4 nov. 2005

La naturo

© Bildo Photosynthesis laboro de Ursula Freer
Kelkajn tagojn antaŭ profesoro Tönu Pullerits el la universitato de Lund prelegis en nia laboratorio. Titolo de lia lekcio estis tempa studo de la neniiĝo de la ekscitoj rivelas strukturon kaj dinamikojn en kompleksoj da pigmento-proteino (ang. Time-resolved excitation annihilation reveals structure and dynamics in pigment-protein complexes). Nu tiu prelego en komprenebla Esperanto temis pri fotosintezo. Niatempe spektroskopio per ultrarapidaj laseraj impulsoj helpas nin al pli bona konado de tio kio pasas en diversaj etapoj de la fotosinteza procezo. Kompreneble mi ne intencas ĉi tie priskribi detalojn de la prelego. Ĝi estis sufiĉe teknika (eble nur por biologistoj kaj fizikistoj estos interesa). Sed min fascinis tiu fakto ke la fotosintezo havas tiom grandan rendimenton. Enfakte ĝia rendimento estas preskaŭ unu kaj tio signifas ke ĉiu fotono sorbita de klorofilaj molekuloj rezultigas elektronon kaj tiu elektrono utilas por la sekvontaj kemiaj reakcioj. Neniu artefarita procezo povas eĉ alproksimiĝi al tiu ĉi nivelo de efikeco. Tion mi ne diras kiel filozofia aserto sed kiel scienca komento. Ankoraŭ en la naturo ekzistas multaj fenomenoj pri kiuj ni devas pli lerni.

Aucun commentaire: