28 oct. 2005

Unua antaŭvojaĝa demando

Mi havas demandon de niaj amikoj en Nord-Ameriko kaj Kanado. Mi scias ke la elektra tensio en Kanado (kaj nordo de Ameriko) estas 110 V dum ĝi en Eŭropo estas 220 V. Pro tio mi alportos neniun elektran aparaton krom miaj portebla kaj poŝa komputiloj al Kanado. Pri mia portebla komputilo (Dell, latitude D400) mi ne estas maltrankvila ĉar mi pensas ke tie mi povas trovi adekvatan tensio-provizilon por ĝi. Mia maltrankvileco estas pro mia poŝkomputilo (HP - ipaq 1915), ĉar ĝi estas ege malnova modelo kaj nuntempe eĉ en Eŭropo ne plu facile troviĝas ĝiaj akcesoraĵoj. Ĉu vi pensas ke mi povos trovi tensio-adaptilon por ĝi en Kanado?

4 commentaires:

Sibazyun a dit...

Nu, Japanio estas 100-volta lando, kaj havas problemojn kun eŭropaj landoj pri elektraj varoj. Sed pli porteblaj komputiloj mi ne sentas problemon, ĉar kutime transformilo havas kapablon esti uzata je 100-240 voltoj. Ĉu via ne?

becxjo a dit...

Ne! bedaurinde mi ne povas elekti tension sur tensio-provizilo de mia posxkomputilo (nek sur tiu de mia portebla komputilo).

montamaristo a dit...

La transformiloj kutime acxetebla en Kanado povas uzi tensiojn inter 100 kau 240V kiel Japanio sen elektilo. Cxiuj de mi elektronikajxoj estas tiel, kaj mi neniam ecx pensas pri tio.

Kontrolu jenan ekzemplon
http://www.silentpredator.com/10000174/travel_charger_for_ipaq_1910__1915_18.html

Amike,

Andreo

becxjo a dit...

Kara Andreo,
dankon pro via respondo.