1 nov. 2005

Kie estas Al-Agsa?

Ĉu vi memoras ke mi promesis skribi pri aziaj kaj islamaj terminoj? Nu, mi ŝatas fari tion ĉar tio povas helpi al koniĝo de la Oriento per la okcidentaj esperantistoj. Nepre unu el la plej novaĵ-produktantaj aferoj en la mondo estas la konflikto inter Israelo kaj Palestino. Ĉi-rilate ĉiutage oni aŭdas multajn novaĵojn. Bedaŭrinde pro senintenca eraro de medioj multaj (eĉ la araboj mem) pensas ke la moskeo Al-Agsa [ang. Al-Aqsa] estas tiu monumento en Jerusalemo kiu havas orkoloran kupolon (la supera bildo). Tio ne estas ĝusta kaj tiu konstruaĵo eĉ ne estas iu moskeo sed sanktejo. Ĝi nomiĝas la moskeo de Umar (la dua kalifo post la profeto Mohamedo - li preĝis tie post venko de islamanoj super Jerusalemo) aŭ kupolo de la Roko [ang. Dome of the rock]. La vera moskeo de Al-Agsa havas malhelan kupolon kaj situas 200 m malproksime de la kupolo de la Roko. Islamanoj kredas ke el la moskeo Al-Agsa la profeto Mohamedo ascendis al Paradizo kaj ĝi ankaŭ estis la unua kiblo (antaŭ Mekao).
P.S: La bildon mi trovis ĉe Fátima.

20 commentaires:

montamaristo a dit...

"...koniĝo de la Oriento per la okcidentaj ..."

Interesa faktema eraro tia kia anglalingvanoj nomas je "freudian slip". Cxu vi scias ke Grekaj (bizanciaj kristanoj) arkitekturistoj kaj laboristoj konstruis tiujn sanktejojn?

Amike,

Andreo

Fátima a dit...

Kaj, ĉu vi scias, Andreo, ke tiu eklezio, kiu devenas de la bizanciaj kristanoj, estas nomata kiel "Kristana Eklezio de Oriento"?
Tiumaniere Beĉjo ĝuste diris "koniĝo de la Oriento per la okcidentaj..."

Salutojn,
Fátima

becxjo a dit...

Al montamaristo,
Nu...! vi povas supozi ke mi sxatas konigi la Okcidenton al la Okcidento mem. Via aserto ne neniigas tiun fakton ke multaj el la okcidentanoj hodiau ne scias tion pri kio mi skribis cxi-tie (ecx se tiuj sanktejoj estas konstruitaj de kristanoj au ne).

montamaristo a dit...

Kara Fatima,

La Fanaron mi prikonas. Plorinda temo.

Tamen estas pluraj "ne-okcidentaj eklezioj". Ekzemple la Kopta Eklezio (de Egipto) kaj ties Papo kiu iam estis maljuste enprizonigxita. La lasta masakro kontraux Koptaj kristanoj okazis dum 2002 se mi memoras gxuste. Nur flustru tion ol pliaj masakroj okazos...

Pri konstruajxoj, la konkerintaj Islamaj militistoj ne kutime formetis siajn kamelojn nek glavojn, nek ili bonkore eklernis konstruarton nek administracion. Tiujn ja faris la venkitoj en Palestinio, Irano, Sirio, Libano, Hispanio, Grekio, Egipto, Balkanio, ktp... Do nenial flatu la malamikon.

Kara Becxjo,

Eble vi pli pravas pri okcidentanoj ol vi imagas. Se pliaj okcidentanoj konus la kompatindan historion de la orientaj kristanoj, kaj ecx la zoroastranoj antauxe ... ili ekvidus la estonton de la Okcidento ... Cxu flustrantaj malsatuloj sur tegmento dum Ramadano?

Amike

Andreo

becxjo a dit...

