24 oct. 2005

Pri Bono kaj Malbono


En la 13an kaj 14an de oktobro Ken Miner kaj DĴ Kunar interŝanĝis ideojn kaj opiniojn rilate spektigon de batalo inter Bono kaj Malbono en kinfilmoj. Mi trovis tiujn ideojn interesaj kaj decidis skribi ion tiurilate.
Ken Miner skribis:
Laŭ mi estas nur unu daŭripova drama intrigo : la (idealigita) batalo inter Bono kaj Malbono…
Unue mi volas demandi ĉu ĉi tie la vorto idealigita ne volas diri eksterigita aŭ spektebligita ? Ĉu ĝi ne aludas al prezento de tiu batalo tra videblaj interagoj de iuj protagonistoj ? Mi demandas tion ĉar mi opinias, ke malfacilas trovi iun ajnan intrigon kiu iel ne kaŝas en si alfrontiĝon de Bono kaj Malbono. Eĉ en amorilata rakonto oni povas atribui bonecon al nobla amo kaj konsideri ĉiun malhelpon kontraŭ ĝi malbona. Atribuo de tiuj du valoroj al aferoj ĉiam montras oni trovas tiujn aferojn kiom utilaj aŭ plaĉaj al si mem. Ni ĉiam atribuas bonecon aŭ malbonecon al aferoj kiujn ni rigardas. Kiam oni parolas pri neŭtra afero tio signifas, ke tiu afero ne interesas lin aŭ ŝin, ke tiu persono ne atentas ĝin, ke li aŭ ŝi ne serĉas profiton aŭ plaĉon en tiu afero. Sed ĉu atentantaj aferoj juĝiĝas ĉiam aŭ nur bonaj aŭ nur malbonaj ?
Tiurilate Kunar prave skribas :
… multaj homoj scias, ke reale ne tiom facilas distingi inter Bono kaj Malbono, ke ofte la sama homo kunigas ecojn de ambaŭ en si…
Li pravas ĉar unue distingo inter Bono kaj Malbono tute dependas de vidangulo de la observanto. Ankaŭ li pravas ĉar ni ofte ne povas eviti dubon pri boneco aŭ malboneco de aferoj. Tiel facilas konsenti ke la konceptoj de bono kaj malbono estas arbitraj, subjektivaj kaj neuniversalaj. Ankaŭ ili ne estas sole ekzistantaj kvalitoj.
Do kial Ken Miner pravas kiam diras :
Ĉu bone ĉu nebone, ni neniam laciĝas spektante la venkon de Bono…
Eble ĉar kiel Kunar skribas:
...estas tiu motivo de noblaj idealoj kaj respondeco por la socio kontraŭ pura kalkulado kaj egoisma strebo, kiu ĉiam denove impresas, preskaŭ tutegale, en kiu filma vesto ĝi aperas.
Nu se Bono kaj Malbono ne estas vere objektivaj kvalitoj kiel reĝisoroj sukcesas konvinki spektantojn pri tio ke ili rigardas batalon inter vera Bono kaj vera Malbono ? Mi pensas ke ili ĉefe anestezias raciojn de la spektantoj. Dum la plej granda parto de iuj filmoj ni vidas la plej kruelajn fiagojn de malbonuloj. Ĉiuj homoj suferas rigardadon de virinoj kaj infanoj minacitaj, batitaj kaj mistraktitaj. Tiu sufero efektas niajn sentimentojn tiel forte ke kiam brava heroo de la filmo senkapigas la malbonulon ni ĝoje spiras kaj feliĉiĝas. Bedaŭrinde iam reĝisoroj troe antaŭeniras en enbildigado de kruelaĵoj faritaj de malbonaj protagonistoj. Tiel ili ne plu montras Malbonon sed spektigas karikaturon nekredeblan el ĝi. Rigardante tiajn fimojn mi iam miras ke ĉu malbonuloj montritaj en ili ĉiumatene vekiĝas kun tiu firma decido, ke ili nepre nur devas fari ĉiujn tiajn fiagojn. Tiujn filmojn mi ne ŝatas. Mi ŝatas tiujn filmojn en kiuj eĉ monstroj estas kredeblaj!

5 commentaires:

Anonyme a dit...

Fakte, mi mem ne diris, ke mi sxatas tiajn filmojn (kvankam mi konfesis ke mi spektis cxiujn).

Mi komentu pri nur unu punkto. La tezo, ke 'bono' signifas tion, kio placxas al ni, dum 'malbono' signifas tion, kio malplacxas al ni, estas malnova kaj suprajxe kredebla tezo. Sed gxi devas alfronti la fakton, longe agnoskatan de filozofoj, ke ni ofte libervole agas kontraux tio, kion ni opinias bona. Oftege ni diras: "Mi scias, ke X estus pli bona, tamen mi faras/faros Y." Alivorte, ni ofte trovas nin en situacioj, kie ni sincere taksas X bona, sed pli placxas al ni Y, kion ni sincere taksas malbona, kaj ni elektas fari Y. Sekve ne povas esti, ke bono = placxigxo.

Detalan studon faris usona filozofo Donald DAVIDSON en "How is weakness of the will possible?" (_Essays on Actions and Events_, Clarendon Press, 1980, pgx. 21-42) sed la problemo restas nesolvita. (La libro tradukigxis en la germanan, hispanan, kaj japanan se iuj interesigxas)

Ken Miner

Becxjo a dit...

Tre bona kaj prava (kvankam ankorau pristudinda) komento. Dankon.

Becxjo a dit...

Kara Ken jen mia propono por via komento:
aldonu al via ekvacio utilecon, profitdonecon. Tiel gxi ne plu estos: bono = placxigxo sed bono = au placxigxo au esti utila. Mi proponas konsideru tiun AU kiel matematika AU. Do tio signifas ke la ekvacio validas se ambau el ili au nur unu el ili validas. Tiel en la vivo estas iuj aferoj kiuj estas KAJ placxaj KAJ utilaj por iu persono (do ili lau li au sxi estas bonaj). Ekzemple tiam kiam oni mangxas bongustan mangxajxon kiu ankau estas utila por sanstato. Aliflanke tie estas aferoj kiuj ne estas utilaj (kaj iam malutilas) sed placxas al ni. Iam ili tiom placxas al ni ke ni forgesas malutilecon (ekzemple fumi cigaredon per iu fumanto). En tiaj okazoj oni sincere konfesas ke tiaj faroj ne estas bonaj sed senkonscie ankorau faras ilin (konsideras ilin bonaj - farindaj). Cetere ekzistas aferoj kiuj ne placxas al ni sed utilas (ekzemple mangxi maldolcxan medikamenton por kuracigxi). Kompreneble kondutojn de la homoj regas pli kompleksaj reguloj kaj tio estis nur tro simpligita skemo por solvi problemon antaumetita de vi.

Anonyme a dit...

Vi proponas: "bono = (placxo kaj/aux utilo)". Laux vi ni konsideras bona tion, kio (a) placxas al ni, aux (b) utilas al ni, aux (c) ambaux placxas al ni kaj utilas al ni.

Kiam io placxas sed ne utilas (ekz. cigaredfumado), vi diras ke en tiaj kazoj, la afero tiom placxas, ke ni forgesas la malutilon, do elektas "senkonscie" favore al la placxo. Certe tio okazas!

Sed forgesado aux senkonscieco lasas la konflikton netusxita. Cxiuj demandoj pri moralo, etiko, bono-kaj-malbono, ktp. antauxsupozas plenan konscion kaj memorpovon. Oni povas mortigi homon sub la influo de alkoholo, tamen morgaux konstati, ke oni faris malbonajxon. Oni povas "forgesi" hodiaux pri la malutilo fumi cigaredon, tamen morgaux bedauxri sian malutilan agon. Restas, ke onia ago kontrauxis al siaj kredoj pri bono. (La helena termino estis 'akrasia', manko de memregado, malforteco de la volo.)

Alia maniero esprimi la samon: nia kredoj (se ni cerbsanas) postvivas dormadon, forgesadon, senkonsciecon.

Ken

Becxjo a dit...

Nu...!!
Denove vi pravas...!