28 nov. 2005

Pri homo

Nun mi komprenas ke, por mi, kiel orientano, ege malfacilas skribi eĉ mallongan komenton pri ĉiu el blogaĵoj de vi, la okcidentanoj. Por fari tion mi ĉiam devas peni, multe legi kaj pli lerni pri tio kio ofte ŝajnas evidenta al vi kaj konsistigas fonon de via kulturo. Ekzemple mi devis iomete plu legi pri la epoko de Klerismo (ang. the age of Enlightenment, fr. le siècle des lumières – kvankam mi jam sciis ion pri ĝi) kaj ideoj kiuj tiutempe aperis, antaŭ kuraĝi skribon de io ajn pri la blogaĵo de Ken Miner en la 12an de novembro. Legante ĉirkaŭ temo de tiu blogaĵo mi pripensis pri kelkaj punktoj kaj nun volas skribi pri ili sen voli nepre argumenti kontraŭ opinioj de Ken.
Unue mi volas atentigi pri problemo kiun mi trovis en Esperanto ; En la angla kaj la franca lingvoj iu nuanco ekzistas inter du terminoj [ang. man(kind), fr. homme] kaj [ang. human, fr. humain]. Almenaŭ en miaj E-vortaroj anstataŭ ambaŭ tiuj terminoj oni proponas la vorton homo (la radiko human/ en Esperanto estas plie uzata en adjektiva formo ankaŭ humanaĵo aŭ humanulo ne taŭge esprimos tion kion signifas la angla/franca vorto human/humain. Laŭ mia kompreno [kiu povas esti erara], la vorto man/homme plie aludas al homo kiel ano de iu specio de la vivestaĵoj apogante sur ĝiaj fiziologiaj, lingvaj kaj inteligentaj trajtoj kontraste al la aliaj specioj. Dum la vorto human/humain aludas al posedanto de iuj trajtoj plie spiritaj, psikaj aŭ sentimentaj kiujn konsistigas la tiel nomatan homan naturon. En NPIV antaŭ la radiko human/ oni mencias bonajn trajtojn de la homa naturo ; kompatemo, bonfaremo kaj helpemo sed en tiu mem vortaro antaŭ la termino homaro oni donas kiel ekzemplo tiun frazon de Zamenhof ...peko kaj eraro estas ecoj de l’homaro (mi pensas ke, Ken uzis la vorton homaro anstataŭ la anglaj human being/mankind kaj la franca être humain). En la persa lingvo ankaŭ ni havas du terminojn anstataŭ la vorto homo ; Baŝar بشر kiu devenas de la radiko Baŝareh بشره aludas al videbla aspekto de la homo kaj lia/ŝia staturo sed Ensan انسان kiu devenas aŭ de la radiko Ons انس (asimiliĝi) aŭ Nesijan نسیان (forgesi) aludas al spiritaj/psikaj trajtoj de la homo.
Do kion signifas la koncepto ‘homaro’ ? En sia minimuma senco ĝi signifas ke, homoj konsistigas specion apartan de ĉiuj aliaj specioj sur la tero (feliĉe Ken konsentas tion). Sed kion plu ĝi signifas ? Nu, plejeble krom tio, ĝi signifas nenion plu (feliĉe pri tio mi konsentas kun Ken). Post tio okazas filozofiaj problemoj; tio kio disigas la homojn disde la aliaj specioj ne estas nur unu kvalito de ili sed aro da kvalitoj. Homoj havas kompleksajn kondutostrukturojn. Ili povas konstrui kaj uzi ilojn, komunikas inter si per evoluitaj lingvoj kaj povas pensi pri abstraktaj konceptoj. Ĉiuj el tiuj trajtoj estas liberaj je moralaj valoroj kiel bono kaj malbono sed homoj uzas la menciitajn abstraktajn konceptojn por juĝi diversajn aferojn kiel ekzemple rezultoj de agoj faritaj de iu persono. Samtempe estas interesa ke, manko de iuj aŭ ĉiuj el tiuj trajtoj ne senigas individuon je sia homeco (handikapuloj kaj eĉ tiuj kiuj vivas en vegeta stato ankoraŭ konsideriĝas homoj). Tiel ŝajnas ke, eĉ ekzisto de potencialo por eventuala posedo de tiuj trajtoj aŭ spuro indikante pasintan havadon de ili faras iun homo. Sed kio pri moralaj valoroj kaj la koncepto ‘homaro’ [ĉi tie kiel aro da homoj]? Ĉiu el anoj de la homaro havas potencialon por iĝi anĝelo aŭ diablo. Sed la aro en si mem ne estas bona nek malbona. Ĝi plie aludas al potencialoj realigitaj aŭ realigeblaj. Ravi Ŝankar kaj Abu Salem ambaŭ apartenas al la homaro (aro da homoj) pro trajtoj liberaj je moralaj valoroj.
Do kio pri la homaro laŭ la Klerismo ? Tie la koncepto ‘homaro’ plie aludas al morale pozitivaj ecoj de la homoj. En la Klerisma ideo pri la homaro oni asertas ke, la homoj (ĉiu el ili) kapablas determini kio estas bona kaj bonfari. Tie oni parolas pri kapabloj sed ne garantias farojn laŭ ili. Ĉu la homo estas perfektigebla ? Eble ne perfektigebla sed laŭ optimismo kiel mi li nepre estas plibonigebla. Tamen tio veras ke, en rigardo al la homo laŭ la Klerismaj ideoj oni ne estas konsiderinta la kapablojn en la alia flanko (malbonaj trajtoj de la homoj - kapablo por detrui, malbonfari aŭ pasive degenri).
Sed la blogaĵo de Ken Miner ankaŭ starigis demandojn pri tute alia temo kiu plejeble neniel estis intenco de la skribinto. Li skribis pri diferencoj kiuj ekzistas inter homoj. Mi pensis ke, kiom estos danĝera miksi naturajn diferencojn kun la nenaturajn kaj post tio asocii moralajn valorojn al ili (eĉ senkonscie). Tio estas speciale multege pli danĝera kiam apogante sur la scienco oni intermiksas diferencojn kaj provas juĝi pri valoroj. Permesu al mi mencion de kelkaj ekzemploj. Laŭ multaj religiaj ideoj kaj praaj tradicioj virinoj estas ĉiam asociitaj al la diablo. Ili estas kreitaj de la maldekstra ripo de viro, estas kaŭzintaj elpeliĝon de la viro el la Ĉielo kaj unu el ili (Pandora) estas malferminta skatolon enhavatan ĉiujn malbenojn. Tra granda parto de la historio viroj estas senigantaj virinojn je iuj rajtoj argumentante ke, ili estas malpli raciaj, pli sentemaj, ne kapablaj al juĝi k.t.p. Nun imagu tiun pensofonon kiam ĝi enmiksiĝas kun sciencaj asertoj ekzemple pri diferenco inter pezo de cerbo en la viroj kaj la virinoj (laŭ mezuma valoro). Pri tio ke, kiel virinoj uzas maldekstran duonon de siaj cerboj dum viroj uzas dekstrajn duonojn de siaj cerboj. Aŭ pri rolo de hormonoj (kiuj en la korpo de virinoj estas malsame de tiuj en korpo de viroj) en percepto, sinkonduto k.s. Pensu pri tiu mito kiu diras knabinoj estas malpli lertaj por lerni matematikon kaj fizikon dum ili estas pli fortaj ol knaboj por lerni literaturon kaj arton. Imagu multnombrajn sciencajn esplorojn kiuj aludas al naturaj fiziologiaj diferencoj inter seksoj sed bedaŭrinde multfoje interpretiĝas pri meritoj kaj kapabloj.