Andreo,

Kvankam mi suferis pro ekstremismo religia en mia lando sed mi trovas viajn asertojn same ekstremismaj kaj demandas min cxu via kompato rilate zoroastranojn (au aliaj) ne estas pro via senracia, ekstremisma kaj fanatiko kontraueco kontrau islamo. Mi ne permesas al mi mem esti maljusta pri iu ajn ecx tiuj kiuj estis maljustaj al mi. Mi demandas min ke cxu vi ne estas tiu Aleksandro Gofen kiu opinias bona islamano estas morta islamano. Felicxe via abomenplena vocxo ne havos multajn ehxoojn en la hodiaua mondo.

Fátima a dit...
Ce commentaire a été supprimé par un administrateur du blogue.
Fátima a dit...

Amiko Andreo,

jes, ankaŭ mi prikonas la aktualan situacion de la Kopta Eklezio de Egiptio kaj iom da ĝia historio. Mi ne bezonas plu personajn lekciojn pri historio. Mi naskiĝis en la kristana kulturo kaj, kiel mi estas scivolema, mi lernis multe pri la kristanismo kaj pri aliaj religioj.
Bedaŭrinde, ne nure la kristanoj suferas la malkomprenon de malsamaj religioj, ekzemple vi povas vidi la aktualan krucmiliton de la okcidentaj landoj kontraŭ la islamana popolo. Fakte la kristanoj mem miskomprenas unu la alian, rigardu ekzemple Irlandon kaj ĝiajn problemojn inter katolikoj kaj protestantoj.
Aliaflanke, mi estas andaluza, do mi loĝas en tiu regiono, kiu iufoje estis parto de la Okcidenta Araba Imperio. La islamanoj estis konkerintoj en la tero de miaj prapatroj samkiel la kristanaj kastiloj poste aŭ la visigotoj antaŭe. Kaj la arabaj enportis riĉan kulturon, kiun la nordaj kristanoj enviis. Dum jarcentoj islamanoj, judoj kaj kristanoj loĝis kune en la bela Al-Andaluso.
Pri araba konstruarto, mi nur mencios pri la Alhambro de Granado aŭ la Urbo de la Floro en Kordovo, ambaŭ en Andaluzio (suda Hispanio).

Salutojn,
Fátima

montamaristo a dit...

Kara Becxjo,

Unue mi ne estas Alex, sed mi estas Andreo (alia homo, alia lando). Mi _ne_ opinias ke bona islamano estas morta islamano. La plejmulto de Islamanoj estas ignorantaj viktimoj, do tiom abomeno neniel indas.

Tamen mi logxas en libera lando (Kanado), kie oni _ne_ bezonas flati la kontraux-opinianon.

Kara Fatima,

Por forigi malkomprenon, oni lernas. Cxu vi legis la legxlibron de la krucmilitistaj Kavaliroj Templanoj? Cxu vi iam legis la Koranon kaj Sxarian legxlibron? Mi rimarkis grandajn kontrastojn inter la kristana krucmilita sinteno kaj tiuj Islamaj; ili neniel egalas.

Pri la "Andaluzia paco", legu la opiniojn de Ibn Abdun, tiama islama juristo. Pri Araba konstruarto, klarigu el kie en Arabio gxi venis. Mi dubegas ke la konstruistoj de la Alhambro parolis arabe inter si.

Amike,

Andreo

Fátima a dit...

Jes, Andreo, ni devas lerni por forigi la malkomprenon, kvankam ne nur per libroj, sed ankaŭ aŭskultante la aliajn. Mi jam diris al vi ke mi multe lernis pri kristana historio kaj kulturo, do mi konas pri la Povra Kvalireco de Kristo el la Salomona Templo. Jes, mi legis la sekretajn leĝojn, kiel tiu kiu diras: “Vi, fratoj, povas ekkoni la sekretojn el la Regno de Dio, feliĉaj niaj okuloj kaj niaj oreloj, kiuj vidas kaj aŭskultas. Sciu ke reĝoj, papoj, episkopoj, abatoj kaj majstroj estas dezirinta vidi kaj aŭskulti tion, kion vi vidas kaj aŭskultas, sed ĝin ili ne estas vidinta kaj ne estas aŭskultinta kaj ili ĝin neniam ekkonos.”
Kaj denove mi devas respondi vin ke jes, mi legis la Koranon; unufoje amikinda marokano donis al mi ekzempleron, ĉar li sciis ke mi ŝatas studi fremdajn kulturojn kaj religiojn. Ĉu vi legis ĝin? Ĉu vi rimarkis multajn kontrastojn inter la Sankta Milito de kristanoj kaj de islamanoj? Nu, la kristanoj mortigis fremdajn popolojn per la nomo de Dio, same kiel la islamanoj. “Deus lo vult” aŭ “In nomine Christi” latinlingve (tio estas “Dio volas ĝin” aŭ “Per la nomo de Kristo” esperante), tio estis la batala krio de la krucmilitistoj.
“Motivigitaj per la dia furio, la justemaj militistoj povas mortigi senpune eĉ tiujn, kiuj estas morale senkulpaj”, diris Sankta Aŭgusteno, episkopo de Hipono (395-430), Patro kaj Doktoro de la Okcidenta Eklezio.
“Lasu ke ili celu per siaj armiloj humedaj per la sango de siaj gefratoj kontraŭ la malamikoj de la kristana kredo”, diris Sankta Bernardo, abato de Klaravalo (1115-1153), Doktoro de la Eklezio.
“Mortigu ĉiujn. Dio rekonis la siajn”, diris Simon de Montfort (1150-1218), krucmilitisto.
Kaj la Sanktaj Skribaĵoj de la kristanismo diras ekzemple:
“Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon.” (Evangelio laŭ Sankta Mateo 10, 34)
“Vi estas mia Reĝo, ho Dio;
disponu helpon al Jakobo.
Per Vi ni disbatos niajn malamikojn;
per Via nomo ni piedpremos niajn kontraŭbatalantojn.” (Psalmaro 44, 4-5)

Aliaflanke mi neniam diris sur mia antaŭa komento “andaluza paco”, mi ne scias kial vi diras tion. Mi konas la andaluzan historion, sed mi povas rimarki ke vi ne: tiuj mirindaj arkitektoj, kiuj konstruis la Ruĝan Palacon (La Alhambro de Granado) estis arabaj, andalusanaj arabaj, kaj, jes, ili parolis arablingve, ĉar la lingvo de la kulturo, la scienco kaj la poezio ĉe la duoninsulo tiame estis fakte la araba.

Kara Beĉjo, bonvole pardonu al mi pro mia longa parolado, sed... mi multe ŝatas la citaĵojn ;-)

Amike,
Fátima

montamaristo a dit...

Kara Fatima,

Dankojn por la citajxoj. Tamen mi rimarkas la ironion ke neniu citajxo venis de Islamano. Denove ni konigas la orienton per la okcidentanoj kaj Biblio, kies citajxojn vi (kaj mi) multe sxatas.

Citu de la Andaluzaj araboj kiuj desegnis la Rugxan Palacon, kaj mi konvinkigxus ke la Araboj fakte estis kreemaj laboristoj, ne parazita tavolo kiel ili ja aspektas al mi.

Se vi pravus pri tio, tiam Islamo bone evoluigxus ekde la epoko kiam la fruaj Kalifoj regis Islamujon per Zoroastranaj kaj eks-zoroastranaj konsilistoj...

Pardonu min por la erara mencio pri la "Andaluza Paco".

Amike,

Andreo

Fátima a dit...

