22 nov. 2005

Mallongaj komentoj (2)

  • Gebeleizis ĉi tie en sia blogo Bendis skribis pri la germana kantistino Nina Hagen kaj frezeneco de ŝia kantostilo. En komentario de tiu blogaĵo Cezar´ kiu estas germano ankaŭ skribas iomete pri la menciita kantistino kaj probablaj kialoj de tia stilo (nome freneza). Nu tiel ŝajnas ke germanaj kantistoj estas iel specialistoj pri frenezaj kaj ekstravagancaj muzikstiloj. Ĉi lastatempe du muzikaĵoj de la grupo Rammstein estas aparte kaptintaj mian atenton. La unua el tiuj du muzikaĵoj estas Kein Lust kaj la alia Benzin. Mi iomete legis pri historio de la bando kaj kvankam bedaŭrinde mi ne trovis anglalingvan skribaĵon ĉi rilate tamen ĉi tie ekzistas tre bona franclingva skribaĵo rilate historion de la bando.
  • Hodiaŭ mi tute hazarde retrovis mian iaman intereson rilate historian eventon kiun mi preteratentis antaŭe. Tiu evento estas disiĝo de Ĉeĥoslovakio al du ŝtatoj Ĉeĥio kaj Slovakio. Tio okazis en 1993 laŭ decido de parlamento kaj kvankam mi detale ne konas cirkonstancojn kiuj akompanis tiun ĉi disiĝon, tamen mi pensas ke tio estis la plej civilizita proceso por ŝanĝi strukturon de iu lando en la historio. Almenaŭ mi ne legis pri armea konflikto ĉirkaŭ (antaŭ kaj post) tiu disiĝo. Tiun eventon oni nomis la veluran divorcon analoge al la velura revolucio kiu okazis en 1989 kaj sen sangoverŝado finis regnon de socialismo en la lando. Almenaŭ mi ne konas alian politikan ŝanĝon tiom paceman.

3 commentaires:

Gebeleizis a dit...

Mi tre ŝatas Rammstein kaj havas iujn de iliaj kantoj!

maliculo a dit...

Kial vi malhelpas komenti al keklaj blogajxoj viaj? Mi ne komprenis!

becxjo a dit...

Kara maliculo,
Tie gxis nun estas nur du blogajxoj en kiuj mi ne permesis komentojn (du arkivoj de la maldekstrajxoj). Tio estas cxar ili (maldesktrajxoj) neniel bezonas al komento.