30 nov. 2005

Pri E-blogoj (7)

Malgraŭ plendoj kaj krioj de pudoraj, priamoraj kaj erotaj temoj estas ĉiam pritraktitaj en Esperanto. Ekde poemoj kiel sekretaj sonetoj ĝis vortaro kiel knedu min sinjorino! Kelkaj el la plej gravaj E-libroservoj ankaŭ havas apartan kategorion por erotaj verkoj (almenaŭ en retbutiko de FEL kaj libroservo de EAB oni trovas tiajn kategoriojn). En E-blogoj ĝenerale krom iamaj aludoj aŭ ŝercoj ĉi-rilate oni antaŭ nelonge ne trovis multon. En formo de ŝerco E-blogo kiel [mal]fenomeno jam aperigis desegnaĵojn pri seksaj aferoj. Ankaŭ la esperantisto/poeto Melnikov en sia E-blogo Senordaj notoj skribis tradukon de laŭ li maldeca sakraĵo. Sed nun tiel ŝajnas ke iuj E-blogistoj decidas pli koncentre pritrakti la aferon. Ekzemple en la E-blogo Du Nudaj Amikinoj oni, uzante ĝisnunan tradicion en Esperanto, ĉefe per tekstoj kaj demandante imagipovon de legantoj provas veki sentojn. Alia E-blogo ĉi-teme estas belulino blogas kiu havas malpli da originaleco kaj tie oni vidas malpli da inspiro malanataŭ blogaĵoj. En tiu E-blogo kvankam oni uzas bildojn sed ne povas pleje profiti tiun atuton (bildoj klare estas retuŝitaj kaj skribanto kiu estas viro pretendas esti virino). Ĉiuokaze bone aŭ malbone kun plimultiĝo de E-blogoj oni pli kaj pli trovos E-blogojn aŭ esperantajn blogaĵojn pri erotaj aŭ ĉirkaŭ amoraj aferoj. Kvalito de tiaj materialoj ankaŭ sekvos ĝeneralan tendecon kiu pri aliaj temoj ekzistas en aro da E-blogoj.

Aucun commentaire: