7 nov. 2005

Pri toleremo

© Bessonov Nicolay. Burning alive. 1992.
Kelkajn jarojn antaŭ kiam regno de religia ekstremismo en mia lando sufokis onin, kara majstro rekomendis legadon de libro al mi. Titolo de tiu libro verkita de la aŭstra verkisto Stefan Zweig [Ŝtefan Cvajk] estis konscienco kontraŭ perforto, Castellio [Kastelio] kontraŭ Calvin [Kalvino]. Ni, en Irano, tra artikoloj de revuoj, libroj kaj dokumentaj filmoj estis jam multe aŭdintaj pri la inkvizicio establita de la katolika eklezio. Pere de tradukoj el okcidentaj fontoj ni estis legintaj multajn kritikojn pri Papoj (kaj ankaŭ katolikismo). Tiutempe mi estis ĵus finleginta la romanon de « la nomo de la rozo » verkita de Umberto Eco. Libro en kiu denove malbona vizaĝo de Katolikismo estis pritraktita. Ankaŭ dum iu kurso pri sociologio de la scienco oni estis parolinta pri instruoj de Max Weber [Maks Veber] laŭ kiu Protestantismo estis ludinta gravan rolon en establiĝo de la modernismo kaj prospero de la novaj sciencoj en la Okcidento. Pro tio ŝajnis normala ke ni pensu ke granda diablo de la mezepoka Eŭropo estis Katolikismo kaj ke Protestanismo estis movado celante ĝian savon de la diablo. Zweig tamen skribis pri diablo kiu estis iam elmergita de Protestanismo mem. Li klarigis kiel eĉ ŝajne savantaj ideoj povas iĝi minacoj kontraŭ libereco kaj kontraŭ digno de la homo kiam ili fariĝas dogmoj. Li skribis tiun libron tiam kiam Naziismo en Eŭropo gajnis terenon. Tion farante li volis iel paroli kontraŭ la despoto Hitler sed li skribis la nomon de Calvin. Jean Calvin [1509 ĝis 1564 - unu el kunfondantoj de Protestanismo] estis asketo kiu dediĉis tuton de sia vivo al servo de Reformacio. Sed kiam li iĝis rigida pri sia idearo kaj konstruis dogmojn el ĝi, li ankaŭ iĝis alia despoto. Calvin establis diktatorecon en Ĝenevo kaj trudis siajn leĝojn en ĉiuj sferoj de la socia vivo. En la urbo multaj aferoj iĝis malpermesataj, religia ekstremismo trudiĝis ĉien kaj la loĝantoj estis terorizataj. Neniu kontraŭis Calvin-on ĝis li instigita de siaj fanatikaj dogmoj puŝis homon al morto. Tiam kiam akuzita pri herezeco Miguel Servet en 1553 bruligiĝis, Sebastien Castellio [1515 ĝis 1563 – klerulo, universitata profesoro kaj tradukanto de Biblio al la latina kaj franca lingvoj] ne sukcesis teni sin plu. Li verkis ’De Haereticis – pri herezuloj’ kaj malkaŝe reklamis ke murdi iun pro liaj aŭ ŝiaj opinioj estas neniel pravigebla. Li subtenis toleremon kaj kontraŭis fanatikecon. Kvankam en sia tempo la voĉo de Castellio kontraŭ esktremismo ne trovis sufiĉe da eĥooj, tamen lia rakonto restis kaj diriĝis tra la skribaĵo de Zweig.
Zweig mem en enkonduko de sia libro skribas: Ne gravas kiu ideo, ĉiu ideo ajn kiam sin turnas al teroro celante regi super aliaj konvinkoj ne plu reprezentos idealismon sed brutalecon. Eĉ la plej noblaj veroj, kiam perforte trudiĝas al malkontentaj iĝas peko kontraŭ la Sankta Spirito…

Aucun commentaire: