16 nov. 2005

Plananto k. ŝnuretoj

Mi iam legas aŭ aŭdas ke iuj komparas la teorion de la inteligenta planado kun tiu de superŝnuretoj [ang. superstring theory] en la fiziko. Tio estas komparo tute nerilata. Tiuj du teorioj estas ĉiuaspekte malsamaj. La nura simileco inter ili estas tio ke, ili ambaŭ estas teorioj kaj eblas ke ili estos malveraj. La teorio de la inteligenta planado estas sugesto tutklare proponita surbaze de religiaj tendencoj por neado de alia teorio kiu laŭŝajne iel embarasas iajn religiajn dogmojn. En kazo de ĝusteco ĝi nur montros ke, la teorio pri evoluado de specioj ne estos ĝusta. La ĉefa aserto de la teorio estas tio ke ; iuj organismoj estas tro kompleksaj por ke ili povu esti priskribitaj pere de reguloj de la evoluado. Kaj kio estas komplekseco ? Kiel oni mezuru ĝin ? Kiu decidas ke ĝis kiu grado da komplekseco povas priskribiĝi pere de la teorio pri evoluado ? Tiuj demandoj ne havas facilajn respondojn. Aliflanke la menciita teorio havas nenian pozitivan rezulton ; ekzemple ĝi ne priklarigas kial la intelekta plananto estas decidinta ke lupoj iru sur kvar piedoj kaj birdoj sur du. Ankaŭ ĝi ne povas priklarigi ke kial animaloj en Aŭstralio estas tiom malsimilaj al tiuj en aliaj partoj de la mondo. Tiujn du observojn la teorio pri evoluado de specioj priklarigas. Kredo al intelekta planado necesas malkredi la evoluadon iam aŭ ĵus en la komenco aŭ ekde la komenco. Se vi opinias ke evoluado neniam funkciis, mi proponas la jenan eksperimenton ; metu iom da mikroboj en ujon (enhavante nutraĵojn) kaj aldonu iom da antibiotiko al la medio. Vi povas eĉ skribi blasfemaĵojn sur la ujo por malhelpi intervenon de la inteligenta plananto. Nun metu ĝin sub adekvataj kondiĉoj kaj vi vidos kiel post kelkaj generacioj la mikroboj iĝas rezistaj kontraŭ la antibiotiko. Se vi asertas ke la inteligenta planado okazis nur en la komenco mi demandos ke kial la inteligenta plananto devas kreii la vivon kaj post tio ellasi ĝian evoluon al hazardaj kaj ĥaosaj mekanismoj. Kial oni devas fari tion ?
La teorio de superŝnuretoj kvankam malproksime de niaj ordinaraj perceptoj tamen estas pozitiva teorio. Ĝi prezentas proponon rilate strukturon de la plej elementaj entoj kiuj probable konsistigas materion en nia universo. Pere de ĝi oni esperas unuigi kvar fortojn (gravita, elektromagneta, forte nuklea kaj malforte nuklea) kiujn ni konas en la universo. Eĉ kiam ĝi kontraŭdiras rezultojn de aliaj teorioj de la fiziko tio ne estas unua celo de la teorio. Cetere plejparto de la fizikistoj kiuj laboras pri la teorio de la superŝnuretoj estas pretaj al forlasi ĝin favore al ĉiu alia teorio kiu pli bone priskribos strukturon de la materio. Mi vere kredas ke tiuj du teorioj neniel estas kompareblaj. Laboro sur la teorio de superŝnuretoj estas helpinta progreson de matematiko (precize algebra geometrio). Ĝi ankaŭ helpis pli bonan konadon de gaŭĝaj teorioj pri supersimetrio. Cetere ĝi apogas sur solidaj bazoj matematikaj kaj ne mistikaj asertoj.
Tiu provo de religio por prezenti sin malantaŭ ŝajne sciencaj esprimoj estas same malnova kiel la historio mem. Tio estas ĉar la scienco havas prestiĝon kaj bedaŭrinde homoj ofte senlime fidas ĝin. Ni iam forgesas ke sciencaj propozicioj estas ĉiam relativaj. Ekzemple oni ne povas apliki la leĝon por statoekvacio de ideala gaso celante trovadon de statoekvacio de ĉiuj gasoj sub ĉiuj kondiĉoj. Iam ni erare interpretas sciencajn propoziciojn. Mi memoras kiam mi estis infano kaj malvarmumis mia paĉjo aĉetis kelkdek kilogramojn da oranĝoj kaj ĉiuvespere ni devis trinki grandegan kvanton da oranĝosuko. Mia paĉjo estis aŭdinta ke oranĝo enhavas vitaminon C kaj ke la vitamino C helpas foriĝon de malvarmumo. Bedaŭrinde li ne sciis ke la korpo nur bezonas al malgrandega kvanto da vitamino C kaj normale sorbas ĝin tra la ĉiutaga nutraĵo se ĝi estas ekvilibra. Ankaŭ li forgesis ke la vitamino C estas nur unu el faktoroj kiuj helpas resaniĝon. Supozu ke vi legas novaĵon asertante ke esploroj estas montrintaj ke ruĝa vino malhelpas koromalsanon. Kiom pli oni trinku ĝin? Ankaŭ ĉu ni devas forgesi pri danĝeroj de malmodera konsumo de alkoholaĵoj, nur ĉar ruĝa vino malhelpas koromalsanojn? Oni ne devas ĉiam fidi al tio kiu ŝajnas scienca. Ekzemple en tv-serioj kiel CSI [ang. Crime Scene Investigation] tiel ŝajniĝas ke la indikoj trovitaj per polico estas tute fidindaj. Tio estas malvera kaj nun fakuloj avertas ke oni ne centprocente fidu al tiaj indikoj (DNA, fingrospuro, k.t.p). Mi esperas ke tiuj ekzemploj estas montrintaj ke kiom oni devas esti prudenta kiam li aŭ ŝi volas interpreti kaj apliki la scienciajn propoziciojn.