Same tra la historio la nigrhaŭtuloj estas konsiderataj kiel anoj de iu malpli valora (aŭ malpli kapabla) tipo de homoj. Longtempe blankhaŭtuloj konsideris ilin kiel (kaj eĉ iam malpli ol) animaloj. Nun imagu pri tiu pensofono kaj aldonu al ĝi sciencaj esploroj kiuj montras ke ekzemple nigrhaŭtuloj estas pli afekteblaj per iuj certaj malsanoj. Aŭ esploroj kiuj montras ke, iliaj korpoj estas malsimile al korpoj de la blankhaŭtuloj. Statistikoj kiuj montras ke, ili estas malpli edukitaj kaj ke, pli granda nombro da ili faras krimojn (ĉefe en Usono). Mi volas diri ke, dum granda parto de la historio ni mise konsideris virinojn kaj nigrhaŭtulojn kiel monstroj kaj serĉis por sciencaj pruvoj pri niaj ideoj.
Ni longtempe estas serĉintaj metodojn kiuj povas helpi nin por detekti malbonon, monstrojn kaj diablon. Ni bezonas trovon de tiaj metodoj por certiĝi. Por rekoni malbonon eĉ antaŭ ĝia okazo. En la 19-a jarcento kiam krimologio ankoraŭ estis juna, iuj sciencistoj proponis pseŭdosciencaĵojn kiel kraniografio por rekonado de krimuloj (monstroj). Tiutempe iuj kredis ke, krimuloj havas apartajn kaj rekoneblajn fiziologiajn trajtojn kaj trovante tiajn trajtojn oni povas pli facile rekoni ilin (ĉu antaŭ krimo ĉu post ĝi). Mi antaŭe en artikolo pri ksenofobio (en la revuo Kontakto) skribis kiel tiaj ideoj rezultigis klasifikadon de rasoj kaj rasismon. Tiam Arjanistoj kaj Nazioj uzis tiajn kvazaŭsciencajn argumentojn pri naturaj diferencoj inter homoj por pravigi kiel ciganoj kaj judoj formas malsaman kaj malpli meritan tipon da homoj.
Serĉi metodojn por antaŭdetekti monstrojn (aŭ krimulojn) ĉiam timigas min. Respondo al tio ke, ĉu iuj genetikaj kvalitoj kulpas pri fifaroj de krimuloj hororigas min. Ĉiuokaze esploroj ĉi teme fariĝas, sed veraj sciencistoj ege prudente alfrontiĝas al ili. Ekzemple en tiu artikolo de katherine Morley kaj Wayne Hall en la revuo de la krimologia instituto de Aŭstralio, la verkantoj vigle avertas pri misuzo de rezultoj de tiaj esploroj per pripolitikdecidantoj. Ankaŭ ĉi tie post esprimo de sciencaj indikoj pri influo de genaj trajtoj sur iaj krimaj agoj unu el la scinecistoj avertas ke, tiaj esploroj ne devas uziĝi por proponi medikamentojn. Finfine mi ŝatas mencii parton de la deklaro de la usona ascio de la antropologio sur la temo de raso.
En la fino de la 20-a jarcento, ni nun komprenas ke homa kultura konduto estas lernebla, influita de infaneco kaj ĉiam submetita al ŝanĝado. Neniu estas naskita per jam preta kulturo aŭ lingva scipovo. Niaj temperamentoj, dispozicioj kaj personecoj malgraŭ ĉiaj genaj trajtoj estas disvolvitaj tra tiuj konceptoj kaj valoroj kiujn ni nomas kulturo. Studoj pri infanoj, iliaj lernado kaj konduto atestas pri la realeco de tio ke, niaj kulturoj formas nin.
Tio estas unua instruo de la antropologio ke, ĉiuj homoj kapablas lerni ĉiun ajnan kulturan konduton. La usona ekzemplo rilate enmigrantojn el centoj da diversaj lingvoj kaj kulturaj fonoj kiuj estas akiritaj iun version de trajtoj kaj kondutoj de la usona kulturo estas la plej klera indico pri tiu fakto
.

