27 oct. 2005

Socioj kaj la lingvoj

Hodiaŭ mi ree kaj ĉifoje pli atente tralegis tiun ĉi blogaĵon de Luis Guillermo pri la lingvistikaj aspektoj de vortoj. Lia blogaĵo rememorigis al mi ke mi iam provis legi libron de profesoro Keith Devlin. Tiu libro estis logiko kaj informadiko [ang. Logic and Information - Cambridge University Press - 1991 - ISBN: 0521410304]. En tiu libro profesoro Devlin antaŭmetas novan teorion pri informadiko kaj provas fari ĝin surbaze de semantiko pli adekvata por studo de sciado [ang. Cognition]. Bedaŭrinde mi ne sukcesis legi ĝin ĝis la fino (mi ne komprenas kial multaj el ni studentoj de la fiziko tiom ŝatas enmiksi nin en tiom ampleksa aro da temoj. tio devas esti iu malsano nia !!)
Samtempe de legado de tiu libro mi ankaŭ pensis pri aliaj aspektoj de la lingvoj. Ekzemple pri respeguliĝo de sociaj karakterizaĵoj en la lingvoj. Tiam mi trovis ekzemplon kiu montris kiel la patrarka karakterizaĵo de la irana socio respeguliĝas en la persa lingvo; en la persa lingvo ni ne uzas unu saman verbon por edziĝi kaj edziniĝi. Kiam viro edziĝas ni diras فلانی زن گرفت kaj kiam virino edziniĝas ni diras فلانی شوهر کرد tiu verbo گرفتن estas aktiva kaj uziĝas kiam oni iun prenas, kaptas, posedigas al si mem. Aliflanke la verbo کردن ĉiokaze estas pasiva. Ĝi uziĝas kiam oni profitas aŭ malprofitas iun hazardan okazaĵon, gajnas loterion aŭ havas/nehavas ŝancon. Pri la virinoj edziniĝi plie similas al hazardludo dum por viroj tio estas ago pli laŭvola kaj farata de si.

3 commentaires:

Sibazyun a dit...

En la japana ne estas unu vorto por 'frato': estas nur vorto 'pliaĝa frato' aŭ 'plijuna frato'. Dume en Esperanto ne estas unu vorto por japana 'oya', kiu signifas aŭ patron aŭ patrinon.

Anonyme a dit...

"... signifas aux patron aux patrinon"

Tio estas ofte komentata "manko" de nia lingvo; kiel vi eble scias, kelkaj proponis 'gepatro' (singularan uzon de 'ge-') sed gxi ne enradikigxis.

Ken Miner

Amika Babilfrenzo a dit...

Pli bona vorto ol 'gepatro' estas 'gepatrano'. 'Ge-' ne uzu singulara.