4 commentaires:

Mike59 a dit...

Kara samideano Beĉjo,

Mi kore dankegas vin pro via tre afabla komento pri niaj problemoj en Francio (en via blogpaĝo : "Tumultoj en Francio").
En Hondschoote, mia urbeto sur la belga landlimo, ni ne travivas violentaĵojn, sed en Dunkerque (je 25 km) kaj ĉirkaŭ la urbo,same kiel en Lille, multe da gravaj incidentoj okazis...
Sed neniu povus kompari tion kun la "intifada" !
Mi tre ĝojas, ke vi ŝatas mian landon ... Ni estas ĉie en Esperantio, ĉu ne ?

Mi gratulas vin pro via tre bona blogo...

Koran saluton el Norda Francio.
Miŝel

montamaristo a dit...

Kiuj religiaj dogmoj penas nei sciencajn teoriojn kaj faktojn?Precize kiel pensas tiuj religiuloj ke perforte trudas siajn opiniojn al vi? Sxajnas laux mi ke vi batalas nebulajn fantomojn. Mi nur povas imagi mezepokan filozofon Al-Gazali kies opinioj neniel influis la okcidentan mondon. Laux li, scienco blasfemas la libervolon de Dio. Cxu mi divenas gxuste?

Amike,

Andreo

becxjo a dit...

Kiuj religiaj dogmoj penas nei sciencajn teoriojn kaj faktojn?Precize kiel pensas tiuj religiuloj ke perforte trudas siajn opiniojn al vi? Sxajnas laux mi ke vi batalas nebulajn fantomojn...
Mi ne diris ke religiaj dogmoj neas sciencajn teoriojn. Mi diris ke ili penas montri siajn asertojn sciencajn. Tio estas ekzakte iu interpreto de kristanismo nun reganta en Usono kiu uzas politikan povon (tiu de prezidento) por enkonduki sian vidpunkton en edukada sistemo kaj tio ne rilatas al Al-Gazali sed al Genezo (unua libro de Pentatauko).

montamaristo a dit...

Kara Becxjo

La Usona prezidento _sugestis_ instrui _ambaux_ inteligentan planadon _kaj_ evoluadon en la lernejoj kiel _konkurantajn_ _teoriojn_. Li volis krei pli pensigan etoson tie.

Amike,

Andreo