6 commentaires:

montamaristo a dit...

Eble Ken Miner ne suficxe emfazis ke Klerismo naskigxis en forte kristana etoso. Ekzemple mi rimarkis lin skribi ke la Nordamerikaj Indianoj estis taksita kiel "infanoj de la homaro". Tamen iu konatulo mia, emerita federala policano, diris ke la gxusta esprimo estas "infanoj de Dio".

En tia etoso, Dio estas la nevidebla kreinto malantaux cxio. Kaj li elektis la homaron/homon el cxio alia.

Ekde tiu punkto, la diferenco inter scienca kaj pseudoscienca enketado estas pli facila. Scienco enketo temas pri io mem sen filozofia/religia/morala signifo.

Amike,

Andreo

Manolo a dit...

Vi parolas pri multaj aferoj kaj mi ne povas ĉion komenti -eĉ legi!- unufrape.

Pri la esperanta vortoj "homo", "homaro", mi konsentas ke estas malfacile trovi simile esprimivajn vortoj por tiuj konceptoj "Human", ktp. Eĉ pli malfacile traduki la konceptojn kiujn uzas paleontologoj por priskribi la fosilian devenon de "homo sapiens": "prahomoj", "homsimiluloj", "hominoidoj"...? Estas pluraj vortoj kiuj havas sian propran nuancon.

En la fina kadro, mi kredas ke vi celas diri genaj trajtoj, ĉar "genetikaj trajtoj" estas io tute eksterkunteksta en via parolo. Atentu ke "geno" kaj "gen-etiko" estas malsamaj aferoj! Tiu ĉi lasta signifas "etiko rilata al gen-manipulado".

Kolonjano a dit...

Kara Manolo,

ne forgesu, ke jam ekzistas "genetik-o" en Eo. Supozeble ĝi iom pli frue eniris la vortarojn ol la sufiĉe nova "gen-etik-o".

Mi certas, ke Beĉjo celis "genetik-ajn", kvankam "gen-ajn" eble pli taŭgus ĉi tie.

Nacilingvo kia la germana ja povas distingi inter Genetik kaj Genethik (aŭ Gen-Ethik) laŭskribe kaj laŭprononce. (Mi ne scias, ĉu la dua fakte uziĝas, sed jes ekzistas Bioethik).

becxjo a dit...

Mi korektis tion kvankam en PIV kaj NPIV la vorto genetik-o ekzistas sed gxi aludas al scienco kiu studas la genojn kaj la heredecon.

Manolo a dit...

Nu, mi ne deziris veki senfinan lingvan diskuton! Mi simple miskomprenis tiun "genetikon", ĉar mi ne konsciis pri la ekzisto de tia monstraĵo en sanktaj PIVoj.

Do el "geno" ni derivu logike "gena" kaj "geniko". Mi konscias ke influo de multaj naciaj lingvoj forte pelas al tiu "genetiko", sed eĉ vortaristoj ne rajtas gravuri tiun mison en vortarojn.

Mi gratulas vin pro la aktiveco de via blogo!

Anonyme a dit...

Pri la deklaro de la AAA: mi hezitas diri ion pro timo esti miskomprenata, sed: la problemo estas, klare, ke la gena faktoro estas science traktebla, dum la kultura faktoro estas multe malpli traktebla. Neeviteble do, vole-nevole, ni alfrontas mondon, en kiu tre gravos la genetiko. Mi scias preskaŭ nenion pri tiu scienco, sed nur humile konsilas, ke ni ne timu ĝin NUR pro tio, ke iam nazioj, ktp, misuzis ĝin por propraj celoj. Se validus tia rezonado, ni devus malakcepti preskaŭ ĉian sciencon.

Se iam ni homoj trovos nin en situacio, kie ni absolute timos la veron, estos absolute finite al ni.

Ken