Krom eŭropaj landoj en Usono oni decidas pri enmigrado laŭ hazardo kaj per loterio (laŭ mi tio estas la plej stulta maniero por elekti enmigrantojn). Nu, pro tiuj kialoj kaj ĉar mi neniel volas reiri al Irano kaj sub la nunaj kondiĉoj de tiu lando ne trovas loĝadon tie ebla, do mi petis permeson por almigri al Kanado. Feliĉe tiu lando havas klarajn kaj kompreneblajn politikojn por elekti enmigrantojn kaj pli feliĉe mi havis la necesajn kondiĉojn por akceptiĝi. Tiel kaj ankaŭ ĉar mi scipovis la francan lingvon unue la ŝtato de Kebekio akceptis mian enmigradpeton kaj donis mian dosieron al la federala ŝtato de Kanado por studiĝi. Post studo de mia peto nun la federala ŝtato de Kanado permesas min por almigri al tiu lando. Pasintsemajne mi estis en Parizo kaj ricevis mian almigradpermeson el la kanada ambasado. Nun mi pretigas min por iri al Kanado. Mi planas flugi al Montrealon ĉirkaŭ la mezo de decembro (Dio kompatu min ĉar tiam en Montrealo devas esti tre malvarmega!). Tio estas mia unua transatlantika vojaĝo. Mi iras al nova mondo (ĉu tiel ne nomis ĝin la unuaj eŭropaj koloniistoj?) kaj iom timas. Ankaŭ mi volas peti ke se iu kebekia esperantisto legas mian blogon kaj li aŭ ŝi probable povas helpi min por trovi ĉambreton en Montrealo por lui bonvolu kontakti min. Mia retadreso estas behrouz_fr (ĉe) yahoo (dot) fr. Aliaj legantoj de mia blogo povas preĝi por mia sukceso en tiu ĉi granda translokiĝo, se ili volas!

6 commentaires:

montamaristo a dit...

Kara Behrouz.

Bonvenon. Montrealo estas bonega kaj tre amikema urbo.

Amike,

Andreo (de Kanado)

Manolo a dit...

Via pritakso ke "La enmigra eŭropa politiko estas neklara" ne validas. Bedaŭrinde, la enmigra politiko de EU estas tre klara: ĉiuj for!

Anonyme a dit...

Gratulon pro via kuragxa decido. Aventuro, certe!

Ken

Riĉjo a dit...

Bonveniĝu en amerikon. :-)

Manolo a dit...

Mi forgesis aldoni: kuraĝon kaj sukceson en via nova aventuro!

Fátima a dit...

Mi elkore deziras ke vi trovu en via nova loĝloko de Kebekio belajn aĵojn kaj aferojn kaj la sukceson de viaj aspiroj. Nu, mi certe preĝos por vi... kaj vi povas elekti vian preferan dion por tio ;-P

Fátima