Vi opinias ke mi mensogas kiam mi diras ke la Alhambro de Granado estis kreata de la islamanaj konkerintoj, ĉu? Nu, ne ekzistas malplibona blindulo ol tiu, kiu ne deziras vidi, do mi ne povas diri plu...
Se vi volus ekkoni la veron pri aliaj kulturoj kaj historioj pri aliaj landoj kaj penus rigardi eksteren de via propra mondo, mi povus rakonti al vi pri la historio de Andaluzio, tiu, kiun vi tute miskomprenas.
Bonvole diru al mi, se la islamanoj ne konstruis la Alhambron laŭ vi, kiu faris tion? Ĉu la kanadanoj? Ne, tiu popolo ne ekzistis ankoraŭ.
Sur la muroj de la Alhambro, vi povas legi ARABLINGVE multajn poemojn, kiujn verkis ARABAJ poetoj. La nomoj de tiuj poetoj estis Ibn al-Yayyab (1274-1349), Ibn al-Jatib (1313-1375) kaj Ibn Zamrak (1333-1393). Ho, ili estis araboj! Surprizo, ĉu?
Unu el tiuj poemoj diras:

“Mi estas krono sur la frunto de mia pordo:
envias la Okcidenton per mi la Oriento.
Al-Gani billah, ordonu min ke rapide
transirigu la venkon, kiam ĝi frapu.
Mi ĉiam estas atendanta vidi la vizaĝon
de la reĝo, tagiĝo, kiu montras la horizonton.”

Al-Gani billah (“La venkinto per Dio”) estis tiu nomo, kiun Mohamed V prenis post la venko dum la batalo de Algeciras (Kadizo, Hispanio).

Mi tradukis kelkajn citaĵojn al vi pri kristanismo, sed tio ne estas ironio, tute ne. Mi ne tradukis citaĵojn pri Islamo, ĉar mi supozis ke vi bone konas tiun religion, ĉu? Ĉar por paroli tielmaniere pri io, ni devas koni bonege tion. Sed mi povas vidi ke vi ne sufiĉe konas pri la historio de kristanismo, do mi montris al vi kelkajn citaĵojn de homoj de la Eklezio.
La tero de Hispanio ricevis multajn konkerintoj dum sia historio: romanoj, vandaloj, visigotoj, araboj, francoj... Kaj la suda regiono de Andaluzio ankaŭ ricevis la kastilajn konkerintojn (nordaj kristanoj) post la araboj. Ĉu vi opinias ke la gehispanoj devas hontiĝi pere de la araba epoko kaj male per la invadado de la aliaj popoloj?
Eŭropaj popoloj ankaŭ estis konkerintoj, ne forgesu tion.
Tio, kion ni diras aŭ opinias, ne gravas rilate al la vera historio de la popoloj. En Hispanio la araboj konstruis vilaĝojn, grandajn kaj belegajn urbojn, palacojn, ĝardenojn, pontojn, bazarojn, ktp... Ili verkis poemojn kaj kanzonojn, studis pri scienco kaj arto kaj kreis la plej evoluintan kulturon sur la tiama duoninsulo. Se vi ne volas kredi min, bonvole legu iun libron pri la andaluza historio.

Fátima

becxjo a dit...

Andreo,
Cxi tie afero ne temas pri flati iun ajn sed pri esti (kaj resti) justa. Tion oni povas fari ecx en la plej libera lando de la mondo.

montamaristo a dit...

Kara Becxjo

Justeco ja estas nobla celo. Cxu ne inklusivi devon lerni de la fiaskoj de niaj prauloj?

Dum la jaroj 1333-1391 kiam la Alhambro estis konstruata, tiu Islama regxlando (Grenado) jare atakis la apudajn regxlandojn (cxefe tiujn nordajn) kapti sklavojn. Ankaux tiam la Bizancia Imperio ekkapitulacxis, do versxajne la sklavoj tiam estis pli altkvalita.

Cxagrenas mi ke ni, la devenuloj de tiuj sklavoj tiom emas lauxdi tiun regxlandon kiu tiam ekspluatis eventojn servi sin.

Amike,

Andreo

Fátima a dit...

