2 nov. 2005

Pri E-Blogoj (6)

Mi antaŭe promesis (tie kaj tie) skribi ion pri grafikaj aspektoj de E-blogoj. Iuj iam forgesas ke blogoj (aŭ tiel kiel uzanto de LiveJournal nomas ĝin taglibroj) ankaŭ estas retpaĝoj kaj oni povas prilabori iliajn grafikajn aspektojn. Indas fari tion ĉar la grafikaj trajtoj de retpaĝoj povas fari ilin pli allogaj kaj legadon de iliaj enhavoj pli plaĉa. Ne estos maloportuna rigardi al iuj konsiloj ĉi-rilate. Bedaŭrinde ne ĉiuj provizantoj de la blogservoj disponigas eblecon de prilaboro sur grafikaj aspektoj de blogoj. Ekzemple uzantoj de livejournal longtempe devis uzi ĝian kutiman aspekton elektita el inter malmultaj ŝablonoj. Ekzemplo de tiu kutima grafika aspekto videblas en la E-blogo russtaglibro. Lastatempe tiel ŝajnas ke LiveJournal disponigas pli da libereco por prilabori aspektoj de blogo en ĝia unua paĝo (Ekzemple E-blogoj felicx en la mond' kaj Kvira nerda junulino). Tiuokaze bedaŭrinde kiam oni rigardas unuopan blogaĵon, la grafikaj trajtoj de la unua paĝo perdiĝas. Krom E-blogoj en LiveJournal la plejparto de la E-blogoj povas havi prilaboritajn grafikajn aspektojn. Por fari tion sufiĉas koni CSS-on (mallongita de Cascading Style Sheets) kaj ŝanĝi antaŭfaritan ŝablonon. Post tio oni nur devas zorgi pri enordigado de tekstoj, bildoj kaj grafikaj ornamaĵoj en blogo mem kaj ĉiuj el ĝiaj blogaĵoj. Iuj el E-blogistoj uzas ĉefe tekstojn kun malmultajn grafikaĵojn. Tial strukturo de iliaj blogoj restas sufiĉe simplaj sed tiu simpleco ne egalas malbelecon. Ekzemplo de tiaj blogoj estas E-blogoj Senfinaj Vortoj kaj Kaj Tiel Plu. Inter E-blogoj kiujn mi regule rigardas la E-blogo Grizula Blogo uzas ĉefe tekstojn, estas simpla kaj havas grafikan aspekton intelektulan. Kun iom pli da grafikaĵoj kaj bildoj ankaŭ ŝajnigante ĝian grizkoloran fonon, E-blogo de Ken Miner ankaŭ havas la saman intelektulan aspekton (kaj enhavon). Krom Ataly kies E-blogo estas tute dediĉita al fotoj malmultaj aliaj E-blogistoj intense uzas bildojn kaj grafike ornamas siajn blogaĵojn. E-blogo de Luis Guillermo havas bonan strukturon. Ĝia skribanto uzas allogajn grafikaĵojn sed abundeco de ligiloj kaj vinjetoj faras ĝin iomete peza por rigardo. Mi pensas ke se Luis Guillermo povus transmeti sian tre kompletan liston de E-blogoj en alian lokon (kaj ankaŭ metus malpli da vinjetoj sur sia blogo) lia blogo iĝus malpli peza kaj pli plaĉa. Ŝablono de E-blogo de sibazyun estas tre bona sed li ne multe uzas bildojn. Bildoj kiujn uzas fotono ne aperas sur la ĉefpaĝo. El ĉiuj aspektoj la E-blogo Taglibro estas alloga kaj bildoj tie estas ĝuste uzataj. Grafika aspekto de E-blogo bendis ankaŭ estas bone prilaborita (kvankam mi ne preferas ĝian nigran fonon sed ĝi estas en harmonio kun la litertipoj kaj dimensioj de la ĉefpaĝo). Fátima en ambaŭ ŝiaj E-blogo Mia haveno en Esperantio kaj La sekreta ĝardeno bone uzas grafikaĵojn kaj bildojn ankaŭ ŝi elektas taŭgajn litertipojn kaj adekvatajn fonokolorojn sed en la E-blogo La sekreta ĝardeno ŝi estas metinta tro da vinjetoj kaj kiel skribitaj pensoj tio faras ĝin peza. En E-blogo de Eriketo iam bildoj ne bone situas rilate la tekstojn kaj tio damaĝas belecon de ŝia blogo. Finfine oni konstatas ke skribantoj de E-blogoj ĉiutage pli kaj pli konscias pri neceso de laboro sur la grafika aspekto de siaj laboroj kaj tio estas ĝojiga konstato.

Mia antaŭa blogaĵo pri E-blogoj.

2 commentaires:

Gebeleizis a dit...

Dankon pro via pozitiva komento pri mia blogo, kara Beĉjo, mi estis tre okupita lastatempe, kaj ambaŭ malmulte blogis kaj komentis en alia blogoj.

becxjo a dit...

Gebeleizis,
Dankon pro via komento.