Ĉiu popolo iufoje estis konkerata dum sia historio, Hispanio ekzemple multfoje, nu ĉiuj ni estas posteluloj de sklavoj. Ankaŭ la propraj araboj estis sklavoj en Hispanio. Do, ĉu vi opinias ke ni devas hontiĝi pro nia tuta historio? Ĉu eble ni devas hontiĝi nure pro tiu peco el historio, kie aperas la araboj? Kio okazas rilate al aliaj popoloj: romanoj, visigotoj, vandaloj, francoj...?
Ĉu vi vere kredas ke la andalusanaj araboj kapturis kristanajn arkitektojn por konstrui la Alhambron? Vi ŝercas, ĉu? Kaj kiujn kapturis ili por konstrui la belegajn palacojn kaj moskeojn en arabaj landoj? Kristanoj, kompreneble! Ho, la kristanoj estas ĉie kaj scipovas pri ĉio!
Rakontu al mi pri io, bonvole: vi estas kanadano, ĉu ne? Tiukaze vi ne estas postelulo de sklavoj, sed postelulo de konkerintoj. La francoj, angloj, hispanoj, portugaloj... ĉiuj ili estis kristanaj konkerintoj en la tuta amerikana tero kaj en Afriko, kruelaj kaj maljustaj konkerintoj sur ekstera tero kaj por senkulpaj homoj. Kristana aŭ islama konkerinto, estas same!
Neniu rajtas super aliaj.

Fátima

becxjo a dit...

Tute pravas Fátima; cxu kredantoj de aliaj religioj ne faris fifarojn, kaj ne kaptis sklavojn, kaj ne detruis urbojn?

montamaristo a dit...

Kara Becxjo kaj Fatima.

Mi logxas en la sep-trakta okcidenta regiono de Kanado. Tie cxi la Indianaj venkitoj tiam konsentis logxi en rezervita loko kaj ne plu militi. La registaro promesis prizorgi ilin eterne kiel ido de Dio. Aliaj traktoj similas; tamen cxie venkintoj acxetadas pacon kaj teron el la venkitoj. Se la tuta sumo da mono pagita jare al traktitaj Indianoj en Kanado estis ebene disigxita, tiu sumo estus $55000CAD jare por cxiu Indiano (sen impostenda). Kompreneble, granda elcento neniam laboras.

La Islamo trakto (la Dhimo) malas. En Islamujo la venkito acxetas pacon (kaj vivon) de la venkinto. Nenio simila ekzistas en Kanado.

Aliaj konkeritoj de Kanado estas la Acadiens (Cajun). Post forpelo, pluraj eklogxigxis en Luisiano kaj Nov Orleano, Usono. Tie ili kreis unikan floran kulturan.

Aliaj estas la Kebekoj. Se vi asertas ke tiu venkita popolo kreis la plej sxatindajn erojn de Kanado, mi ne petus vin "Cxu vi sxercas?" Nek mi petus tiel se vi asertas ke la floranta kulturo de Luisiano en Usono venis de venkita popolo de Kanado. Fakte vi pravus.

Post la dua mondmilito, multaj miloj da Italoj kaj Germanoj migris al Usono kaj Kanado. _Ne_ estas mensogo ke la postmilita ricxigxo de NordAmeriko okazis iom pro tiuj venkitoj.

Tamen vi rifizas agnoski ke la Islama civilizacio de Andaluzo estis kreita grandparte de ne-Islamanoj. Se oni asertas ke Napoleonan Francon kreis francaj venkitoj, la unua pruvo estas la imperiestro mem.

Islama civilizacio ne ekzistas sur alia planedo. Ne estas hazardo ke la plej florantaj epokoj de Islamo okazis dum la plejmulto da ties homoj estis ne-Islamanoj. Nek estas hazardo ke nun la plej bonvivantaj mez-orientaj araboj portas Israelajn pasportojn.

La diferenco ne estas la faktoj, sed la kulturoj. La cxefa temo de la jud-kristana civilizacio kaj cxiu cxapitro de la Biblio estas saveco. Historio ne estas sensencaj sekvoj da eventoj. Laux cxiuj kristanaj kulturoj, Dio amas cxiun homon kaj nacion, kaj pli benas tiujn venkiton. Do Kebekoj rajtas esti cxefministroj kaj militistoj de Kanado malgraux la fakto ke sendependa Kebekio neniam gajnis en milito.

La kristana rajto savigxi por la konkeritoj ne ekzistas en Islamo. Islamo ne temas pri savigxo, sed pri konformo al la Umo (la uter-eska islama komunumo, de umm=patrino).

Ecx se iu kristano savas Islaman civilizacion dekfoje, kristanoj eterne restos porkoj. La fruaj Hxalifoj regis Islamujon per Zoroastranaj konsilistoj, tamen tiu fakto ne helpas ilin; ili restas pli abomenata ol Judoj kaj Kristanoj (laux la Sxaria legxaro, ne laux Irana fanatika-mulahoj).

Estas grava miskompreno imagi ke la rilato inter venkintoj kaj venkitoj cxie samas.

Amike

Andreo

becxjo a dit...

Bedaurinde via abomeno estas blindiginta vin. Argumenti kontrau viaj asertoj ne utilas, ne cxar vi pravas sed cxar via sinteno estas ekstremisma. Mi ne vidas ian ajnan utilon por daurigi tiun cxi intersxangxon.

becxjo a dit...

Andreo nur unu demando cxu Hitler estis islamano? Cxu Mosolini estis islamano? Kaj cxu ili sxatis la venkitojn?

Fátima a dit...

Do la eŭropaj konkerintoj rabis la teron de la origina loĝantaro de Ameriko kaj kreis rezervejojn por la venkitoj (tiuj, kiuj ne estis mortigitaj), kiel farus por sovaĝbestoj... Kaj vi opinias ke tio estas justa...
Ho, kiel vi parolas pri la mono, mi devas diri al vi ke la originaj loĝantoj de Ameriko ankaŭ devis pagi tributon por la konkerintaj reĝlandoj post la invadado per la nomo de la kristana dio, kaj ankaŭ la islamanoj de Al-Andaluso por la kristanaj reĝoj de la nordo.
Kaj, pri Andaluzo, vi ne povas esti pli papisto ol la Papo, tio estas ke vi ne povas scii pli pri la andaluza historio ol mi, kiu profunde studis ĝin kaj ĉiam loĝis ĉi tie. La islaman kulturon de Al-Andaluso kreis la islamanoj, ĉar ili ne miksis tiel facile kiel vi pensas kun la du aliaj rasoj: kristanoj kaj judoj. Tio estis malpermesata por la tri religioj.
Kaj, en la Orienta Araba Imperio, kie troviĝas la kristanoj kiu helpis al la islamanoj por konstrui la imperian kulturon? Kaj, kial la kristanoj kaj judoj vojaĝis al Persio por studi pri medicino ekzemple? Ĉu vi scias pri kiu estis Ibn Sina aŭ Ibn Haldún?
Ĉiukaze mi samopinias kun Beĉjo. Mi lacas pro paroladi kaj paroladi kaj ne esti aŭskultata de vi, Andreo.
La kristanoj neniel devas malami aliajn homojn. Se tiuj homoj sekvas alian religion, tio ne gravas, ĉar la kristana dio mem estas amo kaj kompreneco.

Amikemajn salutojn,
Fátima

montamaristo a dit...

Kara Becxjo.

Pri Hitler, li multfoje kontaktis la tiaman Muftion de Jerusalemo, kaj ankaux sendis delegitojn al Armenujo observi la masakregon kontraux la Armenaj kristanoj. Iuj esploristoj asertas ke li desegnis la euxropan genocidon laux tiu Armena. Do, iel li estis ia studento de Islamo. Kompreneble Hitler ne kompatis la venkitojn.

Mi cxesas nun cxar evidente tiu temo ege malplacxas nin kaj viajn legantojn. Mi ankaux plisxatas silenti, tamen iam mi sentas la neceson "batali en la ombro de nubo da segoj".

Andreo